Salti al enhavo

Legantoj

Prezentu vin mem!

Via artikolo ne tuj aperos. Ni faros nian eblon por aperigi ĉiujn ricevitajn informojn ene de 24 horoj.


Finfine, post multaj jaroj, mi trovis tempon (kaj kuraĝon) por submetiĝi al UEA/KER-Ekzameno.  Mi nun profitis de la ebleco fari ĝin en la komforto de mia hejmo.  
Mi volas gratuli la teamon de Edukado.net, sub la gvido de Katalin Kovats, pro la altkvalita nivelo de la ekzameno, kaj teknike kaj lingve.  
Aparte mi laŭdas la klopodojn de la teamo por disponigi senpagajn provekzamenojn kaj konsilojn por la kandidatoj.  Miaj poentoj estis sufiĉaj por sukcese trapasi ĝin, sed mi povus atingi pli altan rezulton, se mi diligente profitus de tiuj provekzamenoj. Tiel mi malkovrus miajn malfacilaĵojn en la lingvo kaj povus studi ilin antaŭ la ekzameno.  
Por mi persone la ekzameno estis tre utila por scii nun tion, kion mi ankoraŭ devas plibonigi en la regado de la lingvo. Tiel la ekzameno estas same utila ankaŭ por tiuj, kiuj ne sukcesis trapasi ĝin.
 
Indas mencii, ke jam 2 764 homoj sukcese trapasis la KER-ekzamenojn kaj tio estas impresa kvanto, kiu montras la viglecon de nia komunumo. Mi instigas ĉiujn esperantistojn submetiĝi al la UEA/KER-ekzameno. 
Emilio Cid
 
 


Mi estas Stefan Terpstra. Mi loĝas en urbo proksime de Amsterdamo, en Norda Holando, Nederlando. Mia profesio estas instruisto de la Nederlanda lingvo. Mi ankaŭ estas muzikisto. Mi havas du filinojn kaj estas edziĝinta. La Nederlanda lingvo estas mia propra gepatra lingvo. Mi ankaŭ parolas la Anglan, la Germanan kaj Esperanton.
Mi lernas Esperanton ekde januaro 2024, per ekzercado per DuoLingo kaj gramatiklibroj. Mi ankaŭ legas artikolojn en Esperanto. Kia mirinda malkovro estas la retejo de UEA.facila.org! Mi ekzercas paroli en klubo kun kelkaj aliaj esperantistoj, kiuj bone regas la lingvon.


Mi nomiĝas Sabin Maruhe. Mi loĝas en DR Kongo, en la urbo Goma. Mi estas studento 18-jara. Mi lernas Esperanton en Goma Esperanto-klubo. Mi volas esti verkisto de poemoj, tekstoj ktp...



Hodiaŭ, mi proponas al vi tri hajkajn poemojn de mia aŭtoreco. Mi esperas ke vi ŝatas ilin.
__________________________________
Tagiĝo.
La birdoj kantas
en mia ĝardeno.
__________________________________
Naturo.
Papero kaj krajono.
La hajko alvenas.
__________________________________
Iuj ĉapeloj
ripozas en ombro
sub la varma suno.
__________________________________
Bonvolu pardoni min pro iuj gramatikaj eraroj, kiujn mi faris. Mi estas komencanto.


Saluton! Kiel vi fartas?
Mia nomo estas Pablo Hernandez. Mi estas 25-jara.
Mi loĝas en Venezuelo.
Mi loĝas kun mia patrino kaj mia frato. Mi laboras kiel laboristo. Mi ankaŭ estas Atestanto de Jehovo.
Mi komencis studi Esperanton ĉar mi havas la deziron lerni lingvon, sed mi ne sciis kiun lingvon elekti. Do mi elektis Esperanton.
Ĉi tiu lingvo ŝajnas al mi bona maniero esti poligloto.
La lingvoj kiujn mi ŝatas estas la turka kaj la franca. Mi esperas, ke povos lerni ilin baldaŭ.


