Salti al enhavo

Bildstriaj libroj kaj bildrakontoj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

Ĉu ekzistas libroj, kiuj pli bone helpas al lernado de lingvoj, ol bildstriaj libroj? Mi opinias, ke ne. 

Sekvi la rakonton, kompreni aŭ eklerni novajn vortojn kaj esprimojn, estas multe pli facile pro la bildoj. Multaj bildrakontoj fariĝis klasikaĵoj de la monda literaturo kaj jam estas tradukitaj en Esperanton. Inter ili troviĝas la Aventuroj de Asteriks, kaj la Aventuroj de Tinĉjo. Aliaj libroj priskribas famajn historiajn okazaĵojn en bildstria formo: unu ekzemplo estas La sekreto de la arbaro de Lascaux.

La bildstrian serion Asteriks desegnis Albert Uderzo kaj verkis René Goscinny. La libroj rakontas la amuzajn aventurojn de la gaŭlo Asteriks kaj lia amiko Obeliks dum la tempo de la romia okupado de la tiama Gaŭlujo. La druido en ilia vilaĝo produktas magian trinkaĵon, kiu donas al la vilaĝanoj eksterordinaran forton por batali kontraŭ la romianoj. 

Post la morto de Goscinny en 1977, Uderzo sola daŭrigis la serion. Eĉ post lia lastatempa emeritiĝo, la eldonistoj daŭre produktas kaj verŝajne produktos novajn rakontojn pri Asteriks.

En Esperanton oni tradukis kvin librojn el la serio: ili aperis inter 1979 kaj 1996.

La tekstoj de Asteriks kaj tiuj de Tinĉjo estas ofte uzataj en lernejoj por instrui fremdajn lingvojn. Ili allogas junulojn pli ol klasikaj tekstoj. Krome, ĉar ili jam estas tradukitaj en multajn lingvojn, eblas samtempe legi la librojn en la propra lingvo kaj en la lingvo, kiun oni deziras lerni. La libroj pri Asteriks kaj pri Tinĉjo taŭgas por tiu metodo ankaŭ en Esperanto-kursoj aŭ dum mem-lernado.

Spritaj, amuzaj, memoreblaj, lernigaj: bildstriaj rakontoj devus esti nepra ero en la libro-kolekto de ĉiu esperantisto.

Maŭrico Giacometto ('Rico')

Ĉu vi scias?
Asteriks kaj Obeliks estas la solaj du roluloj, kies nomojn oni ne ŝanĝis, kiam oni tradukis la librojn en aliajn lingvojn. Ĉu vi povas diveni, kio estas la etimologio de la nomo Asteriks?

Ĉu vi rimarkis?
La nomo de Tinĉjo estas bona ekzemplo de la uzo de la sufikso -ĉj-. Per tiu sufikso oni faras kares-nomojn de viroj. Oni mallongigas la originalan nomon kaj aldonas -ĉjo. Do, el la originala Tintin, ni havas la karesnomon Tin-ĉjo.

Ĉu vi scivolas?
Se vi volas ekscii pri la malkovro de la prahistoriaj grotoj en la arbaro de Lascaux, kial ne aĉeti la libron? Tio estus bonega unua paŝo por lerni pri unu el la plej famaj grotoj en la tuta mondo kaj samtempe plibonigi vian Esperanton.

La sekreto de la arbaro de Lascaux. Thierry Félix kaj Philippe Bigotto. Tradukis diversaj. Dolmen / Perigorda Esperantista Grupo. Sarlat / Bassillac. 2010. 48 paĝoj. Prezo: 14,10 €

Asteriks kaj Kleopatra. Goscinny. Desegnis Uderzo. Tradukis N. Korasić. Izvori. Zagreb. 1995. 48 paĝoj. Prezo: 12,00 €

La templo de l' suno. Hergé. Espéranto-France. Paris. 2012. 62 paĝoj. Prezo: 12,50 €

  • Ŝati 2
  • Ami 1

  • aventuro: neordinara, neatendita okazaĵo.
  • bild-strio: rakonto en la formo de serio de bildoj.

2075603138_Bildstriopxb.jpg.5167959a8fe2a4011296d1fed4f61819.jpg

  • druido: saĝulo kaj religia gvidanto de la malnova kelta popolo. 

Druido.jpg.fe1c10b1f0f9f1dafe80d761b31e50e9.jpg

  • etimologio: la deveno kaj historio de vorto.
  • gaŭlo: ano de popolo loĝanta en Gaŭlujo (pli-malpli la nuntempaj Francujo kaj Belgujo), antaŭ proksimume 1000-1500 jaroj. 

