Salti al enhavo

Rico

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    146
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    80

Ĉio afiŝita de Rico

  1. Ho jes, la desegnaĵoj de la libroj de Asterix estas belegaj, precipe la kovrilaj desegnaĵoj sur glacea papero, certe allogaj por infanoj de ĉiuj aĝoj.
  2. Same, Tim! Inter miaj Asteriksaj posedaĵoj estas libroj en la Itala, latina, franca, angla, okcitana, hispana kaj Esperanto. Tamen, mi ne posedas ĉiujn kvin Esperantajn..
  3. Rico

    Kiom da kontinentoj estas?

    Ege interesa temo, @Anna Sendube la artikolo starigos grandan diskuton.... Mi memoras la diskuton en Fejsbuko, kiun vi mencias. Multaj homoj donis sian opinion. Jen, laŭ mia memoro, la ĉefaj konkludoj de la fejsbuka debato: Kontinento: geografia koncepto kiu priskribas grandajn termasojn, kiujn la maro (oceanoj) tute aŭ preskaŭ tute ĉirkaŭas. Laŭ tiu difino, estas kvin kontinentoj: Ameriko, Antarkto, Afriko, Eŭrazio kaj Aŭstralio (ses, se vi konsideras Nordamerikon kaj Sudamerikon kiel apartajn kontinentojn). Mondparto: politika aŭ histoira koncepto kiu priskribas partojn de la mondo historie kaj kulture distingeblaj kaj samtempe montrantaj similecon en sia interno. Laŭ tiu difino, estas sep mondpartoj: Nordameriko, Sudameriko, Antarkto, Afriko, Eŭropo, Azio, kaj Oceanio. Eĉ la difino en PIV ne multe helpas nin kalkuli kiom da kontinentoj ekzistas, aŭ trovi akordon pri iliaj nomoj, sed ĝi donas sufiĉe klaran difinon. PIV: "kontinento. Ĉiu el la grandaj dividaĵoj de la tero, kiujn la oceanoj disigas unu de alia, k kiun oni povas trapasi, ne transirante maron". Laŭ tiu difino, Eŭropo kaj Azio ne estas kontinentoj, sed du partoj de la sama kontinento". Kiel mi diris: interesa temo!
  4. @Anna Kaj mi certe estas en la grupo de legontoj de "La homo, kiu defiis Babelon"!
  5. Mi ĝojas, ke vi havas tian bonan opinion pri uea.facila kaj ke la artikoloj de la retejo estas utilaj al vi por helpi komencantojn en via loka grupo.
  6. Mi certe rekomendas 'Homarano..."
  7. Bone, dankon. Nun tiu libro ŝajnas eĉ pli interesa... Mi certe aldonos ĝin al la listo de legendaj (kaj legindaj) libroj. Ankaŭ mi ŝatis la biografion de LLZ fare de Marjorie Boulton sed laŭ mi la plej bona biografio, kiun mi legis, estas Homarano, la vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof de Aleksander Korĵenkov.
  8. Interesa titolo. Pri kio temas? Eble mi devas aldoni ĝin al mia listo de legendaj libroj..
  9. Nuntempe (kaj por la venonta Sumoo) mi legas 'La fotoalbumo' Vol I, de Trevor Steele.
  10. Rico

    La eta pianisto.

