Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    974
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    813

Ĉio afiŝita de Anna

  1. Anna

    Kiel nomi tiun viruson?

    Dankon! Fakte laŭ tiu foto, la desegnaĵoj estas sufiĉe ĝustaj. La rezulto ja pli similas al korono (ĉirkaŭ la suno) ol al krono.
  2. Mi ĵus rimarkis eraron. Tio certe devus esti "originala kanto", ne "origina kanto". Sed ne eblas korekti tion sur la filmeto mem.
  3. Anna

    Malsanuleja roboto

    Mi ne komprenas vian komenton. Kio aŭ kiu estas TINA?
  4. Anna

    Malsanuleja roboto

    Saluton, op97, mi vidas, ke tiu novaĵo ne plaĉis al vi! Ĉu ĉar la roboto anstataŭas la laboron de kvar homoj? Kompreneble uzado de robotoj povas esti problemo, se sekve oni dungas malpli da homoj. Sed ĝi ankaŭ povus esti bona afero, se la homoj devus malpli labori kaj havus pli da libera tempo - sed tio dependas de la maniero organizi la socion.
  5. Anna

    Malsanuleja roboto

    Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno: Malsanuleja roboto En la 5-a de marto 2020, roboto komencis labori en la malsanulejo Leishenshan de la urbo Wuhan, en Ĉinio. La roboto povas libere turniĝi kaj moviĝi antaŭen aŭ malantaŭen, kaj memstare plenumas siajn farendaĵojn, kiel malinfektado kaj transportado de kuracaj materialoj. Ĝi faciligas la laboron de kuracistoj kaj flegistoj, kaj malaltigas la riskon de infektiĝo. La roboto estas farita en la urbo Shenzhen, speciale por tiu malsanulejo. Ĝi povas funkciadi dum ok horoj post unufoja ŝargado. Portante malinfektan skatolon, la roboto povas malinfekti apartigitajn areojn per malinfektaĵ-ŝpruca tekniko, kaj povas ankaŭ memstare ĝustigi la ŝprucilon laŭ malsamaj cel-objektoj. La roboto ĉiutage malinfektas dufoje la malsanulejon, kaj kapablas malinfekti areon de 120 kvadrataj metroj en nur unu minuto, kio povas anstataŭi la laboron de kvar profesiaj malinfektistoj. Krome, la roboto ankaŭ estas "transportisto", kiu povas rapide transporti kuracilojn kaj aparatojn. Ĝi ankaŭ havas aliajn funkciojn, kiel voĉe anonci kaj memstare identigi homojn. Tiu estis la elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.
  6. Anna

    Kiel nomi tiun viruson?

    Mi konsentas, ke tiu vorto "neforgesumino" estas neordinara vorto. En PIV kaj ReVo ĝi aperas sub la kapvorto "forges-", sed ĝi devus aperi sub la litero N kiel aparta radiko.
  7. Anna

    Kiel nomi tiun viruson?

