Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    974
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    813

Ĉio afiŝita de Anna

  1. Anna

    Bengaluro

    Kiel eblas "eniri" la bildon? Mi vidas la bildon (eĉ dufoje!), kaj mi rekonas la kvin homojn, sed ne estas skribitaj tie iliaj nomoj.
  2. Anna

    Bengaluro

    Dankon pro la informo! Mi supozas, ke BERo signifas Bengalura Esperanto-Renkontiĝo, ĉu ĝuste?
  3. Johannes - ĉu vi mem respondos?
  4. Anna

    Li Xianglong

    Saluton! Mi estas Li Xianglong, kaj mia Esperanta nomo estas Drako. Mi estas dudek-jara, kaj mi loĝas en urbo Linyi, provinco Shandong, Ĉinio. Mi estas studento de bakalaǔra Esperanto-fako en Zaozhuang-a Universitato, nun mi jam lernas Esperanton unu jaron. En mia universitato estas dudek kvin studentoj de la bakalaǔra Esperanto-fako, kiuj ĉiuj amas Esperanton. Kiam mi estis novulo, ĉina profesoro Li Weilun, pola profesoro Maĉej, kaj korea profesoro Bak Gi Wan estis miaj instruistoj de Esperanto. Kaj ili estas afablaj. Ni okazigas la Esperanto-Angulon ĉiusemajne kaj parolas aŭ ludas kune. En mia universitato estas Esperanto-Muzeo. Ĝi estas la sola en Azio kaj la plej granda en la mondo laǔ kvadrataj metroj, kunfondita de la Zaozhuang-a Universitato kaj Ĉina Esperanto-Ligo. Foto: Sophie Graubert CC BY-SA 4.0 Mi estas helpanto en ĝi. Tie mi povas lerni Esperanton, ĉar en ĝi estas multaj informoj de Esperanto. Mi klarigas al vizitantoj kaj kolektas la informojn.
  5. En julio 2019, la 104-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Lahtio, finna urbo kiu troviĝas proksimume cent kilometrojn norde de Helsinko. Mi estis unu el la pli ol naŭcent homoj, el kvindek sep landoj, kiuj vojaĝis tien por partopreni la kongreson. Lahtio estas la enirejo al la finna lago-regiono, kaj la urbo ja troviĝas apud granda lago, kie la loĝantoj dum la someraj vesperoj kuniĝas por promeni, naĝi, bicikli, aŭ malstreĉiĝi en la kafejoj ĉe ĝia bordo. Fakte la nomo Lahtio signifas golfo en la finna lingvo. Lahtio estas ankaŭ konata kiel centro por vintraj sportoj. Tri altegaj ski-saltejoj estas la plej videblaj elstaraĵoj en la urbo. La kongreso okazis en sportejo, kutime uzata por glacihokeo. Mi elektis aŭskulti prelegojn pri, inter aliaj, la Esperanto-Muzeo en Vieno, kaj ankaŭ pri ĉi tiu retejo uea.facila. Mi aparte ĝuis la paroligajn kursojn, en kiuj nia instruisto Sylvain Lelarge kuraĝigis nin uzi novajn vortojn kaj babili pri maloftaj temoj, uzante ludojn kaj ŝercojn por vigligi la lecionojn. Cetere, mi havis la okazon lerni la finnan lingvon ĉe baza nivelo. Mi nun scipovas danki kaj saluti la finnojn en ilia propra lingvo. En aliaj salonoj, oni povis ĝui kantadon, aŭskulti la rezultojn de literatura konkurso, lerni pri sciencaj fakoj, kaj pri la historio kaj kulturo de Finnlando, inter multaj aliaj temoj. Okazis ankaŭ Nacia Vespero kun lokaj muzikistoj kaj dancistoj en la fama Halo Sibelius. Dum la semajno, mi dormis en la “amas-loĝejo”. Tio estis proksima lernejo, fermita dum la somero, kiun la organizantoj de la kongreso prunte-prenis por loĝigi esperantistojn, kiuj ne volis pagi la pli altajn prezojn de la urbaj hoteloj. Mi aparte ĝuis ĉiu-tage la tagmanĝon, kiun mi kutime manĝis ĉe la kafejo de la lernejo. La kialo estis ne nur la bongustaj manĝaĵoj, sed ĉefe la okazo por renkonti esperantistojn el diversaj partoj de la mondo. Ĉi tio estis por mi la plej bona rimedo por plibonigi mian kapablon. Mi kalkulis, ke mi babilis kun personoj el dek ses landoj. Dum la tuta semajno, mi ne diris pli ol dek frazojn en mia gepatra lingvo (kiam mi parolis kun finnoj en vendejoj – mi promesas, ke mi neniam krokodilis!) Ĉu mi denove partoprenos Universalan Kongreson? Nepre! Mi nur bezonas konvinki mian familion ferii en Montrealo en 2020. John Greenwood
