Salti al enhavo

Kiel nomi tiun viruson?


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Anna Löwenstein.

Tiu viruso estas la sola afero pri kiu ni ĉiuj parolas kaj pensas de semajnoj.

209898599_Kronviruso(publika).png.25ecd91ab57710a268b3198c38b11291.png

Sed kiel ni nomu ĝin en Esperanto? La medicinistoj preferas la terminon koronaviruso, ĉar tio estas ĝia internacia teknika nomo, uzata en multaj lingvoj kun la sama formo (tamen laŭ la aparta skribsistemo de la koncerna lingvo). Fakte ekzistas multaj specoj de viruso, ekzemple enteroviruso, rinoviruso, rotaviruso kaj aliaj. La viruso, kiu nun kaŭzas la tutmondan epidemion, apartenas al la familio de la koronavirusoj, sed ekzistas multaj aliaj specoj de koronaviruso, kiuj povas kaŭzi ankaŭ nur simplan malvarmumon.

Se vi volas uzi tiun teknikan terminon, notu, ke koronaviruso estas unu vorto. La unua parto korona- aspektas kiel adjektivo, sed fakte ĝi estas parto de la radiko. La vorto estas nedividebla.

Intertempe, tamen, la esperantistoj, kiuj plejparte ne estas medicinistoj, diskutas kiel nomi tiun viruson en Esperanto. Corona estas la latina vorto por “krono” (la kapvesto portata de reĝo aŭ reĝino), do multaj esperantistoj nomas ĝin kron-viruso

1587995355_Kronopx..png.e50d6be9b31be0efbec25d654002339b.png


En Esperanto ekzistas ankaŭ la vorto korono. Ĝi rilatas al la ekstera parto de la atmosfero, kiu ĉirkaŭas la sunon, kvankam normale eblas vidi ĝin nur dum eklipso. Fakte ankaŭ tiu vorto korono venas de la sama latina vorto corona, ĉar ĝi ĉirkaŭas la sunon kiel krono. En pluraj eŭropaj lingvoj “krono” kaj “korono” estas la sama vorto, ekzemple en la itala, hispana, franca, pola kaj aliaj. 

406409279_KoronoVikip..jpg.28d34ae66edd6f878d246bd2fa0ee138.jpgFoto: Wikipedia/Luc Viatour CC BY-SA 3.0

La membroj de la Akademio de Esperanto diskutis, kiel nomi tiun viruson en Esperanto. La plejmulto estis egale dividita inter kron-viruso kaj koron-viruso. (La malgranda grupo de medicinistoj, aliflanke, preferis la teknikan terminon koronaviruso.) Finfine, do, la Akademio ne rekomendis unu el la du formoj, sed anoncis, ke ambaŭ estas uzeblaj. Nur post iom da tempo ni ekscios, kiu el la du formoj estas preferata de la plejmulto de la esperantistoj.

Ofte okazas, precipe rilate al sciencaj aferoj, ke por la sama afero ekzistas popola nomo kaj scienca nomo, ekzemple salo nomiĝas ankaŭ natria klorido (NaCl), kaj la floreto miozoto nomiĝas ankaŭ neforgesumino (ne-forgesu-min-o). 

1052130259_Neforgesuminopx..jpg.07b8be1b2e404dbe840def0474fcf6e4.jpg

Ankaŭ tiu viruso, pri kiu oni nuntempe paroladas en ĉiu gazeto, ricevas sian popol-nomon en Esperanto, eĉ se ni ankoraŭ ne decidiĝis inter la du formoj. Kiam la krizo finiĝos, kaj ni ĉiuj rajtos reiri al nia normala vivo, ni ne plu bezonos tiun vorton, kiu rilatas al nuntempa aktualaĵo. Tiam la sciencistoj denove povos paroli inter si pri la koronaviruso, uzante sian preferatan sciencan terminon.

Anna Löwenstein

Redaktite de Anna

  • Ŝati 5
  • Ami 4
  • Dankon 2

Anna Löwenstein estas redaktoro de uea.facila, kaj ankaŭ verkinto de du romanoj en Esperanto. Ŝi estas brita, kaj loĝas en Londono.