Saluton.
Mia nomo estas María Belén.
Mi loĝas en la nordo de Hispanio (Galegio).
Mi ŝatas Esperanton kaj trikadon.
Ĉi tiu estas la unua litkovrilo, kiun mi faris per miaj manoj.

Mi deziras, ke vi ŝatu ĝin.💚💚💚💚


Saluton al ĉiuj! Mi estas Justino kaj mi estas el Usono. Mi estas komencanto kaj mi eklernis Esperanton antaŭ du aŭ tri monatoj.
Mi ankaŭ provis lerni aliajn lingvojn, sed mi ĉiam rezignis tro frue pro multaj kialoj. Nun mi lernas Esperanton ĉar mi amas la ideon de la lingvo. La ideo de universala lingvo estas bela afero. Fine mi ŝatus renkonti kaj paroli kun novaj homoj el nia mondo.
Eble mi faros la CEFR-ekzamenon, sed nuntempe... mi ĝojas lerni!
Dankon ke vi legas mian artikolon. Diru "Saluton" en ĉi tiuj komentoj de la artikolo aŭ la Esperanta servilo en Discord aŭ Telegramo!
Havu bonan tagon!
Havu bonegan tagon!


Saluton,
Mi estas Fransoazo, 57-jara virino, emerita instruistino kaj psiĥoterapiistino por infanoj.

Ankaŭ amatora popol-violonisto.
Esperanto estas la ĉiutaga lingvo en mia familio jam de 1992.
Amike,
Fransoazo +33 609 120 374 fransoazo@gmail.com
https://violonodelamondo.wordpress.com/
Mia JuTuba kanalo
 


Chen Jiansheng estas kuracisto en Puning-urbo, Guangdonga Provinco. La 13-an de decembro 2020 li faris specialan vojaĝon de Puning-urbo, kiu estas pli ol 300 kilometrojn for, al la ĉefurbo Guangzhou por partopreni la feston de la naskiĝtago de Zamenhof.

Kiel la sola esperantisto en Puning, li prezentis al la partoprenantoj kiel lerni kaj uzi Esperanton.
La prononco de Esperanto estas simpla, ĝiaj logiko kaj reguleco altiris lin studi. En jaro 2008, li akceptis japanajn esperantistojn; en 2015 li akompanis paron de germanaj esperantistoj. Tiamaniere, de teoria studado ĝis praktika apliko, li pruvis, ke Esperanto estas utila.
Dum Sinjoro Chen akompanis la germanan paron por viziti vidindaĵojn, lia edzino lertas kuiri la famajn pladojn de Chaozhou. Post gustumado, ŝi estis laŭdita de la gastoj: "Bongustaj pladoj!"


Saluton! Mia nomo estas Zakarja (Zachary denaske) kaj mi estas lernanto de programado en Usono. Mi komencis lerni Esperanton antaŭ ok jaroj kiam mi estis en gimnazio. Antaŭ du jaroj mi kaj amiko fondis la Esperantan kunsidon de Orlando por komencantoj, kiu ankoraŭ kuniĝas virtuale ĉiu-monate. uea.facila estas mia pli rekomendata unua retpaĝo por legi en Esperanto, kaj mi legas la artikolojn ĉi tie ofte kiam mi volas pligrandigi mian vortliston per interesaj novaĵoj.


Mia nomo estas Song Xiulan. Mi havas 57 jaron. Mi loĝas en Shenyang, Ĉinio. Ĝi estas bela loko.
Mia vivo estas feliĉa. Mia familio estas gaja. Mi ŝatas poemojn kaj vojaĝadon. Mi eklernis Esperanton en la jaro 2020. Mi amas Esperanton.
Mia Esperanta instruisto estas sinjoro Liu Weijie. Lia lingva nivelo estas tre bona.
Mi tre ŝatas lerni Esperanton. Mi havas multajn amikojn. Ni havas saman sonĝon, ni diligente lernas Esperanton, ni estas Esperantaj semoj.
Nun mi estas membro de Ĉina Esperanto-Ligo. Tial mi tre dankas mian instruiston Liu Weijie.
 