  6. En la jaro 2014, proksime al malgranda urbeto en norda Grekio, arkeologoj malkovris eksterordinaran tombon. Tiu tombo estas la plej granda iam ajn trovita en Grekio. Ĝi estis konstruita en la fina parto de la kvara jarcento a.K., ĉirkaŭ la jaro 325. Oni ankoraŭ ne scias kies tombo ĝi estas, sed pro ĝia beleco ni komprenas, ke la entombigito devus esti tre grava nobelo. Oni unue pensis pri Roksana, la edzino de Aleksandro la Granda, aŭ pri lia patrino Olimpia. Tamen ne estas pruvoj pri tio. Iuj eĉ demandis sin, ĉu ĝi estas la tombo de Aleksandro la Granda mem, sed laŭ la arkeologoj lia tombo devas esti kaŝita ie en Egiptio. Poste oni malkovris la komencliterojn de la nomo de Hefestiono sur la muro en la tombejo. Hefestiono estis la plej amata amiko de Aleksandro la Granda kaj li, same kiel Aleksandro, mortis en Ekbatano, Persio. Oni pensas, ke la tombo eble apartenas al li. En la enirejo de tiu eksterordinara tombejo troviĝas ŝtuparo, kiu kondukas suben al la unua pordo, sur kiu staras du statuoj de sfinksoj. Tra tiu pordo oni eniras en la unuan ĉambron kaj renkontas la duan pordon. En la du flankoj de tiu pordo troviĝas du statuoj de kariatidoj, kiuj gardas la tombon. Ili direktas la manon antaŭen, kiel signo de malpermeso eniri en la tombon. Foto: Gerasimos Gerolymatos CC BY-SA 4.0 Poste oni eniras en la duan ĉambron, kie sur la planko troviĝas bela blu-kolora mozaiko de la diino Persefono. La dio de la subtera mondo Hadeso forrabas ŝin kaj alkondukas per sia ĉaro subteren. La trian ĉambron, kie troviĝas la vera tombo, gardas marmora pordo. Oni trovis la ostojn de la mortinto kaj ankaŭ kelkajn aĵojn, sed tamen tio ne sufiĉas por klare montri, kiu estis tiu homo. Kie troviĝas tiu mirinda tombejo? Ĝi estis malkovrita interne de la tumulo Kasta, proksime al Amfipolis, 98 kilometrojn oriente de Tesaloniko. Amfipolis estas apudmara urbeto en la makedona regiono de norda Grekio. Ĝi estas nun tute malgranda kun malmultaj loĝantoj, sed dum la antikvaj tempoj Amfipolis havis grandan strategian gravecon. Ĝi troviĝas proksime al la buŝo de la rivero Strimonas, kiu elfluas el Bulgario kaj atingas la Egean maron. En la Bizanca tempo ĝi troviĝis sur la fama romia vojo Via Egnatia kaj regis ĝin. Proksime de Amfipolis troviĝas la monto Pangeo, sur kiu iam troviĝis riĉaj or-minejoj. La urbo estis grava ankaŭ pro ŝip-konstruado, ĉar en ĝia ĉirkaŭaĵo iam troviĝis arbaroj de altaj arboj utilaj por tiu laboro. Okazis tie multaj bataloj inter la armeoj de Ateno kaj Persio inter la jaroj 497–365 a.K., kaj Aleksandro uzis la urbon kiel bazon por sia invado de Azio. Post lia morto ĝi fariĝis ĉefurbo de Makedonio. Proksime al la urbeto estas la tumulo Kasta, kaj en ties interno oni malkovris la tombejon. Sur Kasta iam troviĝis fama statuo “La leono de Amfipolis”. La statuo iam pro tertremo falis, kaj nuntempe ĝi troviĝas restarigita malsupre proksime al la nuntempa urbeto Amfipolis. Foto: Berthold Werner CC BY-SA 3.0 La tombejo nuntempe estas restarigata kaj ankoraŭ ne vizitebla de la publiko.
  7. Festivalo por la paco organizata de Unesko okazos en Tolosa (Hispanujo) la 19an de septembro 2020 (do post unu jaro). La laborlingvoj de tiu festivalo estas la franca, la angla, la hispana kaj Esperanto. Dum la festivalo estos projekciataj filmetoj de ĥoroj tra la mondo, kantantaj por la paco en la plej diversaj lingvoj. La tekstoj de tiuj kantoj devos esti tradukitaj al unu el la kvar laborlingvoj: franca, angla, hispana aŭ Esperanto. Se vi konas ĥoron, kiu povus realigi tian 3-minutan filmeton de kanto por la paco, en iu ajn lingvo (kun traduko de la teksto al Esperanto) aŭ rekte en Esperanto, kontaktu François Lo Jacomo.