    Mia celo ne estis kontribui al la ĥaoso, sed klarigi ĝin! Komprenante pli bone la signifon kaj originon de la tri terminoj, legantoj espereble estos en pli bona pozicio por mem elekti inter la tri.
  8. Tiu viruso estas la sola afero pri kiu ni ĉiuj parolas kaj pensas de semajnoj. Sed kiel ni nomu ĝin en Esperanto? La medicinistoj preferas la terminon koronaviruso, ĉar tio estas ĝia internacia teknika nomo, uzata en multaj lingvoj kun la sama formo (tamen laŭ la aparta skribsistemo de la koncerna lingvo). Fakte ekzistas multaj specoj de viruso, ekzemple enteroviruso, rinoviruso, rotaviruso kaj aliaj. La viruso, kiu nun kaŭzas la tutmondan epidemion, apartenas al la familio de la koronavirusoj, sed ekzistas multaj aliaj specoj de koronaviruso, kiuj povas kaŭzi ankaŭ nur simplan malvarmumon. Se vi volas uzi tiun teknikan terminon, notu, ke koronaviruso estas unu vorto. La unua parto korona- aspektas kiel adjektivo, sed fakte ĝi estas parto de la radiko. La vorto estas nedividebla. Intertempe, tamen, la esperantistoj, kiuj plejparte ne estas medicinistoj, diskutas kiel nomi tiun viruson en Esperanto. Corona estas la latina vorto por “krono” (la kapvesto portata de reĝo aŭ reĝino), do multaj esperantistoj nomas ĝin kron-viruso. En Esperanto ekzistas ankaŭ la vorto korono. Ĝi rilatas al la ekstera parto de la atmosfero, kiu ĉirkaŭas la sunon, kvankam normale eblas vidi ĝin nur dum eklipso. Fakte ankaŭ tiu vorto korono venas de la sama latina vorto corona, ĉar ĝi ĉirkaŭas la sunon kiel krono. En pluraj eŭropaj lingvoj “krono” kaj “korono” estas la sama vorto, ekzemple en la itala, hispana, franca, pola kaj aliaj. Foto: Wikipedia/Luc Viatour CC BY-SA 3.0 La membroj de la Akademio de Esperanto diskutis, kiel nomi tiun viruson en Esperanto. La plejmulto estis egale dividita inter kron-viruso kaj koron-viruso. (La malgranda grupo de medicinistoj, aliflanke, preferis la teknikan terminon koronaviruso.) Finfine, do, la Akademio ne rekomendis unu el la du formoj, sed anoncis, ke ambaŭ estas uzeblaj. Nur post iom da tempo ni ekscios, kiu el la du formoj estas preferata de la plejmulto de la esperantistoj. Ofte okazas, precipe rilate al sciencaj aferoj, ke por la sama afero ekzistas popola nomo kaj scienca nomo, ekzemple salo nomiĝas ankaŭ natria klorido (NaCl), kaj la floreto miozoto nomiĝas ankaŭ neforgesumino (ne-forgesu-min-o). Ankaŭ tiu viruso, pri kiu oni nuntempe paroladas en ĉiu gazeto, ricevas sian popol-nomon en Esperanto, eĉ se ni ankoraŭ ne decidiĝis inter la du formoj. Kiam la krizo finiĝos, kaj ni ĉiuj rajtos reiri al nia normala vivo, ni ne plu bezonos tiun vorton, kiu rilatas al nuntempa aktualaĵo. Tiam la sciencistoj denove povos paroli inter si pri la koronaviruso, uzante sian preferatan sciencan terminon. Anna Löwenstein
  9. Li kantas kvazaŭ li komprenas la lingvon, kaj lia prononco estas perfekta. Sed mi neniam aŭdis pri li en Esperanto-renkontiĝo. Eble li lernis lastatempe.
  10. Belega voĉo! Oni aŭdas, ke li vere estas profesia kantisto. Sed li ne estas esperantisto, ĉu ne?
  11. Ni ĉiuj aŭdis pri la plezur-ŝipo Diamant-Princino, kies pasaĝeroj dum pli ol du semajnoj ne rajtis forlasi la ŝipon, kiam ĝi atingis la havenon de Jokohamo. Estis en la ŝipo 2666 pasaĝeroj kaj 1045 ŝipanoj. 634 estis infektitaj de la malsano kaŭzita de danĝera nova viruso (COVID-19). La 3711 homoj en la ŝipo venis el 56 landoj: Usono, Germanio, Italio, Britio, Japanio, Ĉinio kaj multaj aliaj. En la ŝipo estis 312 ĉinoj: 261 el Honkongo, 5 el Makao, 25 el Tajvano kaj 21 el la ĉina kontinento. La 19-an de februaro, aviadilo el Honkongo atendis en la internacia flughaveno Haneda de Tokio por reporti la ĉinajn pasaĝerojn al Honkongo. Sed unue necesis porti ilin de la ŝipo al la flughaveno per busoj. La ĉina ambasadejo en Tokio jam kelkajn tagojn pli frue kontaktis Liu Danhong, ĉininon loĝantan en Japanio de 25 jaroj. Ŝi posedas kompanion de turismaj busoj. Sed kiam Liu parolis kun siaj ŝoforoj kaj aliaj laboristoj, ili timis (ne senkaŭze) ke ili povus malsaniĝi pro la homoj el la ŝipo. Liu ne tuj devigis ilin kaj donis al ili tempon por pripensi la aferon kun siaj familianoj. La postan matenon, la kunlaborantoj de Liu diris al ŝi, ke kvankam tio estas risko, kiam aliaj homoj bezonas helpon ni devas doni al ili nian manon. Aŭskultante tiujn vortojn, Liu sentis, ke larmoj venas en ŝiajn okulojn. Ankaŭ ŝi timis la riskon kaj eventualan malbonan sekvon por sia kompanio. Tamen ŝi pretis fari la aferon por helpi la ĉinajn pasaĝerojn. Por certigi la sekurecon de siaj kunlaborantoj, Liu ricevis helpon de la ĉina ambasadejo, kiu sukcesis provizi ĉiujn ŝoforojn per protektaj vestoj. La 19-an de februaro, Liu kaj ŝiaj japanaj kunlaborantoj atendis dum multaj horoj ĉe la ŝip-haveno kun 13 busoj. Malvarma vento frostigis ilin, tamen ili sukcesis forporti la ĉinajn pasaĝerojn de la ŝipo al la flughaveno. De tie ĉiuj veturis sekure per aviadilo al Honkongo. Zhangwei
  12. Anna

