Salti al enhavo

Jean-Claude Roy

Membroj
  • Enhaveroj

    49
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    12

Jean-Claude Roy laste gajnis la 7an de septembro

Jean-Claude Roy havis plej multe da ŝatata enhavo!

Lastatempaj vizitantoj al profilo

La bloko pri lastatempaj vizitantoj estas malŝaltita kaj ne estas videbla al aliaj uzantoj.

Jean-Claude Roy's Achievements

79

Komunuma reputacio

  1. La proponoj de Ahmad estas tre interesaj. Dankon
  2. De longa tempo mi ne legis nek vidis iun Kontakton. Ĉu tiu revuo taŭgas por ĉiuaĝaj komencantoj? Ĉu tiu revuo taŭgas por junulineto 9jara? Dankon pro via respondo Amike
  3. Mi deziras grandan sukceson kun multaj komencantoj. Krom la lingvo mem, mi esperas, ke la lernantoj iom ekscios pri la interna ideo, kaj ĝenerale pri la historio de nia komunumo, gravaj aspektoj de nia komuna kulturo. Ĉion la plej bonan!
  4. Dankon pro tiu interesa raporto en uea.facila Dankon Anna pro tiu bonega servo uea.facila Dankon Adjévi pro via teksto Mi havas esperon. Mi esperas, ke ni povos legi raportojn pri la diversaj temoj indikitaj: Disvastigo de Esperanto Kulturo kaj edukado Komunuma kunlaborado Tiuj 3 temoj estas la plej gravaj por ni esperantistoj, kaj do por la estonteco de la lingvo kaj de nia komunumo Sincere via
  5. Tre grava demando en tiu tre interesa artikolo: Kiu estas la plej efika maniero por aktivigi multajn civitanojn ĉie en la mondo, por ke ni kune solvu (aŭ almenaŭ ektraktu) niajn gravajn problemojn. Nia Tero etas, ni homoj malbone kondutas kaj plej ofte fajfas pri nia medio (Grundo, akvo, kaj aero estas malbone traktataj kaj ni homoj kaj bestoj sekve ankaŭ suferas). Tiuj tutmondaj problemoj ne solviĝas pro inercio de la plej grandaj landoj kaj ĉefe de ties registaroj kaj industrioj. Do nur la civitanoj povus ŝanĝi tiun poluan konduton de la homoj per konsciiĝo kaj agado kontraŭ tiu mortiga tendenco. Nia komuna lingvo helpu!
  6. La laborado de EKC vere elstaras kaj imponas malgraŭ kelkaj amuzaj malglataĵoj kiel indikas tiu ĉi bona artikolo! Gratulon al ili! Kaj mi tutkore esperas, ke EKC inspiros aliajn movadanojn por kreo de aliaj tiaj bonaj kulturcentroj. Tiel estu!
  7. Bonega kaj tre interesa artikolo! Evidente temas pri reveno al la antaŭreta mondo, kiam familioj, amikaroj renkontiĝis por ludi hejme aŭ en kafejoj. Multaj emas ludi per retejoj kaj dum vesperoj kun aliaj homoj. Ambaŭ eblas. La ĉefa motivo estas ĝui ludadojn. Kiam oni spertas emociojn ludante aŭ ĉeestante koncerton, teatraĵon, ktp estas des pli bone, des pli agrable. Mi vidis iom pri la kongreso en Aruŝo kaj ŝajne la koncerto de Jomo ege plaĉis! Homoj ĝoje dancis, manfrapis. Certe ĝoja etoso sen poŝtelefono... sed almenaŭ unu filmis
  8. Sukceson al tiu bona projekto 30 Oraj Horoj! Se okazos kursoj en mezlernejoj, ne forgesu indiki la kursojn en la oficiala datumbazo pri kursoj de Esperanto. Tiu datumbazo situas en la retejo Edukado.net en la parto "Kursejo". Estas facile registri la kursojn. Nuntempe la nombro de kursoj en lernejoj estas NUL (fakte estas 4: du en Koreio , kaj du en Germanio, sed la kursoj en Koreio finiĝis kaj la kursoj en Germanio estas por triaaĝaj homoj, do ne en lernejoj).
  9. Pardonon, mi ne skribas pri la bona projekto de niaj amikoj en Italio sed pri tiu uzo de "alikapabla". Mi preteratentis tiun adjektivon. En Francio, kaj mi supozas ankaŭ en aliaj landoj, ne eblas kompreni tiun eŭfemismon. En Esperanto ekzistas "handikapito" aŭ "handikapulo". Ekzistas la faka Asocio de Esperantistaj Handikapuloj. Ĉu ekzistas eŭfemismo(j) en Esperanto por paroli pri handikapuloj? En la franca ekzistas multaj. Ekzemple anstataŭ paroli pri "aveugle" (blindulo) oni parolas pri "mal voyant" (homo, kiu malbone vidas) Tiuj eŭfemismoj en la franca ne rilatas nur al handikapoj. Ili estas uzataj por multaj aferoj.
  10. Tre bona teksto por komencantoj kaj tre belaj fotoj por ornami ĝin. Dankon Gabriele kaj ankaŭ dankon pro via bela rideto. Amike
  11. Koran dankon Alessandra pro viaj interesaj sciigoj kaj sukcesoj de la bona projekto. Kiel vi, mi opinias, ke la oficiala agnosko de Itala Instituto de Esperanto kiel organizo, kiu rajtas proponi ĝisdatigajn kursojn al lernejaj instruistoj estus vere GRANDA sukceso! Ni esperu post la afabla mesaĝo de la ministro pri klerigado. Kiel nia amiko Jungkee, mi havas intereson pri instruado en lernejoj far la instruistoj mem, kaj same mi opinias, ke sen instruo de Esperanto en elementaj lernejoj kaj mezlernejoj, Esperanto tre malfacile disvastiĝos... krom eble pro miraklo neantaŭvidebla. Kiel Jungkee en Koreio kaj mi en Francio, multaj aliaj movadanoj kredas, ke la efektiva kaj reala instruo en lernejoj estas ĝusta kaj efika vojo... kaj evidente la movado devos akompani tiun procezon. Plej amike
  12. Mi gratulas niajn italajn geamikojn, kiuj lanĉis tiun gravan kaj bonan projekton. Kiel ni ĉiuj scias, en nia movado, tute ne estas sufiĉe da instruistoj por instrui Esperanton en elementaj lernejoj kaj mezlernejoj. Do instrui al instruistoj por ke ili mem instruu al siaj lernantoj estas la ununura ebla solvo por la disvastigo de nia komuna lingvo en lernejoj. Miaj demandoj: Kion opinias la iniciantintoj kaj la teamo, kiuj laboras por efektivigi tiun projekton pri la rezultoj jam atingitaj? Kiom da instruistoj lernis? Kiom da instruistoj jam komencis instrui al siaj lernantoj? Ĉu la rezultoj jam atingitaj montriĝas promesplenaj? Sukceson mi deziras. Amike Jean-Claude Roy
  13. Jean-Claude Roy