  8. La surpriza magio de NASK NASK estas la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto. De 50 jaroj ĝi okazas ĉiu-somere en Usono kun internacia grupo de bone konataj instruistoj en pluraj niveloj. Ni alvenis al NASK en ĝia unua tago. Ni sciis, ke la kursoj estos bonegaj, ĉar ni legis pri la instruistoj kaj la ĝenerala programo. Ni timis paroli kun aliaj esperantistoj kaj laŭt-legi en niaj lecionoj. Ni pensis, ke ni kaŝos nin en niaj ĉambroj. Sed ni devas manĝi kaj ni devas trinki. Do, ni iris al la manĝejo. Tie, ni renkontis aliajn komencantojn. “Kiam?” “Kial?” “Kiu?” Multajn demandojn ni ricevis. Multajn respondojn ni donis. Tiel ni ekkonis unu la alian. Ni pensis, ke eble NASK ne estos tro malbona. Ni trovis la veran magion de NASK en la tempoj inter la lecionoj. Ni eksentis novajn sentojn. Kiuj estas ĉi tiuj sentoj? La lernantoj fariĝis bonaj amikoj per siaj komunaj spertoj. Kune ni profunde amikiĝis. Jen la pordo al la mondo. Ni venis al Nord-Ameriko el Kanado, Germanujo, Domingo, Usono, kaj aliaj landoj. Niaj novaj karaj amikoj certe estas diversaj. En la gufujo, dum la ekskursoj, kaj tra Esperantujo, ni trempis nin en la Esperantan kulturon. Ni tre kreskis dum naŭ tagoj. Ni ne imagis, ke tio eblos. Sed ni parolis kun ĉiuj. Ni diris novajn frazojn, kiujn ni neniam antaŭe aŭdis. Ni fariĝis esperantistoj. Ni ĵus devis foriri kaj tio dolorigas nin. Sed ĝi ne estis la fino, ĉar ni diris, “Ĝis la revido!” Aŭtunjo Ward kaj Miĉo Harden En 2020 okazos la 51-a jaro de Esperanto-instruado ĉe NASK. Komencintoj povos ĝui la saman magion, kiun spertis Aŭtunjo kaj Miĉo: rapidan pliboniĝon en tut-Esperanta etoso plena je amikoj, babilado kaj efika instruado. Venu el ĉiuj kontinentoj por partopreni! Pli da informoj troviĝas ĉe nask.esperanto-usa.org.
  9. La sekvanta poemo estis verkita de la rus/ukraina poeto Vasilij Eroŝenko, kiu pasigis multajn jarojn en Japanujo. (Legu la artikolon pri lia vivo en uea.facila.) La poemo unue aperis en La Revuo Orienta en 1920, n-ro 12, kaj estis ĵus represita en tiu sama revuo en 2019, n-ro 4. Poste aperis alia versio de la sama poemo, sed tiu ĉi versio aperis pli frue. Eroŝenko kantis ĝin kun gitaro dum la Japana Esperanto-Kongreso en 1920. La nomo de la poemo estas “Antaŭdiro de la ciganino”. La ciganoj estas popolo, kiu moviĝas de loko al loko tra Eŭropo. En la pasinteco multaj homoj kredis, ke ciganoj kapablas antaŭvidi la estontecon. Antaŭdiro de la ciganino (originalo de Vasilj Eroŝenko) Mia kara, mia bona! Mia nobla belulin’! Ciganino diras veron, Ciganin’ ne trompas vin. Scias mi knabinajn revojn, La sekretojn de la kor’. Scias mi pri hom-feliĉo, Scias mi pri am-dolor’. Kredas vi, ke la feliĉo Estas via vera sort’. Kredas, ke solec’ kaj amo Akompanos vin ĝis mort’. Kredas vi, ke ne ŝanĝiĝas Vira amo sub la sun’, Kredas vi, ke la amikoj Ne perfidas sub la lun’. Kredas vi, sed mia kara, Mia nobla belulin’, Kredu min, mi diros veron, Ciganin’ ne trompas vin. Daŭra amo, daŭra ĝojo Estas vana bel-esper’: En la mond’ ŝanĝiĝas ĉio, Ĉio pasas sur la ter’. Por amat’, por la amikoj Venos plej malĝoja hor’, Kaj por ĉiam nur sopiro Restas en la juna kor’. Mia kara, mia bona, Kompatinda belulin’, Ciganino vin kompatas, Sed ne povas helpi vin. Ne ekzistas ja sorĉado Kontraŭ la fatala mort’; Ne ekzistas talismanoj Kontraŭ malbenita sort’. Sed memoru, ne forgesu, Mia kara belulin’, Estas io en la mondo, Kio ne perfidas vin. Tio estas la ponardo, Tio estas mort-venen’; Kiam ĉio vin perfidas, Ili estas vera ben'. Vi memoru, ne forgesu, Mia nobla belulin’, En la venĝ’ ponard’ vin helpos, Mort-venen’ ne trompos vin. Mia kara, mia bona, Mia nobla belulin’! Ciganino diras veron, Ciganin’ ne trompas vin. Scias mi knabinajn revojn, La sekretojn de la kor’, Scias mi pri hom-feliĉo, Scias mi pri am-dolor’. Vasilij Eroŝenko
  10. Mi aŭdis hodiaŭ, ke estis iu problemo pri tiu retejo, kaj ke tiu anonco aperis. Espereble oni rapide solvos tion, kaj post kelkaj tagoj (aŭ horoj!) ĝi jam estos denove uzebla.
  11. Anna