    Tute prave, kvankam Judit jam atentigis la spetkantojn pri tio en la priskribo.
  11. Ĉu ekzistas libroj, kiuj pli bone helpas al lernado de lingvoj, ol bildstriaj libroj? Mi opinias, ke ne. Sekvi la rakonton, kompreni aŭ eklerni novajn vortojn kaj esprimojn, estas multe pli facile pro la bildoj. Multaj bildrakontoj fariĝis klasikaĵoj de la monda literaturo kaj jam estas tradukitaj en Esperanton. Inter ili troviĝas la Aventuroj de Asteriks, kaj la Aventuroj de Tinĉjo. Aliaj libroj priskribas famajn historiajn okazaĵojn en bildstria formo: unu ekzemplo estas La sekreto de la arbaro de Lascaux. La bildstrian serion Asteriks desegnis Albert Uderzo kaj verkis René Goscinny. La libroj rakontas la amuzajn aventurojn de la gaŭlo Asteriks kaj lia amiko Obeliks dum la tempo de la romia okupado de la tiama Gaŭlujo. La druido en ilia vilaĝo produktas magian trinkaĵon, kiu donas al la vilaĝanoj eksterordinaran forton por batali kontraŭ la romianoj. Post la morto de Goscinny en 1977, Uderzo sola daŭrigis la serion. Eĉ post lia lastatempa emeritiĝo, la eldonistoj daŭre produktas kaj verŝajne produktos novajn rakontojn pri Asteriks. En Esperanton oni tradukis kvin librojn el la serio: ili aperis inter 1979 kaj 1996. La tekstoj de Asteriks kaj tiuj de Tinĉjo estas ofte uzataj en lernejoj por instrui fremdajn lingvojn. Ili allogas junulojn pli ol klasikaj tekstoj. Krome, ĉar ili jam estas tradukitaj en multajn lingvojn, eblas samtempe legi la librojn en la propra lingvo kaj en la lingvo, kiun oni deziras lerni. La libroj pri Asteriks kaj pri Tinĉjo taŭgas por tiu metodo ankaŭ en Esperanto-kursoj aŭ dum mem-lernado. Spritaj, amuzaj, memoreblaj, lernigaj: bildstriaj rakontoj devus esti nepra ero en la libro-kolekto de ĉiu esperantisto. Maŭrico Giacometto ('Rico') Ĉu vi scias? Asteriks kaj Obeliks estas la solaj du roluloj, kies nomojn oni ne ŝanĝis, kiam oni tradukis la librojn en aliajn lingvojn. Ĉu vi povas diveni, kio estas la etimologio de la nomo Asteriks? Ĉu vi rimarkis? La nomo de Tinĉjo estas bona ekzemplo de la uzo de la sufikso -ĉj-. Per tiu sufikso oni faras kares-nomojn de viroj. Oni mallongigas la originalan nomon kaj aldonas -ĉjo. Do, el la originala Tintin, ni havas la karesnomon Tin-ĉjo. Ĉu vi scivolas? Se vi volas ekscii pri la malkovro de la prahistoriaj grotoj en la arbaro de Lascaux, kial ne aĉeti la libron? Tio estus bonega unua paŝo por lerni pri unu el la plej famaj grotoj en la tuta mondo kaj samtempe plibonigi vian Esperanton. La sekreto de la arbaro de Lascaux. Thierry Félix kaj Philippe Bigotto. Tradukis diversaj. Dolmen / Perigorda Esperantista Grupo. Sarlat / Bassillac. 2010. 48 paĝoj. Prezo: 14,10 € Asteriks kaj Kleopatra. Goscinny. Desegnis Uderzo. Tradukis N. Korasić. Izvori. Zagreb. 1995. 48 paĝoj. Prezo: 12,00 € La templo de l' suno. Hergé. Espéranto-France. Paris. 2012. 62 paĝoj. Prezo: 12,50 €
  12. Bela, kortuŝa filmeto, Judit. Dankon.
  13. Rico

    La Unua Libro

    Bonega mallonga artikolo pri tiu grava unua mejlŝtono en la historio de Esperanto. Ege utila al novaj lernantoj kaj al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la Lingvo Internacia.
  14. Rico

    Alvenas la Krubalo

    Jessss! Ankaŭ mi mendis la libron kaj ĵus ricevis konfirmon, ke ĝi estas preta.
  15. Rico

    La vivo rozas

    Tiuj du estas eble la du plej famaj kantoj de Edith Piaf. Jes, mi supozas, ke la melodioj estas similaj sed ne 'tre' similaj.. Ĉu, laŭ via scio, oni tradukis ankaŭ tiun kanton en Esperanton?
  16. Rico

    La vivo rozas

    Belega mondfama kant', nur eĉ pli alirebla al ĉiuj dank' al Esperant'..
  17. Rico

    Winnie-La-Pu

    Korajn Dankojn @trinukso; vi estas tre afabla. Mi ĝojas pro tio, ke la voĉlegadoj estas utilaj al uzantoj de la retejo. En la nomo de John kaj mi, kaj ankaŭ en la nomo de ĉiuj kunlaborantoj en la teamo de la retejo, mi kore dankas vin.
  18. Rico

