Foto: Eckhard Pecher CC 3.0
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.
Vi scias, kio estas sumoo, ĉu ne? Sumoo estas la japana lukt-arto, kutime inter du tre grandaj kaj pezaj luktistoj. En la Esperanto-sumoo oni luktas ne kontraŭ alia homo, sed kontraŭ si mem.
La Esperanto-sumoo estis la brila ideo de japana esperantisto, Hori Jasuo. Lia ideo estis jena: ke dum difinita du-semajna periodo oni legas libron en Esperanto, po kelkaj paĝoj tage, ekzemple du paĝojn ĉiutage, aŭ kvin paĝojn, aŭ dek, laŭ sia prefero.
Bela afero pri la Esperanto-sumoo estas, ke oni rajtas legi je la propra nivelo. Oni elektas mem la libron kaj la nombron de paĝoj. Do, se vi estas lernanto, elektu facilan libron, ekzemple Gerda malaperis aŭ Faktoj kaj fantazioj. Celu legi nur unu aŭ du paĝojn tage. Sed se vi estas sperta esperantisto, elektu pli malfacilan libron, ekzemple Hamleto, reĝido de Danujo, kaj celu legi ok aŭ dek paĝojn tage anstataŭ du.
La Esperanto-sumoo okazas ses fojojn jare, en januaro, marto, majo, julio, septembro kaj novembro dum 15 tagoj. La datoj de la venonta sumoo estos de la 12-a ĝis 26-a de januaro 2020. Antaŭ ol la periodo komenciĝos, necesas informi la gvidanton kaj fondinton de la sumoo, Hori Jasuo.
Bonvolu sendi al li la jenajn informojn:
vian nomon por la Sumoo (kaŝnomon);
vian veran nomon;
landon kaj urbon;
vian ret-adreson;
titolon kaj aŭtoron de via elektita libro;
la kvanton de paĝoj, kiun vi legos ĉiutage.
Antaŭ ol la sumoo komenciĝos, Hori Jasuo asignos al vi prizorganton. Tiu homo sekvos vin dum la du-semajna periodo. Post kvin tagoj, kaj denove post dek tagoj kaj dek kvin tagoj, vi povos skribi al li aŭ ŝi, por informi, ĉu vi sukcesis legi la promesitan kvanton. Kompreneble vi rajtos legi pli, se vi deziros, sed por sukcesi en la sumoo vi devos legi almenaŭ la anoncitan nombron da paĝoj ĉiutage dum la du-semajna periodo.
Por pli da informoj pri la sumoo, rigardu ĝian retejon ĉe: http://www.esperanto-sumoo.pl/.
Partoprenu en la marta sumoo, ĉar kiel diris la prezidanto de UEA en ĉi tiu retejo, legado estas agado!
Redaktite de Anna
- 5
- 1
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.