    Raleigh

    La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) estis ĉe Universitato William Peace en Raleigh, Nord-Karolino, de la 30-a de junio ĝis la 7-a de julio, 2019. Ĉi-jare estis la 50-a datreveno de NASK, kaj cent esperantistoj venis por festi la okazon. NASK proponis kvin malsamajn kursojn por post-bazaj, meznivelaj, kaj altnivelaj lernantoj. Temoj de la kursoj estis gramatiko, literaturo, kaj scenaj artoj. Estis multaj eventoj kaj sociaj okazoj por partoprenantoj dum la vesperoj, ekzemple: · Kiel kroĉeti kaj fari fadenfigurojn · Talentplena spektaklo kaj koncerto · Prezento pri Montrealo (gastiganto de la Universala Kongreso en 2020) · Ludoj (Karceroj kaj drakoj, Kartoj kontraŭ esperantistoj, ktp) · Prezento de membroj de la familio Zamenhof. Pli ol nura serio de lecionoj pri Esperanto, ĉi tiu programo estis festo de la fenomeno “esti esperantisto”. Partoprenantoj venis el diversaj lokoj en Usono, Kanado, kaj Eŭropo. Kaj ili estis el diversaj viv-periodoj kaj laboroj: studentoj, emeritoj, verkistoj, muzikistoj, artistoj, kaj multaj profesiuloj. Ĉiu helpis krei tiun belan aferon, kiun ni nomas “Esperantujo”. Myrtis Smith
  12. Certe la ĝusta vorto estas "estis", ĉar Baghy jam mortis antaŭ longe. Mi pensas, ke la voĉleganto iom fuŝis la prononcon aŭ simple eraris.
  13. Mi ne komprenas la vorton "paroritas". Ĉu vi volas diri "paroliĝas"? Mi ĵus aŭskultis. Efektive la prononco de tiu vokalo ne estas tre klara: ĉu "estis" aŭ "estas"? Estas malfacile decidi. Tamen, malgraŭ tiu eta malglataĵo, la legado ĝenerale estas tre bona kaj bone redonas la signifon de la enhavo!
  14. Anna

    Daniel Tal

    Saluton, Daniel, kaj dankon pro via sinprezento. Ĉu vi ne volas aldoni foton? Mi sendis al vi retmesaĝon, sed eble vi ne legis ĝin.
  15. Dankon pro la ligilo al Esperanto en Afriko. Tio estas interesa!
  16. Anna