  • adjektivo: vorto, kiu finiĝas per -a en Esperanto, kiu montras econ aŭ kvaliton, ekzemple “granda”, “bona”.
  • akademio: asocio de verkistoj, artistoj, sciencistoj aŭ simile, kiuj renkontiĝas por interŝanĝi ideojn kaj, se necese, fari rekomendojn pri la propra scio-kampo.
  • aktuala: nuntempa.
  • atmosfero: gasa nubo ĉirkaŭanta la Teron, stelon aŭ alian ĉielan korpon.
  • eklipso: okazo, kiam la luno parte aŭ tute kaŝas la sunon, aŭ kiam la Tero pasas inter la suno kaj la luno, tiel ke la suno ne lumigas la lunon. 

1230150653_Eklipsopx..jpg.c673634a07276b73288114ebde8104c4.jpg

  • epidemio: malsano, kiu facile moviĝas de unu homo al alia kaj samtempe atakas multajn homojn en la sama regiono.
  • krizo: grava danĝera periodo; subita kaj tre malbona ŝanĝiĝo en situacio.
  • latina (lingvo): la lingvo parolata de la Romanoj antaŭ multaj jarcentoj, la antaŭulo de la modernaj itala, hispana kaj franca lingvoj inter aliaj, kaj ankoraŭ nun uzata por krei sciencajn vortojn.
  • malvarmumo: negrava kaj tre ofta malsaneto de la spir-sistemo, pli ofta dum malvarma vetero. 

Malvarmumo.jpg.ce227b4c39e4c305ceebe9af5c1517d7.jpg

  • medicino: scienco pri sano, malsano kaj kuracado.
  • termino: bone difinita vorto de iu fako aŭ scienco.
  • viruso: treege malgranda kaj nevidebla portanto de malsano.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

la artikolo evidente kontribuas al la ĥaoso, kiun esperantistoj sukcesis produkti en pluraj termino-kampoj, ĉar ĝi metas sur la saman nivelon tri terminojn kaj ne esprimas preferon por unu.

Redaktite de renato_corsetti
  • Ŝati 1
  • Malŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Pri "ne-forgesu-min-o", mi havas dubon. Mi trovas, ke tiu kunmetaĵo ne estas tiom rekte rekonebla, au eĉ, ke tiu ne estas ordinara kunmetaĵo. Ĉu ne ekzistas alia plej klara formo por kunmeti tiun ideon (forget-me-not) en esperanto? 

Kunmeti vortojn ne estas sama afero, kiel kunligi tutan au duonon da frazo per streketoj. La sistemo de kunmetado estas, proksimume: (prefikso)+radiko(1)+radiko(2)+...+sufikso(j). Siavice, la 'eltirado' de la signifo iras de la fino antaŭen: 'radiko(lasta)+sufiko(j)' estas modifata laŭ la senco de 'radiko(antaŭlasta)' ktp. ĝis (prefikso)+radiko(1)'. Por mi, tio proksimume estas la ordinara kunmetada sistemo. 

Eble kunmetaĵoj plej ‘rektaj’ laŭ la senco kiel "neforgesindulfloro", aŭ "neforgeseblafloro", estus plej klaraj, kvankam iom "pezaj". Se pezaj, do eble plej simple oni uzu "neforgesfloron". La samo estas valida pri la tiel nomata "pentu-vi-o" (en Brazilo), kion oni povus plej simple nomi "pentbirdon".  Kvankam la uzado de tuta frazo estas pli priskribema (ne-forgesu-min-o, pentu-vi-o), por tiu, kiu 'elpensas' aŭ kreas ĝin, la eltirado de la signifo estas plej malfacila, plej konfuza, en senstreka ordinara teksto por la ordinara parolanto (neforgesumino = ne-forges-umin-o???, pentuvio = pent-uvi-o ???).

Des pli oni komplikas la sistemojn de la lingvo, des malpli oni bone komprenos ĝin. 

Rimarko: 'Antaŭeniri', 'flankeniri', kvankam iomete plej komplikaj, aliflanke estas rekoneblaj laŭ la ordinara sistemo (de la fino antaŭen): 'iri' + 'antaŭen' au 'iri' + 'flanken'. La du kunmetaĵoj 'antaŭen' kaj 'flanken' estas prenataj kiel tuta radiko/senco. Se oni enmetas neordinarajn elementojn, kiel en "ne-forgesu-min-o", au "pentu-vi-o", oni malfacile 'divenos' la sencon.

