Salti al enhavo

Al nia lingvo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.

Vi, bela lingvo Esperanto,
en mi la penso jam ne mutas:
parolas sentoj en la kanto,
per kiu vin mi nun salutas.

Ho, kie estas via lando?
demandas homoj. La respondo:
la lingvo-land' de Esperanto
jam estas nia tuta mondo.

Al tuta mond' vi apartenas,
al alto levas vi la Homon
kaj kiu vin en koro tenas,
de vi ricevas Belon, Bonon.

En homan mondon venas Amo
per Nova Sento, kor-muziko;
vi faras pacon el malamo
kaj fraton el la malamiko.

Vi donis al mi, Esperanto,
kulturon novan kaj laboron...
Sed kion donu mi, lernanto?
Akceptu mian tutan koron!

                                        Julio Baghy

  • Ŝati 5
  • Ami 1

Julio Baghy (1891-1967), tre fama hungara esperantisto, estis verkisto kaj aktoro. Legu pli pri li en artikolo de Marjorie Boulton.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.