Salti al enhavo

Anne Frank ne estas de hieraŭ


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

Anne Frank ne estas de hieraŭ. Mies Bouhuys. Tradukis Nora Bartels. Apeldoorn: FELUA-grupo, 1988. 194 paĝoj. Prezo 3.90 €.

Memore al la naŭdek-jariĝo de Anne Frank, la 12-an de junio 2019, UEA reproponis la libron Anne Frank ne estas de hieraŭ.  La tragedian historion de sia familio Anne Frank priskribis en sia mondfama taglibro, kaj tiu taglibro aperas ankaŭ en tiu ĉi rakonto. La libro priskribas la vivon de la familio Frank antaŭ ol ĝi transloĝiĝis de Germanujo al Nederlando, ĝis la malfeliĉega fino en la naziaj koncentrejoj.

La cent naŭdek paĝoj de la libro estas dividitaj en dek du ĉapitrojn. Kelkaj titoloj de la ĉapitroj montras la ĉefajn okazaĵojn de la mallonga vivo de Anne (La vagonaro, La komenco, La postdomo). Aliaj kor-tuŝe memorigas pri okazintaĵoj, kiuj unue ŝajnis gravaj nur por la eta Anne, sed kiuj poste montriĝis gravegaj en la longa sufer-plena sperto de ŝia familio kaj de ĉiuj viktimoj de la nazioj dum la Dua Mondmilito.

La mesaĝo de la libro estas tute klara: ke oni neniam forgesu la abomenajn teruraĵojn de la Holokaŭsto, kaj ke oni ne pensu ke tia perforto de homo al homo, tiaj teruraj misfaroj, ne povus okazi ali-loke en la mondo aŭ ne povus okazi denove. Anne Frank ne estas de hieraŭ. Tiu mesaĝo estas precipe aŭskultinda dum tiu ĉi parto de la 21-a jarcento, kiam la kunvivado inter malsamaj eroj de la socio estas sub premo de la fortoj de ekstremismo.

Temas pri historia kaj pensiga libro - sendube. Temas ankaŭ, tamen, pri verko facile legebla kun bela kaj flua stilo kaj tre eleganta lingvaĵo. La uzo de multaj tre bone elpensitaj Esperantaj esprimoj donos al la legantoj okazon por lerni novajn vortojn kaj vere ĝui la riĉecon de nia lingvo. La libroservo de UEA rekomendas ĝin por ĉiuj, kaj mi same opinias. Bonan legadon!

Maŭrico Giacometto ('Rico')

Redaktite de Rico

  • Ŝati 1
  • Ami 1
  • Dankon 2

  • abomena: kaŭzanta senton de malamego pro siaj tre malagrablaj kaj malŝatindaj ecoj. 
  • ĉapitro: dividaĵo de libro, signita per nomo aŭ numero.  
  • ekstremismo: opinioj aŭ agoj plej malproksimaj de la mezo.
  • eleganta: bele kaj plaĉe aranĝita laŭ la plej bona gusto.
  • holokaŭsto: la amasa mortigo de judoj fare de la nazioj dum la Dua Mondmilito.
  • koncentrejo: malliberejo, kie multegaj homoj estas tenataj en tre malbonaj kondiĉoj.

Koncentrejo.jpg.3af472107f571b97aa0bb3c1cfc8dc8e.jpg

  • nazio: membro de politika movado, kiu regis Germanujon de 1933 ĝis 1945; ĝia estro estis Adolf Hitler.
  • perforto: uzo de korpa forto por misuzi alian homon aŭ por devigi iun aŭ ion kontraŭ ties volo.
  • stilo: la aparta maniero, laŭ kiu estas prezentata verko, artaĵo, vesto aŭ simile. 
  • titolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.
  • tragedia: terure malfeliĉa. 
  • viktimo: persono suferanta aŭ mortinta pro iu okazaĵo.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Bela artikoleto pri la belega libro.Vere Anne Frank estas kompatinda simbolo de tiu malbonega tempo de homa historio.Bedaŭrinde ni homoj,ne lernis ion de tiu tempo.ni ankoraŭ spertas Ekstremismon en la tuta Mondo kaj nur povas revi pri paco.Rakonto de Anne certe havas valoran lecionon al la nuna homaro.Ni bezonas pli da TOLEREMON ol la tempo de Anne.Mi ĉiam restos dankema al UEA kiu kreis ĉitiun retejon kiu ne nur donas al ni informojn sed ankaŭ ligas nin al la tutmonda Esperantistaro.Ni en Azio ne havas sufiĉe da materialon por legado,uea.facila certe malmultigos tiun mankon!