Ordinara kunmetado

Neordinara kunmetado

Redaktite de Luiz Claudio Oliveira
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 11 horoj, renato_corsetti diris:

la artikolo evidente kontribuas al la ĥaoso, kiun esperantistoj sukcesis produkti en pluraj termino-kampoj, ĉar ĝi metas sur la saman nivelon tri terminojn kaj ne esprimas preferon por unu.

Mia celo ne estis kontribui al la ĥaoso, sed klarigi ĝin! Komprenante pli bone la signifon kaj originon de la tri terminoj, legantoj espereble estos en pli bona pozicio por mem elekti inter la tri.

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 5 horoj, Luiz Claudio Oliveira diris:

Pri "ne-forgesu-min-o", mi havas dubon. Mi trovas, ke tiu kunmetaĵo ne estas tiom rekte rekonebla, au eĉ, ke tiu ne estas ordinara kunmetaĵo. Ĉu ne ekzistas alia plej klara formo por kunmeti tiun ideon (forget-me-not) en esperanto? 

Mi konsentas, ke tiu vorto "neforgesumino" estas neordinara vorto. En PIV kaj ReVo ĝi aperas sub la kapvorto "forges-", sed ĝi devus aperi sub la litero N kiel aparta radiko.

Ligo al komento
share_externally

Mi esperas ke la ĝust/a defino estos: koronaviruso. Medicinistoj havus la finan voĉon, kiu estus kiel plej eble praktike :

La membroj de la Akademio de Esperanto diskutis, kiel nomi tiun viruson en Esperanto. La plejmulto estis egale dividita inter kron-viruso kaj koron-viruso. (La malgranda grupo de medicinistoj, aliflanke, preferis la teknikan terminon koronaviruso.)

Alie, ni malkonsentos por tro longa tempo. Ekzemple: Kelkaj kuracistoj, kiuj mi konas nomus ĝin ekzemple: Wuhan infektaĵo k.t.p / COVID-19

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Dankon pro tiu klariga artikolo.

Hodiaŭ, mi ĵus legis matene la astronomian libron La kosmo kaj ni de A. Wandel kaj D. Galadi-Enriquez, kiuj skribis paĝon 53 :

Citaĵo

[...] la plej altaj kaj maldensaj regionoj de la suna atmosfero nomiĝas korono. La koronon, pro la febleco de ĝia brilo, oni povas observi, nur kiam io kaŝas la sundiskon.

Tiam mi pensis, ke la vorto similis al la vorto "kron-viruso", ĉar mi jam aŭdis ĝin tra la ĉina radio (http://esperanto.cri.cn/).

Kvankam mi ne estas kuracisto, mi preferas la vorton "kron-viruso" aŭ "koron-viruso". Fakte, kiam mi prononcas la vorton "koronaviruso", mi pensas ĝin kiel du distingajn vortojn (t.e. korona kaj viruso).

Do dankon al la redaktisto kiu kromprenigis min, ke ekzistas aktuale pluraj vortoj por la sama ideo.

Redaktite de Rubujeto
  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Je 2020-3-26 at 16:55, renato_corsetti diris:

la artikolo evidente kontribuas al la ĥaoso, kiun esperantistoj sukcesis produkti en pluraj termino-kampoj, ĉar ĝi metas sur la saman nivelon tri terminojn kaj ne esprimas preferon por unu.

La artikolo kontribuas por trankviligi la etosojn rilate la lingvan diskuton per sia tre klara ekspliko kaj repreno de la fono malantaŭ la terminoj. Kompreneble ne estas pretendo de tiu artikolo esprimi sin favore al iu termino, dum la Akademio mem tion ne faris. Mi estas tre dankema pro la lego de tiu artikolo kaj same pro la aŭskultado. Ĝia trankviletosa kompleta ekspliko ĝojigis mian esperantistan koron kaj la kvalita laŭtlego miajn esperantistiajn orelojn.

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

Je 3/27/2020 at 10:35, Anna diris:

Komprenante pli bone la signifon kaj originon de la tri terminoj, legantoj espereble estos en pli bona pozicio por mem elekti inter la tri.