    Surpriza malkovro en Texel

    Kartvelujo estas lando, kiu troviĝas inter suda Rusujo, Turkujo, Armenujo, kaj Azerbajĝano. Ĝia ĉefurbo estas Tibiliso. Eble vi pli facile rekonas la anglan nomon Georgia, sed ĝi havas tute alian nomon en Esperanto.
  17. La 25-an de aprilo 2019 en Moskvo, Rusio, en Rusia universitato de amikeco inter popoloj (Universitato RUDN) okazis la 3-a Internacia scienc-praktika konferenco “Lingvo kaj parolo en la interreto: personeco, socio, komunikado, kulturo”. Rezulte de la konferenco aperis du-voluma bonkvalite eldonita artikolaro. En la volumo 1 (ISBN 978-5-209-09400-5) aperis artikolo de Amri Wandel “How many people in the world speak Esperanto?” (Kiom da homoj en la mondo parolas Esperanton?). En la volumo 2 (ISBN 978-5-209-09401-2) aperis artikoloj de Anna Striganova “Неологизмы в языке эсперанто в сети Интернет (на примере социальной сети Facebook и эсперантоязычной Википедии)” (Neologismoj en la lingvo Esperanto en Interreto (surbaze de ekzemploj el la socia reto Facebook kaj la Esperanta Vikipedio)) kaj de Dmitrij Ŝevĉenko - “Язык эсперанто в социальных сетях” (Lingvo Esperanto en sociaj retoj). Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova
  18. Antaŭ 40 jaroj mi estis ĉe jar-fina Esperanto-aranĝo en Germanujo, kie oni ne rajtis fumi en la konstruaĵo. Du viroj sidis ekstere por fumi, kaj ĉar ili ambaŭ multe fumis, vespere oni ĉiam trovis ilin ekstere en la malvarmo kaj neĝo. En la lasta vespero ili prezentis amuzan skeĉon, en kiu ili protestis kontraŭ la netolerema sinteno de la nefumantoj. Tre amuze - sed ili ambaŭ mortis pro koratako, unu je 52 jaroj kaj la alia je 64 jaroj.
  19. Ni homoj volas esti liberaj: fari nur tion, kion ni volas. Sed tute liberaj ni ja ne estas. Ni devas regule labori aŭ ripozi, manĝi aŭ malmanĝi, eĉ pli: trinki aŭ maltrinki. Sed plej regule ni bezonas aeron por spiri: parto el la aero (la gaso oksigeno) helpas bruligi utilajn partojn el niaj manĝaĵoj por novigi niajn plej etajn korp-erojn (ĉelojn). Sed ho ve! Tabak-fumantoj malpurigas nian aeron. En Nederlando unu el tri homoj fumas; kaj en ĉiu tago kvin aŭ ses homoj mortas tro junaj pro tiu fumo, kiun ili mem faris aŭ devis enspiri de aliaj. Inter la plej danĝeraj 70 diversaj eroj en tabakfumo estas nikotino, kiu ŝanĝas la bezonojn de nia korpo, kiu nun regule bezonas novan nikotinon. Oni ne tuj vidas la rezulton: post deko(j) da jaroj la malsanuloj ne montras sin en la publiko. Sed kuracistoj vidas ilian doloran vivofinon. Nu, pri tiuj temoj TADEN publikigas gazeton Puraj Pulmoj. Ĝin komencis en 1995 du nefumantoj, ĉeĥo kaj nederlandano, kiuj suferis pro fumado de aliaj. Kaj en 1996 en la Universala Kongreso de Esperanto en Prago ni fondis la asocion. La unua prezidanto estis la tre aktiva Nora Moerbeek, kiu malfeliĉe jam en 1998 mortis. De tiu tempo prezidas Jan Bemelmans, ankaŭ nederlandano aktiva inter blindaj esperantistoj. Puraj Pulmoj aperas du- aŭ tri-foje en jaro kun novaĵoj pri fum-malpermesoj (en laborejoj, publikaj konstruaĵoj, vendejoj, lastatempe ankaŭ en infanludejoj, sportejoj kaj aliaj lokoj, kien venas multaj infanoj), kaj