Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Libuše Hýblová.
La Unua Libro de Esperanto ne enhavis kurson, sed ĉefe diskuton pri la bezono je internacia lingvo. Estis ankaŭ prezento de la baza gramatiko, kelkaj mallongaj legotekstoj, kaj aldonita folio kun vortaro. Pri tio vi povas legi en la artikolo La Unua Libro.
Tamen, kiu volus lerni lingvon, se neniu alia parolas ĝin? Zamenhof komprenis, ke lingvo ne konsistas nur el vortoj kaj gramatiko; ĝi bezonas ankaŭ komunumon. Tial li ne petis la homojn tuj lerni la novan lingvon, sed nur promesi lerni ĝin, kiam sufiĉe granda nombro da homoj promesos same.
Tial tre grava kaj signifa aldono al la Unua Libro estis la ok “promes-slipoj”. Jen la teksto:
Promeso.
Mi, subskribita, promesas ellerni la proponitan de d-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson.
Subskribo:
Ĉe la alia flanko oni devis skribi siajn nomon kaj adreson, kaj sendi la slipon al D-ro Esperanto, ĉe la adreso de D-ro L. Zamenhof en Varsovio.
Oni rimarkas, ke la vortoj en la promeso, same kiel la aliaj tekstoj prezentitaj en la Unua Libro, estis interne dividitaj per komoj ( , ). Zamenhof faris tion por montri, kiel oni kunmetas la vortojn el la elementoj en la vortaro. Krome, laŭ nia nuna ideo la teksto enhavas du gramatikajn erarojn. En la moderna Esperanto oni skribus “se estos montrite”, ne “se estos montrita”, ĉar tiu verbo ne havas subjekton. Krome, oni diras “dek milionoj da personoj”, ĉar la vorto “miliono” estas substantivo, kaj oni ne povas tuj sekvi ĝin per alia substantivo. Tiutempe la reguloj de Esperanto ne estis plene ellaboritaj, kaj tiuj detaloj estis deciditaj nur poste.
Zamenhof proponis, ke oni povus ankaŭ skribi sur la slipon la vorton “Senkondiĉe”. Tio signifas, ke oni ne atendos ĝis dek milionoj da homoj promesos lerni la lingvon, sed lernos ĝin tuj. Kaj fakte tiel okazis. Baldaŭ Zamenhof komencis rericevi la promesslipojn, el kiuj multaj estis subskribitaj “senkondiĉe”. Li ricevis ankaŭ multajn demandojn, proponojn, kaj leterojn verkitajn en la nova lingvo.
Zamenhof neniam ricevis dek milionojn da promesoj, aŭ eĉ milionon. Sed tio ne gravis. Jam la lingvo havis sufiĉe grandan parolantaron por formi la bazon de movado. En januaro 1888, nur ses monatojn post apero de la Unua Libro, Zamenhof povis aperigi la Duan Libron. Ĝi estis verkita tute en Esperanto. Ĝi enhavis informojn pri la situacio de la lingvo, respondojn al demandoj, kaj facilajn lecionojn por prezenti la gramatikon kaj vort-provizon. Estis ankaŭ poeziaĵoj kaj tradukita rakonto.
La lingvo jam ekvivis.
Aldona noto: Zamenhof eldonis la nomojn de la promesintoj dum pluraj jaroj. La lastan liston li aperigis en 1909. Ĝis tiam li jam ricevis 21 915 promesojn.
Redaktite de Anna
- 7
- 3
- 1
- al-doni: doni aŭ diri ion plian, krom tio, kion oni jam donis aŭ diris.
- d-ro: doktoro.
- el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
- elemento: ĉiu el la bazaj eroj, kiuj kune konsistigas tutaĵon.
- komunumo: societo bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj; grupo de homoj kune vivantaj kaj kun komunaj interesoj.
- provizo: kolekto de aferoj por estonta uzo.
- slipo: papera folieto, sur kiu oni skribas noton aŭ alian mallongan informon.
- subjekto: (en gramatiko) la aganto kiu plenumas la agon de frazo.
- sub-skribi: skribi sian nomon fine de dokumento por montri, ke oni mem verkis ĝin, aŭ por konsenti pri la enhavo.
- substantivo: vorto prezentanta personon, estulon, objekton, aferon aŭ ideon; en Esperanto substantivoj finiĝas per -o.
-
verbo: ago-vorto, ekzemple: iri, vidi, havi, esti.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.