    Winnie-La-Pu

    Winnie-la-Pu. A.A. Milne. Red. H. Tonkin. Tradukis I. Kellermann Reed, R.A. Lewin. Roterdamo: UEA, 1992 (2a eld). 9+164 paĝoj. Prezo: 12.30 €. Winnie-la-Pu estas unu el la plej amataj libroj por infanoj. Ĝi temas pri pluŝ-urseto, Winnie-la-Pu, kiu loĝas en la Cent-akrea Arbaro kaj kiu havas multajn aventurojn kun siaj arbaraj amikoj. Ĝi estas kolekto de mallongaj rakontoj, kiun verkis la aŭtoro angla A. A. Milne en 1926. Milne volis verki allogajn rakontojn por sia filo Christopher Robin, kaj en tiuj rakontoj li imagis la aventurojn de la pluŝbestoj de sia filo. El tiuj ludiloj, li kreis la konatajn rolulojn Winnie-la-Pu, Porketo, Strigo, Kuniklo, Ia, Kanga kaj Ruo. La libro prezentas Winnie-la-Pu, kiu estas priskribita kiel Urso de Tre Eta Cerbo (aŭ pli afable Kara Stulta Urso). Winnie havas multajn amikojn, kaj ĉiam pensas pri manĝaĵoj, precipe pri mielo. Multaj aventuroj okazas, kun inter-alie koleraj abeloj, inundoj, la perdo de la vosto de Ia, la ĉaso al Vuzlo, kaj vojaĝo al la Norda Poluso. Kiam ajn li havas problemon, Winnie estas savita de siaj bestaj amikoj aŭ de Kristoforo Robin mem. Alan Alexander Milne estas konata precipe pro siaj rakontoj pri Winnie-la-Pu. Tamen ilia sukceso fariĝis fonto de granda ĝeno por li. Li jam estis sukcesa aŭtoro, kiu verkis teatraĵojn, detektivajn romanojn, amuzajn poeziaĵojn, kaj aliajn verkojn. Li deziris verki pri temoj, kiuj plaĉus al li mem, ne nur verki por infanoj. Milne naskiĝis en Londono en 1882, kaj unu el liaj lernejaj instruistoj estis la fama aŭtoro H.G. Wells. Li estis vundita dum la Batalo de Somme de la Unua Mondmilito, kaj revenis al Anglio, kie li laboris por la propaganda servo de la brita armeo. Estas tre malfacile ne ŝati ĉi tiun libron, ĉar ĝiaj personoj aperas en la infanaĝo de multaj homoj en ia formo aŭ alia. La rakontoj memorigas nin ĉiujn pri la mirinda mondo de la infana kredemo. La libro estas utila al lernantoj pro la facile sekveblaj kaj amuzaj rakontoj. Ĝi ankaŭ enhavas mallongan liston de malfacilaj vortoj uzataj en la teksto, kaj estas ilustrita per la ĉarmaj originalaj desegnaĵoj de Ernest H. Shepard. Maŭrico Giacometto kaj John Parkinson
  19. Dankon pro via bela komento kaj afablaj vortoj pri la artikolo, Muhammad. Plaĉas al mi ankaŭ legi, ke la starigo de tiu ĉi retejo provizas vin per utila ilo por legi pli da Esperanto. Post tiaj belaj komentoj, ni certe daŭrigos nian laboron kaj produktos pli da artikoloj.
  20. Anne Frank ne estas de hieraŭ. Mies Bouhuys. Tradukis Nora Bartels. Apeldoorn: FELUA-grupo, 1988. 194 paĝoj. Prezo 3.90 €. Memore al la naŭdek-jariĝo de Anne Frank, la 12-an de junio 2019, UEA reproponis la libron Anne Frank ne estas de hieraŭ. La tragedian historion de sia familio Anne Frank priskribis en sia mondfama taglibro, kaj tiu taglibro aperas ankaŭ en tiu ĉi rakonto. La libro priskribas la vivon de la familio Frank antaŭ ol ĝi transloĝiĝis de Germanujo al Nederlando, ĝis la malfeliĉega fino en la naziaj koncentrejoj. La cent naŭdek paĝoj de la libro estas dividitaj en dek du ĉapitrojn. Kelkaj titoloj de la ĉapitroj montras la ĉefajn okazaĵojn de la mallonga vivo de Anne (La vagonaro, La komenco, La postdomo). Aliaj kor-tuŝe memorigas pri okazintaĵoj, kiuj unue ŝajnis gravaj nur por la eta Anne, sed kiuj poste montriĝis