pri la trompoj de la tabakindustrio (kiu aldonas malliberigajn, dependigajn erojn en la tabakon, kaj kaŝe reklamadas, eldonas ŝajn-sciencaĵojn...), kaj pri vere sciencaj esploroj. Sed ni ankaŭ kunvenas en Universalaj Kongresoj por informi unu la alian pri la agado por pli pura aero en nia lando. Multan helpon donas la Kongresa Sekretario de UEA. Dum la unua vespero de la kongreso okazas la Movada Foiro, kiam Esperanto-asocioj povas prezenti sian agadon, kaj tie ni montras niajn librojn (inter aliaj La Fumado) kaj disdonas la novan numeron de Puraj Pulmoj. Ni havas 70 adresojn en ĉiuj mondo-partoj, sed malmultajn pagantojn. Nia kotizo estas 5 aŭ 3,50 eŭroj jare. Kompreneble du estraranoj (unu jam pli ol 80-jara) ne povas ĉion fari: kiu povas helpi nin? Rob Moerbeek
  20. Skribu al la aŭtoro, Rob Moerbeek. Lia retadreso aperas sub la titolo "Pri la verkinto".
  21. Mi konsentas, ke ĝi estas bonega filmeto, evidente profesie farita. Mi scivolas, ĉu la produktintoj faris ĝin aparte por Esperanto, aŭ ĉu ili tradukis jam ekzistantan filmeton.
  22. Dum la pasinta somero, mi vizitis la nederlandan insulon Texel (Tesel) por verki mian venontan libron. La temo de tiu libro estas la lasta batalo de la Dua Mondmilito, kiu okazis tie dum la monatoj aprilo-majo 1945. En tiu batalo, ambaŭ flankoj portis germanajn uniformojn. Surprizis min malkovri fortan rilaton inter tiu insuleto kaj la Esperanto-movado. Mi interesiĝis pri Texel, ĉar mi interesiĝas pri Kartvelujo. Mia lastatempa libro estis historio de la sendependa Kartvela Respubliko dum la jaroj 1918-1921, kiu aperis en la angla, la kartvela kaj en Esperanto. Pliaj tradukoj aperos en la germana, la rusa, kaj – mi esperas – en la hispana. Dum la Dua Mondmilito, la germanaj armeoj kaptis multajn kartvelajn soldatojn, kiuj servis en la Ruĝa Armeo. Kelkaj kartvelaj soldatoj konsentis porti germanan uniformon. Ili nomiĝas “la kartvela legio”. Centoj da tiuj kartvelaj soldatoj alvenis en Texel en januaro 1945. Dum la nokto inter la 5-a kaj la 6-a de aprilo 1945, ili ribelis kaj mortigis centojn da germanaj soldatoj, kiam ili dormis. Dum kelkaj horoj, la kartvelaj ribeluloj estis la mastroj de la insulo. Dum la posta batalo, la germanoj mortigis la plej grandan parton de la kartveloj kaj ankaŭ multajn nederlandajn civilulojn, inkluzive de infanoj. La batalo finiĝis nur kiam kanadaj soldatoj alvenis en la insulon du semajnojn post la fino de la milito en Eŭropo. En la centro de la plej granda vilaĝo en Texel, Den Burg, staras Esperanto-monumento. Ĝi estis konstruita en 1935, kiam estis granda Esperanto-movado en Texel. La Germanoj detruis la monumenton en 1941, sed ĝi estis rekonstruita post la milito, en 1950. Lokaj historiistoj, kiuj parolis kun mi pri la kartvela ribelo, sciis pri la Esperanta heredaĵo kaj montris fotojn de grandaj Esperanto-aranĝoj en Texel dum la antaŭmilitaj jaroj. En tiuj aranĝoj partoprenis centoj da homoj. Hodiaŭ, la granda Esperanto-movado de Texel ne plu ekzistas, kaj estas nur memoro. Sed la monumento ankoraŭ staras kiel memoraĵo de tio, kio estis, kaj tio, kio eventuale estos. Eric Lee
  23. Anna

