Salti al enhavo

7 Literoj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Egeto Madra.

7 Literoj estas nova komputila lud-aplikaĵo el Turkujo programita de sperta esperantisto kaj komputilisto Ege Madra.
 
Ĉu vi iam ludis la tabulludon Skrablo?
 
7 Literoj estas fakte same al tiu malnova, furora tabulludo. Sed la nova interreta versio proponas novajn pli bonajn kaj interesajn aspektojn. Ĝi permesas al du ludantoj ludi kaj babili interrete. Oni povas uzi ĝin pere de retumilo aŭ per androida telefono aŭ tabuleto).
 
Se vi jam konas la malnovan ludon Skrablo, lerni ĝin estas facila afero. La aplikaĵo estas senkosta kaj sen ĝenaj reklamoj. Vi povas ludi dum via malplena tempo kaj senstreĉiĝi kaj trankviliĝi post laboro. Sufiĉas kelkaj liberaj minutoj por enmeti vian vorton. Sed ĝia plej utila aspekto estas lerni novajn vortojn kaj plibonigi vian lingvo-kapablon, ĉar la aplikaĵo estas interligita kun la reta versio de la plej fama vortaro en Esperantujo: PIV (Plena Ilustrita Vortaro)
 
7 Literoj ebligas trovi kontraŭulon en la reto por ludi kune, kaj ankaŭ donas eblecon interbabili kun tiu alia ludanto por diskuti pri la progreso de la ludo. Ĝi estas taŭga ludo ne nur por spertaj esperantistoj, sed ankaŭ por komencantoj. Ni certas, ke junuloj kaj plenkreskuloj ŝatos ludi ĉi tiun novan version de Skrablo.
 
Por pli da informoj bonvolu viziti la retejon de la ludo.

La androida aplikaĵo proponas multe pli bonan sperton kaj estas preferinda kompare kun la reta versio, kiu estas ĉefe por tiuj, al kiuj mankas androida aparato.

Vasil Kadifeli
 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 4

Vasil Kadifeli estas turka esperantisto kaj eldonanto de la revuo Turka Stelo.


  • androido: speciala programaro, kiu ebligas la uzadon de poŝtelefonoj, tabul-komputiloj kaj tiel plu.
  • aplikaĵo: komputila programo.
  • el-ŝuti: alporti komputilan programon el la reto en komputilon aŭ telefonon.
  • furora: afero, kiu subite estas aparte sukcesa, kaj kiun ĉiuj samtempe deziras fari, aĉeti, partopreni.
  • ilustri: aldoni desegnaĵojn aŭ bildojn al teksto.
  • retumilo: komputila programo, kiu helpas moviĝon en Interreto.
  • tabuleto (tabul-komputilo): malgranda komputilo.

78926179_Tabuletopubl..jpg.1970e2107127426cf662c10f4b503d61.jpg

  • tabul-ludo: ludo farata de malgranda grupo de homoj, movante disketojn aŭ aliajn aĵetojn sur tabulo laŭ difinitaj reguloj.

588103941_Tabulludopx..jpg.9e4223483cd41f6ae84ee1fbe7308393.jpg

  • versio: aparta formo de afero, kiu diferencas de aliaj formoj de tiu sama afero.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Je 2/19/2020 at 22:05, trinukso diris:

Kial vi ne informas uzantojn pri la kvar spuriloj?

https://reports.exodus-privacy.eu.org/en/reports/116012/

Saluton. Mi estas egeto, la programisto kiu kreis tiun aplikaĵon. Mi plezure volas informi vin pri la spuriloj kaj aliaj aferoj kadre de privateco.

Unue, la celata funkcio rigarde al la kolektado de uzanto-datumo jam estas klare priskribita ĉe la publika paĝo "Privateco". Tiu paĝo listigas, kune kun la kialoj, ĉiujn programerojn kiuj kolektas aŭ iel uzas datumojn de uzantoj. Kiel postulata de Google por uzi ilian platformon "Play Store", la ligilo al la paĝo Privateco troviĝas ĉe la paĝo de la aplikaĵo. Tio signifas ke la potencialaj uzantoj ja povas legi tiun dokumenton antaŭ ol ili elŝutos la aplikaĵon. Aldone, la aplikaĵo devigas la uzanton enŝalti butonon kiu diras "Mi akceptas la deklaron pri privateco", kun la ligilo al tiu paĝo. Sen enŝalto de tiu butono, la aplikaĵo ne permesas al la uzanto registriĝi aŭ ensaluti. Do, la aplikaĵo ne nur plene informas pri la manieroj rigarde al datum-kolektado, sed ankaŭ petas konsenton pri tia kolektado antaŭ ol la uzanto havos ŝancon uzi la aplikaĵon. 

