Salti al enhavo

Filmkonkurso: Unueco en Diverseco


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Stefano Keller.

La unueco de la mondo kaj ĝia diverseco estas temoj ligitaj inter si. Ni ĉiuj estas homoj. Sed ni havas diversajn kulturojn, folklorojn kaj etnojn, kiuj tamen estas bazitaj sur similaj principoj. Kiel socio ni havas multajn lingvojn, kiuj estas malsamaj – sed komuna inter ni estas la fakto havi formon de komunikado. Ni havas la saman kulturon kiel homa socio, sed la unuopaj socioj havas malsamajn kulturojn.

Unueco en diverseco: jen la temo de la Esperanto-Etfilm-Konkurso anoncita de Svisa Esperanto-Societo.

Montru en via filmo ian formon de Unueco en Diverseco ekzistantan en nia mondo. Vi povas bazi ĝin sur unu aŭ sur ĉiuj el la aspektoj menciitaj supre, aŭ elekti alian laŭ via prefero.

Ĉe la Esperanto-Etfilm-Konkurso povas partopreni homoj de iu ajn aĝo el la tuta mondo. Atentu, ke necesas plenumi ĉiujn kondiĉojn listigitajn sube.

Limdato por alsendo de la filmkontribuoj: 20-a de aprilo 2020.

Finalo kaj premiado: 2-a de majo 2020 en Zuriko, Svislando.
 
Dum la finalo la ĉeestanta publiko rajtos voĉdoni por sia preferata filmo. Oni prezentos kvar premiojn de 350, 200, 100 kaj 50 svisaj frankoj.

Se vi deziras partopreni en la konkurso, bonvolu aliĝi ĉi tie antaŭ la 20-a de aprilo. 

KONDIĈOJ
1.  La etfilmo devas esti produktita inter la 1-a de februaro kaj la 20-a de aprilo 2020.
2.  La longeco de la filmo nepre devos esti inter 3 minutoj kaj 5 minutoj. Pli longaj aŭ mallongaj filmoj ne estos konsiderataj.
3.  Enkodigo: MP4; HD (1280x720p/i  aŭ  1980x1080p/i).
4.  Temo: “Unueco en diverseco”.
5.  Permesataj estas etfilmoj, kiuj havas rilaton al la temo.
6.  Ne permesataj estas reklamofilmoj.
7.  La filmoj devas enhavi parolatan lingvon. Filmoj, kiuj ne estas en Esperanto, devas havi subtekstojn en Esperanto. Se vi bezonas Esperantan tradukon, ekzemple por subtekstoj, vi povas kontakti la Esperanto-grupon en Fejsbuko
8.  La filmoj devas esti senditaj per retservilo kiel Dropbox, Google Drive, OneDrive, Bitcasa, SkyDrive, Wetransfer aŭ simile.
9.  Estos akceptitaj nur aliĝoj kaj kontribuoj, kiuj alvenos ĝis plej malfrue la 20-a de aprilo.
10.  Estos konsiderata nur 1 filmo por ĉiu partoprenanta persono aŭ grupo.
11.  Per la aliĝo la partoprenanto konfirmas, ke li aŭ ŝi posedas ĉiujn rajtojn pri la prezentado de la submetata filmo.
12.  El la submetitaj kontribuoj la ĵurio elektos 10, kiuj tiam estos prezentataj dum la finalo.
13.  La gajnantoj devos se eble ĉeesti la tagon de la premiado, kaj nepre devos informi la organizantojn, se ili ne povos ĉeesti.
14.  La gajnintoj de la konkurso estos kontaktitaj per retpoŝto.
15.  La partoprenantoj konsentas, ke iliaj filmoj aperu ĉe la retpaĝoj de la konkurso kaj de Svisa Esperanto-Societo, kaj en la jutuba kanalo  SvisRaporto

Nelida Weidmann 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 4
  • Ami 1
  • Dankon 1

Nelida Weidmann estas svisa esperantistino kaj organizanto de la filmokonkurso. Ŝi estas fakulo pri produktado de filmoj.


  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • enkodigo: sistemo por la interna aranĝo de vid-dosiero.   
  • etno: aparta hom-grupo malsama de aliaj hom-grupoj ekzemple pro lingvo, religio kaj aliaj kulturaj tradicioj.
  • Fejsbuko (Facebook): nomo de retejo, kie la homoj interŝanĝas informojn, opiniojn, fotojn ktp.
  • finalo: la fina, decidofara ero en konkurso.
  • folkloro: la popolaj tradicioj kaj kulturo de aparta loko aŭ popolo, ekzemple rakontoj, vestoj, kantoj, dancoj kaj simile.
  • Jutubo (YouTube): populara retejo por alŝuto kaj rigardado de filmetoj.
  • ĵurio: grupo de homoj ĉe juĝejo, kiuj devas kune decidi, ĉu homo kulpas pri misfaro; grupo de homoj, kiuj aljuĝas premiojn en konkurso.
  • kanalo: la vojo por dissendi la programojn de difinita radia, televida, aŭ reta organizaĵo.
  • konfirmi: certigi, ke io estas vera; diri, ke estas tiel.
  • mencii: diri kelkajn vortojn pri io aŭ iu.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi supozas, ke la organizantoj ne atendus, ke oni vojaĝu de malproksimaj landoj por partopreni en la finalo!

Ligo al komento
share_externally

Saluton Scivolemo

Certe vi povas partopreni! 

Se vi loĝas en fora lando memkompreneble ni ne postulos ke vi vojaĝu al Svislando.

13.  La gajnantoj devos se eble ĉeesti la tagon de la premiado, kaj nepre devos informi la organizantojn, se ili ne povos ĉeesti.

Do, vi jam anoncis ke vi ne certas ĉu vi povas ĉeesti.

Partoprenu! 

Amike

La teama konkurso

Redaktite de Nelida
  • Ami 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.