Por povi fari tiun elekton, eble helpos la vera bildo au foto de viruso (la bildoj kiun ni  vidas en la amasmedioj estas nur modelaj desegnoj). La scienca nomo coronavirus estis donita al tiu familio de virusoj en 1968, pro ĝia aspekto en elektrona mikroskopo, kiun la esploristoj  trovis simila al krono au korono. Jen la mikroskopa foto (el Vikipedio):

Coronavirus Wikipedia.jpg

  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally

jes, la artikolo klarigas la tri terminojn, kiel siatempe similaj artikoloj klarigis la formojn komputilo, komputoro, komputero, komputatoro, komputro, ktp. ankaŭ tiam la fakuloj pensis, ke ili povas inventi la vorton pli bone ol la popolo, kiu eĉ ne povas distingi inter elektro kaj elektrono. Elitismo portas nin al formoj kiel 'virologio' por 'viruso-scienco'. Aliflanke Esperanto vivas kaj progresas ĝuste pro ĉi tiaj debatoj. Kiam unu el la du tendecoj absolute regas, kiel en PIV, naskiĝas la franca kun o-finaĵoj, kiun vi trovas en PIV. Nuntempe temas pri la angla kun o-finaĵoj.

Redaktite de renato_corsetti
por klarigi
Ligo al komento
share_externally

Je 4/13/2020 at 11:00, renato_corsetti diris:

jes, la artikolo klarigas la tri terminojn, kiel siatempe similaj artikoloj klarigis la formojn komputilo, komputoro, komputero, komputatoro, komputro, ktp. ankaŭ tiam la fakuloj pensis, ke ili povas inventi la vorton pli bone ol la popolo, 

Mi estis inter la unuaj kiuj subtenis la formon "komputilo", kiun mi ech defendis en unu de la publikaj kunvenoj de la Akademio antau multaj jaroj. Same nun mi prezentas la argumentojn  por la formo "koronviruso", kiun mi konsideras science pli adekvata sed, malsame al iuj kolegoj, mi ne pretendas  scii kio estos la popola elekto kaj sekve mi subtenas la rekomendon de la Konsultejo (kiun mi kunverkis),  ke ambau formoj estu egale rekomenditaj. La tempo montros kiu el la du farighos la plej uzata.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

kara amri, bone, ke vi subtenis la formon 'komputilo' de la komenco, sed malbone, ke vi subtenas nun la formon 'korono', kvankam ne vi kulpas sed Warenghien, kiu enmetis ĝin en PIV-on anstataŭ registri la pli normalan 'sun-krono', kiu ŝajnis al li tro fremda al la granda eŭropa kulturo, nu, ne gravas, ni travivis la ideo-krizon kaj ne pereos pro 'korono'.  mi scias, kion diras la popolo. ili diras kaj skribas 'kron-viruso' sed komencas dubi, kiam ili aŭdas sciencistojn, kiuj diras 'korono-viruso. amike, renato

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Estimata renato_corsetti, vi ja pravas, la diro kron-viruso iĝis la plej ofta, plej ĉiutaga formo.. Sed ankaŭ pensas mi, neniu  eksplodos kolere se aŭdas 'korona-viruso'n  (Nepre enlasante la a-on)  ĉar aŭdata televide aŭ radie, dum, ŝajne, la diro 'korono-viruso' tute ne engrundiĝis kaj tiu igos fulmotondrojn...  Mi ne scias ĉu la formo "Kovid" ekzistas. (ĉu la formo Kovaŭd ???).      Laŭ mi, gravas ja la tempo por alkutimiĝo, plimalpli senkonscia aŭtomata decido... Kaj mi ne eksplodas se pluraj formoj, se ĉiuj estas komprenataj sen  eta streĉo...   Kaj la ekzemplo "komputilo" estas bona ekzemplo pri tio.....              Imagu, ni francoj ekuzis la aĉan diron "distanciation sociale" laŭ  aĉa franglish... (por mi 'distanciation sociale' estas : 'ne en la sama poto la altulo kaj malaltuloj en la socitavoloj') kiam la simpla 'distance de sécurité' aŭ simila formo taŭgis...  kaj en eo mi uzas ofte la formon 'porsana neproksimo'  kaj volonte uzos 'porsana neĉeo' diron.. (mi ne konas la oficialan formon). Amike.

 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.