    Estas mi esperantisto

    La poemo estas ŝerca. Ĉu estas detaloj en la poemo, kiujn vi ne bone komprenas? La verkinto plendas pri homoj, kiuj nomas sin esperantisto, tamen ne bone lernas la lingvon, ne legas librojn aŭ gazetojn, kaj ne faras ion utilan por helpi la progreson de la Esperanto-movado. Tamen oni ne prenu ĝin tro serioze!
  13. Estas mi esperantisto de Julio Baghy Eblas aŭskulti kaj samtempe legi la tekston ĉi tie. Verda stelo sur la brusto Iom palas pro la rusto. Mi ne estas purigisto Estas mi esperantisto. Kuŝas ie sub tegmento Netuŝebla Fundamento. Tuŝu ĝin nur la Mefisto; Estas mi esperantisto. Polv-kovrite sur bretaro Putras mia SAT-vortaro. Tedas min la vorto-listo; Estas mi esperantisto. Gramatikon mi ne konas Kaj gazetojn ne abonas. Librojn legu la verkisto, Estas mi esperantisto. Mi parolas kun rapido: “Bonan tagon, ĝis revido” Ĝi sufiĉas por ekzisto, Estas mi esperantisto. Pionirojn mi kritikas, La gvidantojn dorne pikas Kaj konspiras kun persisto; Estas mi esperantisto. Por la venko mi esperas, Sed nenion mi oferas, Mi ne estas ja bankisto, Estas mi esperantisto. Se baraktas en la krizo La movado, organizo Helpas mi nur per rezisto, Estas mi esperantisto. Flugas per facila vento El la buŝo Nova Sento. Ĝi sufiĉas por sofisto; Estas mi esperantisto. Post la mort' ĉe tombo mia Staros “rondo familia”. Nekrologos ĵurnalisto: “Estis li esperantisto”. Julio Baghy (1891-1967) estis fama hungara esperantisto. Legu la artikolon pri li en uea.facila. Jen kelkaj klarigoj por pli bone kompreni la poemon: La verda stelo (unua verso) estas la simbolo de Esperanto. La SAT-vortaro (tria strofo) estas Plena Vortaro, kiu antaŭ la apero de PIV (Plena Ilustrita Vortaro) en 1970 estis la plej grava vortaro en Esperanto. La esprimoj “facila vento” kaj “Nova Sento” (antaŭlasta strofo) kaj “rondo familia” (lasta strofo) aperas en la poemo La espero de Zamenhof. Li esperis, ke ĉiuj popoloj kune faros “unu grandan rondon familian”.
  14. Mi supozas, ke la organizantoj ne atendus, ke oni vojaĝu de malproksimaj landoj por partopreni en la finalo!
  15. La unueco de la mondo kaj ĝia diverseco estas temoj ligitaj inter si. Ni ĉiuj estas homoj. Sed ni havas diversajn kulturojn, folklorojn kaj etnojn, kiuj tamen estas bazitaj sur similaj principoj. Kiel socio ni havas multajn lingvojn, kiuj estas malsamaj – sed komuna inter ni estas la fakto havi formon de komunikado. Ni havas la saman kulturon kiel homa socio, sed la unuopaj socioj havas malsamajn kulturojn. Unueco en diverseco: jen la temo de la