
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.
Por ĉiu lingvolernanto tre grava afero estas ne nur lerni gramatikaĵojn kaj novajn vortojn, sed ankaŭ uzi ilin en la praktiko. Nuntempe multaj lernas Esperanton per retaj kursoj hejme, solaj, sed ili ne havas eblon paroli kaj uzi la lingvon. Plej ofte tiuj lernantoj timas ekparoli kaj ne povas ĝui la utilon de Esperanto en komunikado.
Ekparolu! estas programo, per kiu lernantoj de Esperanto povas ricevi senpagan helpon. Ili renkontas skajpe spertajn esperantistojn, kiuj helpas ilin per demandoj, kaj kuraĝigas ilin paroli. Ni nomas la helpantojn onkloj kaj onklinoj, la lernantojn nevoj kaj nevinoj, ĉar la etoso estas familia kaj amika. Eblas aliĝi al Ekparolu! ĉe la retpaĝo edukado.net.
La programo havis jam ĉ. 200 genevojn, kun kiuj laboris 60 geonkloj.
Ĝenerale la genevoj ricevas 10 senpagajn parol-sesiojn, sed ofte ili petas pli da lecionoj, do, 20, 30, kelkfoje eĉ 50. Ni donas plusajn lecionojn por tiuj, kiuj poste deziras trapasi la KER-ekzamenojn.
Ĉi tie vi povas vidi, kiuj finis jam siajn studojn ĉe nia programo.
Ni rimarkis, ke la genevoj kaj geonkloj ofte fariĝas geamikoj kaj daŭrigas la kontakton ekster la programo, telefonas inter si, eĉ vizitas unu la alian dum vojaĝoj.
Edukado.net eĉ post la studoj helpas la eks-genevojn, kiuj povos uzi la instrumaterialojn kaj ekzercojn de la paĝaro. Jen estas filmeto, en kiu eks-genevoj parolas pri siaj spertoj.
Ĉu ankaŭ vi deziras aliĝi kaj ekzerci la paroladon kun ni?
Por partopreni la programon vi devas membriĝi ĉe edukado.net kaj aliĝi al la programo Ekparolu!.
Post sukcesa solvado de testoj vi fariĝos nevo aŭ nevino kaj tuj povos konversacii kun geonkloj el kvardek landoj kaj ĉiuj kontinentoj.
Do, ne atendu longe, simple Ekparolu!
Katalin Kovats
Redaktite de Anna
-
5
-
1
-
1
Katalin Kováts estas hungarino loĝanta en Nederlando kun sia franca edzo. Hejme ili parolas nur en Esperanto. Jam de 20 jaroj ili gvidas la paroligajn kursojn dum la Universalaj Kongresoj. Katalin fondis kaj redaktas la retejon por instruantoj de Esperanto (www.edukado.net), organizas la KER-ekzamenojn, elpensis kaj gvidas la programon Ekparolu!, verkis multajn artikolojn kaj kelkajn librojn.
- aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
- ĉ. = ĉirkaŭ
- etoso: ĝenerala sento, kiun la ĉirkaŭaĵo prezentas al la ĉeestantoj.
- kontinento: Afriko, Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Oceanio estas kontinentoj.
- konversacii: agrable interparoli.
- sesio: kunsida periodo; difinita serio de kunsidoj.
- skajpo: programo por interparoli voĉe kaj vide per Interreto.
- testo: metodo, kiun oni uzas por kontroli sciojn, kapablon, taŭgecon.
- tra-pasi ekzamenon: ekzameniĝi.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.