 


Saluton!
Mi nomiĝas Liu Fang. Mi lernis Esperanton en la retkurso de Liaoning Esperanto-kultura Klubo. Mia instruisto estas sinjoro Liu Weijie. Nun mi aliĝas al Ĉina Esperanto-Ligo. 
Mi estas membro de ĉina politika partio Zhi Gong, membro de Liaoning-provinca komitato de la partio Zhi Gong pri partopreno en administrado kaj diskuto de politikaj aferoj , prezidantino de la filio, kiu estas rekte sub la provinca komitato de la partio Zhi Gong, kaj membro de Shenyang-Urba Komitato de la partio Zhi Gong. Mi laboris en la financa industrio 36 jarojn kiel redaktoro de la gazeto"Liaoning-Financo", kaj en kontado, financo, kaj interna revizio. 
En libera tempo mi ŝatas legi librojn, kaj vojaĝi ĉirkaŭ la mondo dum ferioj por malkovri novajn komprenojn kaj sperti malsamajn kutimojn. 
En la venonta tempo mi tre volonte plifortigos kontakton kun geamikoj de Esperanto tra la mondo, donos helpon al la ĉinoj kun alilandaj naciecoj kaj transmaraj ĉinoj, samtempe trovos alian homan pejzaĝon kaj faros miajn proprajn klopodojn por disvolviĝo de Esperanto.
 


Mia nomo estas Wu Tong. Mi loĝas en la urbo Shenyang, Ĉinio. Mi havas 58 jarojn. Mi estas universitata librotenistino. Mi ŝatas pentradon, deklamadon kaj jogon. Mi partoprenis la recitadon de Esperantaj poemoj en julio 2020. Mi enviis vidi instruiston Liu Weijie legi Esperantan poemon. Mi estis la unua studento, kiu kandidatiĝis por la Esperanto-retkurso de Liaoning-a Esperanto-kultura Klubo. S-ro Liu Weijie estas instruisto de la kurso.


Saluton. Mia nomo estas An Liqun. Mi loĝas en Shenyang, Liaoning, Ĉinio. Shenyang nun estas en vintro. Mi amas Esperanton. Lerni Esperanton gajigas min.
Nun mi estas membro de Ĉina Esperanto-Ligo. Mi ŝatas legi, kanti, danci, kuiri. Tio estas mia foto. Mia vivo estas feliĉa.
Kiam vi lernis Esperanton? Kial vi lernas Esperanton? Mi tre ĝojas konatiĝi kun vi. 
 


Saluton! Mia nomo estas Wang Xiaoli. Mi havas kvindek kvin jarojn. Mi estas instruistino . Nun mi instruas la anglan lingvon en mezlernejo de la urbo Jiyuan, Ĉinio.
Mi ŝatas muzikon, legadon kaj promenadon en la parko aŭ placo.
En septembro 2020, mi fariĝis membro de la Liaoning Esperanta Kultura Klubo. Kaj mi eklernis Esperanton. Kial mi lernas Esperanton? Estas agadoj de sinjoro Liu Weijie, kiuj vekas mian atenton.
En kvardek jaroj sinjoro Liu Weijie dissemas la semojn de Esperanto. Mi legis liajn poemojn, artikolojn kaj librojn pri Esperanto. Kaj mi scias, ke Esperanto estas ne nur bela lingvo, sed ankaŭ portas mesaĝon de paco. Esperanto estas paca lingvo.


Mia nomo estas Wang Liqiu. Mi estas instruistino de la angla lingvo.
Mi loĝas en la malgranda urbo Fuxin, Liaoning, Ĉinio.
Mi lernas Esperanton en Liaoning Esperanto-kultura Klubo jam kvar monatojn de instruisto Liu Weijie. Per Esperanto mi vidas la pacan spiriton .
Ni salutas vin, min, lin, per Esperanto. Ĝi estas interesa, mi ŝatas ĝin. Mi volas lerni Esperanton bone. Kia estas vi?