  • Ŝati 2
  • Ami 1
Ligo al komento
share_externally

Multajn dankojn pro via bela komento!

Ĉar vi petis korektadon laŭnecese, mi atentigas vin, ke post "da" ne devus aperi akuzativo, do "Ni bezonas pli da toleremo" kaj "Ni en Azio en havas sufiĉe da materialo". La akuzativo post la vortoj "bezonas" kaj "havas" fakte apartenas al la vortoj "pli" kaj "sufiĉe", sed tiuj vortoj ne prenas akuzativan formon. Pli facilaj ekzemploj estus "Ni bezonas cent gramojn da sukero", aŭ "Ni havas tri skatolojn da libroj". Vi vidas, ke la vortoj "gramoj" kaj "skatoloj" prenas akuzativon, tamen ne la vortoj post "da".

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

Mi ne havas vortojn esprimi al vi.Dankon por la korektoj.Tio estas Espero por ni ke nun ni ne nur povas legi sed ankaŭ povas lerni kaj plibonigi  la scion de la lingvo..En venontaj komentoj mi bezonos saman helpon de vi kaj ĉiam restos dankema.Dank al Esperanto kiu donis al mi bonkorajn geamikojn tra la Mondo.

Kaj intertempe dankon al UEA kiu donis tiun bonegan ŝancon al ni!!

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Dankon pro via bela komento kaj afablaj vortoj pri la artikolo, Muhammad. Plaĉas al mi ankaŭ legi, ke la starigo de tiu ĉi retejo provizas vin per utila ilo por legi pli da Esperanto. Post tiaj belaj komentoj, ni certe daŭrigos nian laboron kaj produktos pli da artikoloj.

  • Ŝati 1
  • Ami 1
Ligo al komento
share_externally

Karega Rico!Koran dankon por viaj afablaj kaj kuraĝigaj vortoj.Via mesaĝeto estas honoro al mi.Mi jam auskultis vian belan voĉon kaj la prononco voĉo kaj maniero estas laŭdinda.Mi malofte spertis tion.uea.facila estas la kreskanta komunumo kio certe estos frukto-dona dum venta tempo.Refoje mi dankas por via mesaĝo.

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

La 12a de Junio estis la naskiĝdatreveno de Anne Frank. Ŝi havus 91 jarojn. Naskiĝinte en 1929 en Frankfurt, Germanujo, ŝi devis forlasi sian naskiĝlandon pro la persekutado de la nazioj kaj trasloĝiĝis al Amsterdamo, Nederlando. Por la 13a naskiĝdatreveno, ŝi ricevis la taglibron. Kiam la familio devis kaŝiĝi por eviti deportadon al la koncentrejoj, ŝi verkis siajn sentojn kaj impresojn en la libron. Oni malkovris la familion en malfrua 1944. Anne, kaj ĉiuj en la familio krom la patro, mortis en la koncentrejoj. Anne mortis en Bergen-Belsen en 1945. La taglibro estas nuntempe konata tra la mondo. Hodiaŭ la homaro ankoraŭ batalas kontraŭ rasismo kaj diskriminacio, kaj kontraŭ la ideo, ke kelkaj homoj estas pli bonaj ol aliaj homoj. Tiu kredo je la (mal)supereco de iuj homgrupoj estis la kialo de la holokaŭsto kaj estas la kialo de multaj nuntempaj problemoj tra la mondo. Anna Frank ne estas de hieraŭ.

Ligo al komento
share_externally

"... ŝi verkis siajn sentojn kaj impresojn en la libron." Mi pensis unue, ke la akuzativo estas erare aldonita, kaj volis korekti ĝin. Tiam mi pensis, ke eble vi intence uzis akuzativon por diri, ke ŝi skribis en la libron (kun akuzativo de direkto). Ĉu tio estis via intenco, aŭ ĉu temas pri mistajpo?

Ligo al komento
share_externally

Jes, mi intencis uzi la akuzativon de direkto 🙂 kaj ne nur gramatike sed ankaŭ, ni diru, 'poezie'. Anne vere verŝis siajn sentojn el la koro en la libron.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.