Esperanto-Etfilm-Konkurso anoncita de Svisa Esperanto-Societo. Montru en via filmo ian formon de Unueco en Diverseco ekzistantan en nia mondo. Vi povas bazi ĝin sur unu aŭ sur ĉiuj el la aspektoj menciitaj supre, aŭ elekti alian laŭ via prefero. Ĉe la Esperanto-Etfilm-Konkurso povas partopreni homoj de iu ajn aĝo el la tuta mondo. Atentu, ke necesas plenumi ĉiujn kondiĉojn listigitajn sube. Limdato por alsendo de la filmkontribuoj: 20-a de aprilo 2020. Finalo kaj premiado: 2-a de majo 2020 en Zuriko, Svislando. Dum la finalo la ĉeestanta publiko rajtos voĉdoni por sia preferata filmo. Oni prezentos kvar premiojn de 350, 200, 100 kaj 50 svisaj frankoj. Se vi deziras partopreni en la konkurso, bonvolu aliĝi ĉi tie antaŭ la 20-a de aprilo. KONDIĈOJ 1. La etfilmo devas esti produktita inter la 1-a de februaro kaj la 20-a de aprilo 2020. 2. La longeco de la filmo nepre devos esti inter 3 minutoj kaj 5 minutoj. Pli longaj aŭ mallongaj filmoj ne estos konsiderataj. 3. Enkodigo: MP4; HD (1280x720p/i aŭ 1980x1080p/i). 4. Temo: “Unueco en diverseco”. 5. Permesataj estas etfilmoj, kiuj havas rilaton al la temo. 6. Ne permesataj estas reklamofilmoj. 7. La filmoj devas enhavi parolatan lingvon. Filmoj, kiuj ne estas en Esperanto, devas havi subtekstojn en Esperanto. Se vi bezonas Esperantan tradukon, ekzemple por subtekstoj, vi povas kontakti la Esperanto-grupon en Fejsbuko. 8. La filmoj devas esti senditaj per retservilo kiel Dropbox, Google Drive, OneDrive, Bitcasa, SkyDrive, Wetransfer aŭ simile. 9. Estos akceptitaj nur aliĝoj kaj kontribuoj, kiuj alvenos ĝis plej malfrue la 20-a de aprilo. 10. Estos konsiderata nur 1 filmo por ĉiu partoprenanta persono aŭ grupo. 11. Per la aliĝo la partoprenanto konfirmas, ke li aŭ ŝi posedas ĉiujn rajtojn pri la prezentado de la submetata filmo. 12. El la submetitaj kontribuoj la ĵurio elektos 10, kiuj tiam estos prezentataj dum la finalo. 13. La gajnantoj devos se eble ĉeesti la tagon de la premiado, kaj nepre devos informi la organizantojn, se ili ne povos ĉeesti. 14. La gajnintoj de la konkurso estos kontaktitaj per retpoŝto. 15. La partoprenantoj konsentas, ke iliaj filmoj aperu ĉe la retpaĝoj de la konkurso kaj de Svisa Esperanto-Societo, kaj en la jutuba kanalo SvisRaporto. Nelida Weidmann
  16. Anna

    2018 La Magia Lando

    Tre bone farita filmeto! La reĝisorado kaj aktorado ŝajnas vere profesiaj.
  17. Anna

    Londono

    Se daŭros la krizo pro la viruso, eble ni devos rezigni pri veraj renkontiĝoj kaj denove renkontiĝi en Dua Vivo!
  18. Anna

    Venu kaj Ekparolu!

