Salti al enhavo

Raleigh

La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) estis ĉe Universitato William Peace en Raleigh, Nord-Karolino, de la 30-a de junio ĝis la 7-a de julio, 2019. Ĉi-jare estis la 50-a datreveno de NASK, kaj cent esperantistoj venis por festi la okazon.

NASK proponis kvin malsamajn kursojn por post-bazaj, meznivelaj, kaj altnivelaj lernantoj. Temoj de la kursoj estis gramatiko, literaturo, kaj scenaj artoj. Estis multaj eventoj kaj sociaj okazoj por partoprenantoj dum la vesperoj, ekzemple:

·      Kiel kroĉeti kaj fari fadenfigurojn

KrocetiKlason.jpg.757fc6d3d7a3662b79e8ead57e7da854.jpg

·      Talentplena spektaklo kaj koncerto

·      Prezento pri Montrealo (gastiganto de la Universala Kongreso en 2020)

·      Ludoj (Karceroj kaj drakoj, Kartoj kontraŭ esperantistoj, ktp)

·      Prezento de membroj de la familio Zamenhof.

Pli ol nura serio de lecionoj pri Esperanto, ĉi tiu programo estis festo de la fenomeno “esti esperantisto”.  Partoprenantoj venis el diversaj lokoj en Usono, Kanado, kaj Eŭropo. Kaj ili estis el diversaj viv-periodoj kaj laboroj:  studentoj, emeritoj, verkistoj, muzikistoj, artistoj, kaj multaj profesiuloj. Ĉiu helpis krei tiun belan aferon, kiun ni nomas “Esperantujo”.

Myrtis Smith

 

  • Kroĉetado: speco de man-laboro.

1481867638_crochet-1153219_640(1).jpg.677686ddbd91f96aa9ef2470761f169a.jpg

 




Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.