Salti al enhavo

La Unua Libro


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Libuše Hýblová.

Malmultaj lingvoj havas naskiĝtagon, sed ni scias, precize kiam Esperanto naskiĝis. La unua lernolibro de Esperanto aperis la 26-an de julio 1887, kaj tiun daton oni konsideras la naskiĝdato de la lingvo.

Ni nun nomas tiun libron la Unua Libro. Ĝi aperis en la rusa, sed poste en tiu sama jaro en la pola, germana kaj franca lingvoj. En 1888 ĝi aperis en la angla, tamen la traduko estis tiel fuŝa, ke la postan jaron necesis ĉesigi ĝian vendadon kaj retraduki ĝin.

En la komenco la lingvo ne nomiĝis Esperanto. La titolo de la libro en la diversaj lingvoj estis Lingvo Internacia, kaj ĝia verkinto, L.L. Zamenhof, prezentis sin per la kaŝnomo Doktoro Esperanto. Tre baldaŭ okazis, ke la homoj komencis doni la nomon Esperanto al la lingvo mem.

La malgranda libro enhavis nur 40 paĝojn. Pli ol duono de la teksto konsistis el antaŭparolo, en kiu Zamenhof prezentis la ideon kaj idealojn de internacia lingvo, kaj mallonge klarigis pri ĝia tre simpla gramatiko kaj pri la uzo de la afiksoj. Estis ankaŭ pluraj ekzemploj de tekstoj verkitaj en la nova lingvo: la preĝo Patro nia, mallonga eltiraĵo el la Biblio, kaj letero verkita en Esperanto kiel modelo de korespondaĵo. Sed estis ankaŭ tri poemoj, unu de la germana poeto Heine, kaj du originalaj poeziaĵoj de Zamenhof mem: Mia penso kaj Ho, mia kor’. Estas rimarkinde, ke Zamenhof tuj elektis prezenti Esperanton kiel literaturan lingvon, kaj ne nur kiel praktikan ilon por vojaĝado kaj komerco.

Sekvis la tiel nomata “Plena lernolibro”, nur 6-paĝa, konsistanta el prezento de la alfabeto kaj 16 gramatikaj reguloj. 

Estis ankaŭ granda aldonita folio kun vortaro en la rusa. En tiu folio estis prezentitaj 917 radikoj. Kompreneble per 917 radikoj en Esperanto eblas fari multe pli ol per la sama nombro de vortoj en alia lingvo.

Laste, estis ok slipetoj, kiujn la leganto povos elŝiri, subskribi kaj resendi al “D-ro Esperanto”. Sed pri tiuj eblas legi en aparta artikolo.

Mankas en la Unua Libro ekzercoj de la speco, kiun oni normale trovas en lernolibro. Oni vidas, ke la celo de Zamenhof per tiu unua libro estis nur prezenti la ideon de internacia lingvo, ne vere instrui ĝin. Sed per la klarigoj, la vortaro kaj la tekstoj, interesatoj jam trovis sufiĉe da materialo por mem kompreni, kiel la lingvo funkcias.

Redaktite de Anna

  • Ŝati 6
  • Ami 3
  • Dankon 2

  • afikso: vortero, kiun oni aldonas antaŭ aŭ post Esperanta radiko por krei novan vorton, ekzemple mal-, -in-, -et-.
  • Biblio: la sankta libro de la judoj kaj kristanoj.

Biblio.jpg.a0ba446713f5823806a2c70e63c826c2.jpg

  • modelo: objekto farita por esti imitata.
  • slipo: papera folieto, sur kiu oni skribas noton aŭ alian mallongan informon.

525192703_Slipoflipped.thumb.jpg.8e410629ced9df0392c2f341774d49e1.jpg

  • sub-skribi: skribi sian nomon fine de dokumento por montri, ke oni mem verkis ĝin, aŭ por konsenti pri la enhavo.

622746711_Subskribo2px..jpg.0621fdfd507e66e4e405d7e914ab490c.jpg

  • titolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Bonega mallonga artikolo pri tiu grava unua mejlŝtono en la historio de Esperanto. Ege utila al novaj lernantoj kaj al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la Lingvo Internacia.

  • Ŝati 5
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.