Karaj tutmondaj geesperantistoj, ricevu miajn plej sincerajn salutojn!
Mi nomiĝas Honoré Sebuhoro, loĝanta orientparte de DR Kongo. Ja, mi edziĝis, patro de 5 infanoj kaj nuntempe gvidanto de Verda Stelano-Klubo en nia distrikto Rutshuru.

Karaj, kiel mi esperantistiĝis? Du Esperanto-spertuloj, Renato Corsetti el Britio (tiam en Italio) kaj Hans Bakker el Nederlando, interesis min pri Esperanto ekde 2005. Do, plaĉis al mi aniĝi en la Esperanto-movado, ĉar mi mem konkludis, ke ĝi estas belsona, paca, neŭtrala, sendiskriminacia kaj unueca internacia lingvo. Do, por mi ĝi estas logika, liberesprima kaj vivanta lingvo eterne.
Fine, jen miaj 10 ĉefaj senpagaj konsiloj. Vi trovos la legaĵon ĉi tie.
 


Saluton!
Mi estas Alessandro, mi loĝas en Italio. Mi lernis Esperanton en 2002 sed poste mi ne uzis tion. Mi forgesis vortojn kaj gramatikon. Nun mi relernas Esperanton, mi estas memlernanto.
Mi ŝatas legi librojn, mi verkas ankaŭ mallongajn rakontojn. Dum la semajnfino mi ekskursas tra la montoj meze de arbaroj. Mi amas la naturon.


Saluton de la frenezaj geavoj el Francio, kiuj vojaĝas alimaniere dank'al esperanto............
Ni neniam sufiĉe dankos Esperantujon.......................
Nia vivo ŝanĝiĝis danke al ĉiuj....................
Kompreneble ni estas en Pasporta Servo, do.............vi ja scias, kio estas faronta...................por ke ni brakumu unu la aliajn.
Alia solvo estas partopreni en esperantaj eventoj............kiel IJK.............
Ĝissssssssssssssssssssstefano+Beti


Sen-rita emerito – sen-brutara nomado – babilema poligloto
Jen originala maniero prezenti min. Ĉar mia persona nomo Mireille devenas de la provenca lingvo, malnova lingvo el suda Francio, kaj tiam estis MIREIO, mi kutimas uzi la nomon MIREJO en Esperantujo. Mi estas svisa franclingvanino.

Emerito mi estas, mi estis lingvoinstruistino en mezlernejo. Mi aĝas pli ol 70 jarojn.
Nomado mi estas, ĉar mi multe vojaĝas. Tamen kutime nomado vojaĝas por serĉi herbon kaj akvon por siaj brutoj. Mi ne havas brutojn, mi ne havas aron da brutoj, mi vojaĝas sola.
Babilema mi estas, kaj tion mi faras en la franca, germana, svisgermana kaj Esperanto. Ankaŭ la anglan kaj italan mi mezbone parolas. Pro la fakto, ke mi iom lernis la japanan loĝante en Japanio dum preskaŭ unu jaro, mi ŝerce asertas, ke mi parolas 6,2 lingvojn.
Mi havas diversajn taskojn en la Movado. Pri tio, se vi volas, serĉu mian nomon Mireille Grosjean en Vikipedio kaj tie vi povos legi pli pri mi.
Mi tre ŝatas skribi, verki, rakonti ion, ne ion ajn, sed interesajn travivaĵojn aŭ spertojn aŭ eventojn aŭ ion pri interesaj homoj aŭ regionoj aŭ fenomenoj. Do tutcerte mi sendos pliajn kontribuojn al uea.facila. Mi tre dankas al Anna, kiu inventis tiun retejon kaj prizorgas ĝin.
 
 


Saluton! Bazil estas pseŭdonimo. Mi estas franco. Mi estas esperantisto kiu eklernis Esperanton en januaro, kaj serioze laboris per lernu.net dum la lasta somero. Mi ege ŝatas Esperanton, kaj mi volas diskonigi ĝin. Samideanoj kiuj legas min, subskribu la peticion por oficialigi Esperanton kiel oficialan lingvon de Eŭropa Unio, kaj partoprenu en la "Promeso-projekto" kun la nomo Esperanto-antaŭen! 
Mi volas, ke ĉiu agu por disvastigi Esperanton. 
 