    Por ĉiu lingvolernanto tre grava afero estas ne nur lerni gramatikaĵojn kaj novajn vortojn, sed ankaŭ uzi ilin en la praktiko. Nuntempe multaj lernas Esperanton per retaj kursoj hejme, solaj, sed ili ne havas eblon paroli kaj uzi la lingvon. Plej ofte tiuj lernantoj timas ekparoli kaj ne povas ĝui la utilon de Esperanto en komunikado. Ekparolu! estas programo, per kiu lernantoj de Esperanto povas ricevi senpagan helpon. Ili renkontas skajpe spertajn esperantistojn, kiuj helpas ilin per demandoj, kaj kuraĝigas ilin paroli. Ni nomas la helpantojn onkloj kaj onklinoj, la lernantojn nevoj kaj nevinoj, ĉar la etoso estas familia kaj amika. Eblas aliĝi al Ekparolu! ĉe la retpaĝo edukado.net. La programo havis jam ĉ. 200 genevojn, kun kiuj laboris 60 geonkloj. Ĝenerale la genevoj ricevas 10 senpagajn parol-sesiojn, sed ofte ili petas pli da lecionoj, do, 20, 30, kelkfoje eĉ 50. Ni donas plusajn lecionojn por tiuj, kiuj poste deziras trapasi la KER-ekzamenojn. Ĉi tie vi povas vidi, kiuj finis jam siajn studojn ĉe nia programo. Ni rimarkis, ke la genevoj kaj geonkloj ofte fariĝas geamikoj kaj daŭrigas la kontakton ekster la programo, telefonas inter si, eĉ vizitas unu la alian dum vojaĝoj. Edukado.net eĉ post la studoj helpas la eks-genevojn, kiuj povos uzi la instrumaterialojn kaj ekzercojn de la paĝaro. Jen estas filmeto, en kiu eks-genevoj parolas pri siaj spertoj. Ĉu ankaŭ vi deziras aliĝi kaj ekzerci la paroladon kun ni? Por partopreni la programon vi devas membriĝi ĉe edukado.net kaj aliĝi al la programo Ekparolu!. Post sukcesa solvado de testoj vi fariĝos nevo aŭ nevino kaj tuj povos konversacii kun geonkloj el kvardek landoj kaj ĉiuj kontinentoj. Do, ne atendu longe, simple Ekparolu! Katalin Kovats
  19. Anna

    Esperanto kaj budhismo

    IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) tamen estas tre aktiva asocio, kun propra revuo kaj kongreso ĉiujare. Same KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia), kvankam laŭ mia impreso ĝi estas iom malpli aktiva ol IKUE. ATEO (Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo) vivas kaj bone fartas kun bona revuo, kiu aperas du fojojn jare - aliflanke ĝi ne ĝisdatigas sian retejon, kio kompreneble donas malbonan impreson. La islama Esperanto-asocio certe ekzistas, sed mi ne scias, kiom ĝi estas aktiva.
  20. Novaj informoj de UEA: Aperis la rezulto de la filmkonkurso "Mia Asocio, mia urbo"! Kontrolu ĉe: https://uea.org/gk/851a1. La konkurso sukcesis varbi 35 filmojn (inkluzive 10 filmetojn fare de ĈRI) pri 30 urboj kaj asocioj en 15 landoj en kvin kontinentoj. Ĉiuj estis publikigitaj en la kanalo de UEA ĉe YouTube, UEAviva: http://youtube.com/ueaviva. UEA varme gratulas al ĉiuj partoprenintoj, inter ili la premiitoj kaj honorigitoj! Ĝis la 105-a Universala Kongreso en Montrealo! Aliĝi favorpreze eblas ĝis la 31-a de marto: https://UEA.org/kongresoj/alighilo.
  21. Ĵus aperis jena komento de UEA ĉe la paĝo de uea.facila en Facebook: "Tre baldaŭ UEA anoncos la rezulton de la filmkonkurso Mia Asocio, mia urbo. Ĉu vi jam spektis la filmetojn? Aliru la YouTube-kanalon de UEA por malkovri. Estas pli ol 30, montrantaj Esperanto-agadojn tra la mondo! Tiu ĉi estas la reklamfilmeto por Montrealo, kiu speciale uverturas la konkurson. Belega, ĉu ne? Cetere, por aliĝi al la 105-a UK, aliru: https://uea.org/kongresoj/alighilo. Ĝuu!
  22. Anna