    Ĝemelaj urboj

    Efektive tiu agadkampo estas fruktodona. Montri per ĝemeliĝo al publikaj instancoj certe helpas. Ĉiam labori kun la eksteraj organizaĵoj! Tamen estas hoko en la ezoko. Ni estas malmultnombraj do niaj ebloj estas raraj. Ekzemple en mia urbo Chantepie (en Bretonio - Francio) ekzistas ĝemela urbo nomata Obrigheim en Germanio, sed kiel scii, ĉu estas esperantisto tie? Ni ne scias kie situas esperantistoj! Ne plu ekzistas libro, en kiu troviĝas ĉiuj la esperantistoj (ĝisdatigata), kiel ekzistis en la epoko de Zamenhof. En la esperantista mondmapo, ekzistas nur 2684 esperantistoj kaj mi dubas, ĉu tiu mapo estas ĝusta. Vidu la retejon de la mondmapo : https://esperantujo.directory/
  14. Karaj amikoj, dankon pro la ege bona revuo kun tre interesaj novaĵoj. Mi deziras aparte skribi pri la bitalbumo "Marta kaj Jomo kantas Mayoma-n" vidu p. 3 de la revuo. Mi aĉetis la albumon kaj mi trovas ĝin ege bona. Mayoma estis tre inspirita kiam li verkis tiujn kanzonojn kaj Marta (la filino de Jomo) tre bele kantas kun sia patro. Gratulojn Mi tutkore esperas ke multaj homoj aĉetos ĝin kaj ĝuos la aŭskultadon. Multe da amo en la albumo Tamen mia preferata kanzono estas "la usonaj nigruloj" pro la teksto, pro la muziko kaj pro la belaj voĉoj de Marta. Ne hezitu ! aĉetu kaj ĝuu! Plej amike
  15. Nia amikino tre klare elparolas la frazojn do facilas kompreni. Gratulojn Tre bona dokumento por uea.facila!
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.