2094867437_Galowikimedia.jpg.d397e1c2a37aa53d2b554f54c0463bba.jpgFoto: Myrabella / Wikimedia Commons / CC BY-SA 4.0

  • groto: natura aŭ artefarita profunda malplena spaco sub la tero aŭ en la flanko de monto.

1857120772_GrotoPxb..jpg.f5fcc2b81f253afc515b57e00220a2aa.jpg

  • kares-nomo: nomo uzata ĉefe de familianoj kaj geamikoj, ekzemple Joĉjo anstataŭ Johano.
  • klasikaĵo: grava, fama art-verko de pasinta periodo, kiun oni ankoraŭ nun konsideras koninda kaj imitinda.
  • magio: la arto fari mirindaĵojn per neklarigeblaj supernaturaj rimedoj.
  • rolulo: aganto en teatraĵo, filmo aŭ libro, kaj ankaŭ en ludoj.
  • romia: rilata al la vasta regiono regata de la urbo Romo antaŭ multaj jarcentoj.
  • sekreto: kaŝita informo, kiun neniu rajtas scii, aŭ nur malmultaj elektitaj personoj.
  • sprita: povanta rapide elpensi kaj originale esprimi neatenditajn ideojn en amuza maniero.
  • sufikso: vortero, kiun oni aldonas post Esperanta radiko por krei novan vorton, ekzemple -in-, -et-, -ul-.
     

 

 

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi treege ŝatas la temon. Mi mem kontribuas kun Juna Amiko kun kubaj bildstrioj tradukitaj de Josefo el Maranzas, mi respondecas pri la grafika aranĝo 🙂

  • Ŝati 3
Ligo al komento
share_externally

Dankon, Rico! Mi havas ĉiujn numerojn de Asteriks eldonitajn en la franca, plurajn en diversaj aliaj lingvoj, kaj dekon de la unua numero en aliaj lingvoj. Kaj kompreneble mi havas ĉiujn kvin Esperantajn 🙂

  • Ŝati 3
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 1 horo, Tim diris:

Dankon, Rico! Mi havas ĉiujn numerojn de Asteriks eldonitajn en la franca, plurajn en diversaj aliaj lingvoj, kaj dekon de la unua numero en aliaj lingvoj. Kaj kompreneble mi havas ĉiujn kvin Esperantajn 🙂

Same, Tim! Inter miaj Asteriksaj posedaĵoj estas libroj en la Itala, latina, franca, angla, okcitana, hispana kaj Esperanto. Tamen, mi ne posedas ĉiujn kvin Esperantajn..

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

Je 12/01/2020 at 00:04, Rico diris:

Same, Tim! Inter miaj Asteriksaj posedaĵoj estas libroj en la Itala, latina, franca, angla, okcitana, hispana kaj Esperanto. Tamen, mi ne posedas ĉiujn kvin Esperantajn..

Laŭ mia memoro ĝi (Asteriks) estis belege desegnita kovrilpaĝe, dum mia unua Havana Librofoiro KEA muntis standon kaj infanoj ĉiam volis aĉeti ĝin (eĉ se ĝi estis en "stranga" nekonata lingvo 🙂 ) je la fino la libro perdiĝis!!!! Tio estis en 2012 ekde tiam ni estas multege pli zorgema pri la libroj dum la ekspozicioj!

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 5 horoj, JabieroKubo diris:

Laŭ mia memoro ĝi (Asteriks) estis belege desegnita kovrilpaĝe, dum mia unua Havana Librofoiro KEA muntis standon kaj infanoj ĉiam volis aĉeti ĝin (eĉ se ĝi estis en "stranga" nekonata lingvo 🙂 ) je la fino la libro perdiĝis!!!! Tio estis en 2012 ekde tiam ni estas multege pli zorgema pri la libroj dum la ekspozicioj!

Ho jes, la desegnaĵoj de la libroj de Asterix estas belegaj, precipe la kovrilaj desegnaĵoj sur glacea papero, certe allogaj por infanoj de ĉiuj aĝoj.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Je 11.01.2020 at 23:28, Tim diris:

Dankon, Rico! Mi havas ĉiujn numerojn de Asteriks eldonitajn en la franca, plurajn en diversaj aliaj lingvoj, kaj dekon de la unua numero en aliaj lingvoj. Kaj kompreneble mi havas ĉiujn kvin Esperantajn 🙂

Do vi bonŝancas, ĉar bedaŭrinde oni ŝajne ne plu faras sekvajn eldonojn kaj nek libroj pri Asteriks, nek tiuj pri Tinĉjo (krom tiuj du menciitaj en artikolo) estas troveblaj. Aŭ almenaŭ mi neniel sukcesis trovi.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.