Ĝis baldaŭ! 


Mi estas komencanto sed jam plenkreskulo. Mi lernas Esperanton per Duolingo, ĉimomente  la trian nivelon.  Mi loĝas en Katalunio. Ĉu vi scias kie estas tiu lando?
Mi deziras praktiki paroladon per Skajpo .  Ĉu iu ajn volas babili?
 


Saluton! Mi nomiĝas Zhangyue. Mi venas el Ĉinio, kiu estas tre granda kaj bela. Mia Esperanta nomo estas Ĝoja, ĉar la signifo de yue estas “ĝojo” en Esperanto. Ĉar mi ŝatas ridi kiam kaj kie ajn, mia instruisto ofte diris, ke Ĝoja ĉiam estas ĝoja. 
Tre plaĉas al mi, ke mi studas ĉe Zaozhuang-a Universitato kaj havas la ŝancon lerni Esperanton. Mi ĝojas, ke ni povas akiri bravan instruistan rimedon kaj fortan lernan medion kiel la unaj studentoj de la Esperanto-fako. Ni havas tri profesorojn por instrui al ni Esperanton; ili estas Li Weilun el Ĉinio, Jian Maqi el Pollando kaj Piao Jiwan el Koreio. Per ilia helpo ni ĉiuj progresas rapide kaj videble.

Por bonigi la nivelon de nia parola lingvo, ni okazigis la Esperantan angulon en ĉiu mardo kaj merkredo je la sesa. Kutime, ĝi daŭras horon kaj duonon. Dum la Esperanta angulo, ni babilas, ludas kaj kantas. Krome, nia unversitato havas grandan Esperantan muzeon. Ni povas prunti librojn pri Esperanto. Esperanto vere kondukas nin al tre interesa mondo.

Ni dudek kvin studentoj de ĉi tiu fako komence ne konis unu la alian. Poste Esperanto gvidis nin al unueco. Ni povas koni unu alian pli kaj pli bone. Por mi, per ĉi tiu lingvo, mi unafoje partoprenis en la 104-a Universala Kongreso kaj konatiĝas kun multaj elstaraj homoj, kiuj aktivas en diversaj kampoj. Mi esperas, ke mi povos esti elstara kiel ili.
Laste, bonvolu veni al nia universitato se vi havos la okazon. Eble, ni povos renkonti unu alian per ĉi tiu artikolo. Mi atendas vin en Zaozhuang-a Universitato.
 


Saluton! Mi estas Li Xianglong, kaj mia Esperanta nomo estas Drako.  Mi estas dudek-jara, kaj mi loĝas en urbo Linyi, provinco Shandong, Ĉinio. 

Mi estas studento de bakalaǔra Esperanto-fako en Zaozhuang-a Universitato, nun mi jam lernas Esperanton unu jaron. En mia universitato estas dudek kvin studentoj de la bakalaǔra Esperanto-fako, kiuj ĉiuj amas Esperanton.
Kiam mi estis novulo, ĉina profesoro Li Weilun, pola profesoro Maĉej, kaj korea profesoro Bak Gi Wan estis miaj instruistoj de Esperanto. Kaj ili estas afablaj. Ni okazigas la Esperanto-Angulon ĉiusemajne kaj parolas aŭ ludas kune.
En mia universitato estas Esperanto-Muzeo. Ĝi estas la sola en Azio kaj la plej granda en la mondo laǔ kvadrataj metroj, kunfondita de la Zaozhuang-a Universitato kaj Ĉina Esperanto-Ligo. 
                                                                                            Foto: Sophie Graubert  CC BY-SA 4.0
Mi estas helpanto en ĝi. Tie mi povas lerni Esperanton, ĉar en ĝi estas multaj informoj de Esperanto. Mi klarigas al vizitantoj kaj kolektas la informojn. 

 
 


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.