Salti al enhavo

Lahtio: mia unua UK


 Diskonigi

Foto: Ĉina Radio Internacia

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Stefano Keller.

En julio 2019, la 104-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Lahtio, finna urbo kiu troviĝas proksimume cent kilometrojn norde de Helsinko. Mi estis unu el la pli ol naŭcent homoj, el kvindek sep landoj, kiuj vojaĝis tien por partopreni la kongreson.

Lahtio estas la enirejo al la finna lago-regiono, kaj la urbo ja troviĝas apud granda lago, kie la loĝantoj dum la someraj vesperoj kuniĝas por promeni, naĝi, bicikli, aŭ malstreĉiĝi en la kafejoj ĉe ĝia bordo. Fakte la nomo Lahtio signifas golfo en la finna lingvo.

Lahtio estas ankaŭ konata kiel centro por vintraj sportoj. Tri altegaj ski-saltejoj estas la plej videblaj elstaraĵoj en la urbo. La kongreso okazis en sportejo, kutime uzata por glacihokeo.

924402791_KongresoLahtio2.jpg.b1fa55c4086de632fcf2ccf12ffcf0cd.jpg

Mi elektis aŭskulti prelegojn pri, inter aliaj, la Esperanto-Muzeo en Vieno, kaj ankaŭ pri ĉi tiu retejo uea.facila. Mi aparte ĝuis la paroligajn kursojn, en kiuj nia instruisto Sylvain Lelarge kuraĝigis nin uzi novajn vortojn kaj babili pri maloftaj temoj, uzante ludojn kaj ŝercojn por vigligi la lecionojn.

Cetere, mi havis la okazon lerni la finnan lingvon ĉe baza nivelo. Mi nun scipovas danki kaj saluti la finnojn en ilia propra lingvo.

En aliaj salonoj, oni povis ĝui kantadon, aŭskulti la rezultojn de literatura konkurso, lerni pri sciencaj fakoj, kaj pri la historio kaj kulturo de Finnlando, inter multaj aliaj temoj. Okazis ankaŭ Nacia Vespero kun lokaj muzikistoj kaj dancistoj en la fama Halo Sibelius.

Dum la semajno, mi dormis en la “amas-loĝejo”. Tio estis proksima lernejo, fermita dum la somero, kiun la organizantoj de la kongreso prunte-prenis por loĝigi esperantistojn, kiuj ne volis pagi la pli altajn prezojn de la urbaj hoteloj.

Mi aparte ĝuis ĉiu-tage la tagmanĝon, kiun mi kutime manĝis ĉe la kafejo de la lernejo. La kialo estis ne nur la bongustaj manĝaĵoj, sed ĉefe la okazo por renkonti esperantistojn el diversaj partoj de la mondo. Ĉi tio estis por mi la plej bona rimedo por plibonigi mian kapablon. Mi kalkulis, ke mi babilis kun personoj el dek ses landoj. Dum la tuta semajno, mi ne diris pli ol dek frazojn en mia gepatra lingvo (kiam mi parolis kun finnoj en vendejoj – mi promesas, ke mi neniam krokodilis!)

Ĉu mi denove partoprenos Universalan Kongreson? Nepre! Mi nur bezonas konvinki mian familion ferii en Montrealo en 2020.

John Greenwood
 

  • Ŝati 5

John Greenwood eklernis Esperanton antaŭ unu jaro. Li loĝas en Britio kaj laboras kiel analizisto por la loka registaro de Birmingham.


  • golfo: vastega parto de maro eniĝanta en la teron.

1024px-San_Sebastian_aerea.jpg

                             Foto: Hynek Moravec  CC BY 2.5

  • skii: gliti sur neĝo uzante longajn mallarĝajn tabulojn fiksitajn al la ŝuoj.

freerider-498473_640.jpg.ae8eca5e400b6915ffe4ed449ede3f8d.jpg

  • glaci-hokeo: sporto ludata sur glacio kun longaj lignaj iloj, per kiuj oni frapas pezan diskon.

hockey-2180834_640.jpg.8e0079746e4965a2df5250f2bd40427d.jpg

  • halo: granda kaj kutime publika ĉambro.

castle-1998435_640.jpg.959fb8e239ce93f34c0a91ff4979556c.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

tre vigla rakonto, kiu bele reliefigas kiel por komencanto interparoli kun diverslandaj homoj dum la tagmanĝo povas esti pli interese ol multaj solenaj programeroj.

  • Ŝati 4
  • Ami 1
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 21 horoj, Zhangwei diris:

Mi volus vidi la fotojn de ambaux la verkinto kaj lia instrusito,Sylvain Lelarge, cxu ne?

Tamen mi ne aldonos pli da fotoj nun! Fakte la verkinto ne sendis al mi foton de si mem kun la instruisto.

Oni ne uzas "ambaŭ...kaj..." en Esperanto. (Tio estas angla strukturo.) Oni uzas "kaj...kaj...", do: "Mi volus vidi la fotojn kaj de la verkinto kaj de lia instruisto".

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.