    7 Literoj

    Jes vi pravas, ke ni samtempe ricevis informojn pri du tre similaj ludoj. Provu ambaŭ!
  23. Anna

    Kvinpetalo

    Kiel bedaŭrinde, ke vi ne sciis! Nun, se vi revenos iam al Poitiers, vi povos finfine konatiĝi kun ĝi.
  24. Anna

    7 Literoj

    7 Literoj estas nova komputila lud-aplikaĵo el Turkujo programita de sperta esperantisto kaj komputilisto Ege Madra. Ĉu vi iam ludis la tabulludon Skrablo? 7 Literoj estas fakte same al tiu malnova, furora tabulludo. Sed la nova interreta versio proponas novajn pli bonajn kaj interesajn aspektojn. Ĝi permesas al du ludantoj ludi kaj babili interrete. Oni povas uzi ĝin pere de retumilo aŭ per androida telefono aŭ tabuleto). Se vi jam konas la malnovan ludon Skrablo, lerni ĝin estas facila afero. La aplikaĵo estas senkosta kaj sen ĝenaj reklamoj. Vi povas ludi dum via malplena tempo kaj senstreĉiĝi kaj trankviliĝi post laboro. Sufiĉas kelkaj liberaj minutoj por enmeti vian vorton. Sed ĝia plej utila aspekto estas lerni novajn vortojn kaj plibonigi vian lingvo-kapablon, ĉar la aplikaĵo estas interligita kun la reta versio de la plej fama vortaro en Esperantujo: PIV (Plena Ilustrita Vortaro). 7 Literoj ebligas trovi kontraŭulon en la reto por ludi kune, kaj ankaŭ donas eblecon interbabili kun tiu alia ludanto por diskuti pri la progreso de la ludo. Ĝi estas taŭga ludo ne nur por spertaj esperantistoj, sed ankaŭ por komencantoj. Ni certas, ke junuloj kaj plenkreskuloj ŝatos ludi ĉi tiun novan version de Skrablo. Por pli da informoj bonvolu viziti la retejon de la ludo. La androida aplikaĵo proponas multe pli bonan sperton kaj estas preferinda kompare kun la reta versio, kiu estas ĉefe por tiuj, al kiuj mankas androida aparato. Vasil Kadifeli
  25. Multaj Esperantaj filmetoj estas nun troveblaj en la reto, sed bedaŭrinde preskaŭ ĉiuj enhavas lingvajn erarojn, malbonon prononcon aŭ aliajn problemojn, ĉar la plejmulto estas faritaj de amatoroj - precipe nuntempe, kiam multaj novaj homoj lernas Esperanton per Interreto. Mi aŭdis ŝercon, ke en la pasinteco post tri-semajna lernado la homoj komencis verki poemojn, sed en nia moderna mondo post tri-semajna lernado ili faras filmeton. Ne estas facile ĉiusemajne trovi filmeton, kiu estas perfekta en ĉiuj detaloj. Laŭdon kaj grandan dankon al Judit, kiu ĉiusemajne spektas amason da filmoj por trovi taŭgan proponon por uea.facila!
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.