Due, mi volas diskonigi pliajn detalojn kiuj ne troviĝas sur la paĝo Privateco. Lasu min klarigi kial tiuj spuriloj estas ene de la aplikaĵo kaj kiel ili estas uzataj:

- Google Firebase Analytics: Tio informas min pri ĝeneralaj, nepersonaj karakterizaĵoj de uzantoj. El kiuj landoj la uzantoj elŝutas, kiom da uzantoj elŝutis ĝin, kiom da ili uzas la lastan version, kiom da ili forigis la aplikaĵon, ĉu uzantoj klakas sur sciigojn ktp. Tiu informo estas tute bezonata por ke mi komprenu kio okazas rilate al la aplikaĵo. Sen tiu informo, mi blindiĝus je kelkaj gravaj aferoj pri uzado de la aplikaĵo kaj sekve povus nek plibonigi nek ripari ĝin.

- Facebook Analytics, Facebook Login, Facebook Share: Nur "Facebook login" estas uzata. Tion mi bezonas por ensalutigi uzantojn al la aplikaĵo uzante iliajn facebookajn kontojn. "Analytics" kaj "Share" funkcioj tute ne estas bezonataj. Bedaŭrinde ili estas partoj de Facebook Platformo por Android, do ne eblas al mi aparte forigi ilin sen forigo de "Login". Tamen, post via mesaĝo mi kontrolis la fonton de la aplikaĵo kaj vidis ke "Analytics" estas defaŭlte enŝaltita, kontraŭ mia intenco. Mi nun malŝaltis ĝin. La venonta versio havos la Facebookan platformon kun malŝaltita "Analytics".

Trie, bonvole rimarku ke ĉiuj spuriloj (uzate aŭ neuzate) temas pri kialoj kiuj rekte rilatas al la funkcio de la ludo aŭ la aplikaĵo, kaj neniel al reklamado, aŭ aliaj nerilataj kialoj. 7 literoj ne enhavas reklamojn, do ne estas eksteraj reklamfirmaoj kun kiu mi devas disdividi datumon.

Fine, efektiviĝonte en la venonta versio, mi ankaŭ streĉigis programerojn Facebook kaj Firebase por ke la datum-kolektado de ili komencas nur kiam ilia funkcio estas nepre bezonata (ekzemple ĝuste kiam uzanto depremas butonon kiu ensalutigas lin pere de la Facebooka konto), kaj ne pli frue. Antaŭe, ili komencis funkcii kaj sendi datumon al siaj serviloj uzanto-datumon en la sama tempo kiam la aplikaĵo komencis (eĉ antaŭ ensaluto). Tio estas ŝanĝo mi jam devis fari por GDPR-konformiĝo.

Se vi havas pliajn demandojn pri ĉi tiu temo, aŭ aliaj temoj pri la ludo bonvole ne hezitu demandi. Mi ĝoje respondos.

Redaktite de Ege Madra
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 21 minutoj, Ege Madra diris:

[...]

Se vi havas pliajn demandojn pri ĉi tiu temo, aŭ aliaj temoj pri la ludo bonvole ne hezitu demandi. Mi ĝoje respondos.

Dankon pro la klarigoj! Kvankam via programo ne plaĉas al mi, verdire, via programo ŝajnas pli fidinda ol "Vortludo".

Ligo al komento
share_externally

Estas ne ĉiam facile dediĉi tempon al Esperanto en la rutino de ĉiutaga vivo. Sed dank' al ĉi tiu ludo mi povas havi iom da tempo por Esperanto ĉiutage. Mi povas koni samideanojn el tuta mondo, babili kaj ludi kun ili. Krom tio, mi lernas novajn vortojn. 

Koran dankon.

 

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.