gravegaj en la longa sufer-plena sperto de ŝia familio kaj de ĉiuj viktimoj de la nazioj dum la Dua Mondmilito. La mesaĝo de la libro estas tute klara: ke oni neniam forgesu la abomenajn teruraĵojn de la Holokaŭsto, kaj ke oni ne pensu ke tia perforto de homo al homo, tiaj teruraj misfaroj, ne povus okazi ali-loke en la mondo aŭ ne povus okazi denove. Anne Frank ne estas de hieraŭ. Tiu mesaĝo estas precipe aŭskultinda dum tiu ĉi parto de la 21-a jarcento, kiam la kunvivado inter malsamaj eroj de la socio estas sub premo de la fortoj de ekstremismo. Temas pri historia kaj pensiga libro - sendube. Temas ankaŭ, tamen, pri verko facile legebla kun bela kaj flua stilo kaj tre eleganta lingvaĵo. La uzo de multaj tre bone elpensitaj Esperantaj esprimoj donos al la legantoj okazon por lerni novajn vortojn kaj vere ĝui la riĉecon de nia lingvo. La libroservo de UEA rekomendas ĝin por ĉiuj, kaj mi same opinias. Bonan legadon! Maŭrico Giacometto ('Rico')
  21. Tre fama kanto por infanoj de 2 ĝis 99 jaroj!
  22. Eblas ankaǔ aŭskulti la voĉlegadon de la libro en Jutubo. La plenan sonlibron registris Alekso Miller. https://m.youtube.com/watch?v=uYxOTE_K9Gk
  23. La novaj vestoj de la imperiestro. H. C. Andersen. Ilustraĵoj de Gustav Hjortlund. Tradukis Ib Schleicher. Kopenhago: Eldonejo Koko, 1964. 51 paĝoj, 26 cm. Prezo 11.10 €. Kvankam ĝi estas tradukita verko, oni povus konsideri La novaj vestoj de la imperiestro kiel klasikaĵon de la Esperanta literaturo. La faman originalan fabelon verkis H. C. Andersen en 1837 en la dana lingvo. L. L. Zamenhof mem tradukis ĝin el la germana versio. En 1964 Ib Schleicher tradukis en pli modernan Esperanton tiun ĉi fabelon el la dana originalo. Eldonejo Koko el Kopenhago publikigis ĝin kune kun du aliaj rakontoj, Hans-fuŝulo kaj Estas tute certe! Tiun version ni recenzas ĉi tie kaj tiun version ni rekomendas prefere al la pli malnova versio de Zamenhof. En sia Fundamenta krestomatio, kiun li parte mem verkis kaj parte redaktis, kontrolante la stilon de la ceteraj kontribuantoj, Zamenhof kolektis ekzercojn, rakontojn, fabelojn, anekdotojn, sciencajn kaj alispecajn artikolojn. Lia traduko de La novaj vestoj de la imperiestro estas unu el la verkoj en tiu kolekto. Tamen ni memoru, ke ĝi aperis en 1903, du jarojn antaŭ la publikigo de Fundamento de Esperanto, la netuŝebla bazo de la lingvo. Kelkaj vortoj aŭ esprimoj en tiu kolekto povas aspekti hodiaŭ arkaikaj. Sekve, dum oni lernas la lingvon oni prefere legu la version de Ib Schleicher. Pere de ĉarmaj kaj multkoloraj bildoj, simpla kaj nepeza lingvaĵo, kiu tamen donas multajn okazojn por lerni novajn vortojn, la libro povas esti tre bona lernorimedo por novaj esperantistoj, kiuj deziras legi libron de la komenco ĝis la fino sen devi daŭre konsulti vortaron. La mallongeco de la rakonto ankaŭ helpas novlernantojn al kontentiga, seninterrompa legado. La paĝoj kun teksto nombras pli-malpli dudek; la aliajn paĝojn oni povas ĝui pro la belaj, koloraj ilustraĵoj de Gustav Hjortlund. La libro estas aĉetebla ĉe la kutimaj Esperantaj libroservoj, inkluzive de UEA. Maŭrico Giacometto ('Rico')
  24. Bela filmeto kaj tre interesa priskribo de la giganto de nia sunsistemo.
  25. Certe. Aŭ ili povas legi po unu artikolo tage en uea.facila
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.