    Al nia lingvo

    Vi, bela lingvo Esperanto, en mi la penso jam ne mutas: parolas sentoj en la kanto, per kiu vin mi nun salutas. Ho, kie estas via lando? demandas homoj. La respondo: la lingvo-land' de Esperanto jam estas nia tuta mondo. Al tuta mond' vi apartenas, al alto levas vi la Homon kaj kiu vin en koro tenas, de vi ricevas Belon, Bonon. En homan mondon venas Amo per Nova Sento, kor-muziko; vi faras pacon el malamo kaj fraton el la malamiko. Vi donis al mi, Esperanto, kulturon novan kaj laboron... Sed kion donu mi, lernanto? Akceptu mian tutan koron! Julio Baghy
  24. Anna

    La fungo

    Jes, ĝuste tiel. Sed ni ne malkaŝu la finon al homoj, kiuj ankoraŭ ne spektis la filmeton!
  25. Anna

    Bebo parolas Esperanton

    Jes, tre aminda filmeto! Korekto: Ni esperu, ke li iĝos bona Esperantisto estonte! (Post "iĝi" ne necesas la akuzativo, ĉar la frazo estas gramatike sama kiel ekzemple "Li estas bona esperantisto". "Li" kaj "esperantisto" estas la sama homo. Ankaŭ en la frazo "Li iĝos bona esperantisto", "li" kaj "esperantisto" estas la sama homo.)
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.