Salti al enhavo

Ĉu vere ĉiuj parolas la anglan?


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.

La informo, ke "ĉiuj parolas la anglan", estas ofte ripetata, precipe de tiuj, kiuj gajnas monon per instruado de la angla. Ekzistas ankaŭ tiuj, kiuj deziras konvinki nin ĉiujn, pro ideologiaj kialoj, ke la angla estas la internacia lingvo. 

La Eŭropa Komisiono foje prezentas la kreskantan nombron de junuloj, kiuj deklaras ke ili parolas la anglan, por montri la sukceson de la multlingvisma politiko en Eŭropo. Sed ĉu estas vere, ke pli kaj pli da junuloj parolas la anglan?

Tiaj raportoj kutime estas bazitaj sur Eurobarometer*. Eurobarometer estas instanco, kiu faras esplorojn de la publika opinio pri diversaj demandoj interesaj por Eŭropa Unio (EU). Por informiĝi pri lingva kompetento, ĝi simple demandis al eŭropaj civitanoj, kiujn lingvojn ili parolas, naive kredante, ke homoj neniam troigas sian propran kompetenton. Tamen, malmultaj homoj kapablas objektive taksi sin mem.

Ĉu EU iam pli profunde esploris, kiom bone la homoj parolas fremdajn lingvojn? Jes, sed tio okazis nur unu fojon. En 2012 la Eŭropa Komisiono organizis esploron kun la nomo SurveyLang. Oni kontrolis la atingojn de lingvolernantoj en 14 EU-landoj rilate al kvin lingvoj: la angla, la franca, la germana, la hispana kaj la itala. La kontrolitaj niveloj estis de A1 ĝis B2. La Komisiono klarigis, ke ĝi ne organizis provojn je la nivelo C1, "ĉar lernantoj, kiuj atingas tiun nivelon, eĉ en sia unua fremda lingvo, konsistigas nur 1% de lernantoj". Do la Eŭropa Komisiono mem rekonas, ke la homoj apenaŭ sukcesas lerni fremdajn lingvojn ĝis flua nivelo. 

Estas rimarkinde ke la objektiva esploro de SurveyLang okazis nur unu fojon, jam antaŭ 12 jaroj. Poste la Eŭropa Komisiono preferis bazi siajn konkludojn sur la malpli objektivaj rezultoj de Eurobarometer. Ĉu la konkludoj de SurveyLang estis tro malkomfortaj por la Eŭropa Komisiono?

Kial tiom da homoj atingas tiom malmulte da sukceso en lingvolernado? La ĉefa kialo estas la malfacila kaj neregula gramatiko de la lingvoj plej ofte instruataj en Eŭropo. La angla havas (sufiĉe) simplan gramatikon, aliflanke ĝia skribsistemo nur malproksime rilatas al la parolata lingvo. 

La uzo de la angla en supera edukado ĉiam pli enradikiĝas tutmonde. Sekve, kreskas la distanco inter elito, kiu regas la anglan, kaj la vasta plimulto de la monda loĝantaro. La elito konsistas el 1) denaskaj anglalingvanoj (proksimume 6% de la homaro); 2) tiuj, kiuj loĝas dum jaroj en anglalingvaj landoj; kaj 3) homoj kun aparta kapablo pri lingvolernado. La uzo de la angla en internaciaj rilatoj donas avantaĝon al tiu malgranda elito, kaj malavantaĝon al ĉiuj aliaj. Tio estas ne nur maljusta, sed ankaŭ malefika. Estus multe pli efike, se la Eŭropa Komisiono kaj aliaj internaciaj organizaĵoj celus lingvan justecon, kaj klopodus doni al ĉiuj civitanoj la samajn lingvajn rajtojn.
---------------------
* Europeans and their languages - May 2024 - - Eurobarometer survey (europa.eu)

Seán Ó Riain
 

  • Ŝati 3
  • Ami 3
  • Malŝati 1

Seán Ó Riain estas irlanda diplomato, lingvisto kaj prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio. Li doktoriĝis ĉe la Universitato de Dublino per tezo pri lingvoplanado en Irlando kaj Kebekio. En 2023 aperis la libro Language Policy and the Future of Europe (Lingvopolitiko kaj la estonto de Eŭropo), kiun li verkis kun Profesorino Alice Leal pri sia lingvopolitika agado dum 35 jaroj. 


  • avantaĝo: tio, kio alportas pli bonan situacion, gajnon aŭ utilon.
  • civitano: persono apartenanta al ŝtato, regiono aŭ urbo, kun politikaj rajtoj pro tiu aparteno.
  • deklari: publike sciigi.
  • elito: malgranda grupo de homoj, kiuj staras super la ordinaraj homoj en la sama socio, pro riĉeco, alta kulturo, politika aparteno aŭ simile, kaj tial konsideras sin mem de pli alta valoro.
  • ideologia: rilata al aro de ideoj kaj idealoj, precipe al tiuj, kiuj formas la bazon de ekonomia aŭ politika sistemo.
  • instanco: grava organizaĵo posedanta juĝan aŭ decidan povon.
  • komisiono: malgranda grupo formita interne de pli granda organizaĵo kun la celo plenumi difinitan taskon.
  • kompetento: la kapablo bone fari sian laboron, havante la necesajn sciojn, konojn kaj spertojn.
  • konkludi: aŭskultinte la faktojn kaj opinion pri iu demando, decidi pri la ĝusta respondo.
  • naive: en maniero sensperte kredema, kvazaŭ infano; sciante malmulte pri la mondo.
  • objektive: rigardante nur la efektivan situacion kaj realajn faktojn, ne permesante al si mem decidi surbaze de la propraj deziroj kaj preferoj.
  • proksimume: ne tute ĝuste, sed nur proksime al la ĝusta; ne precize, pli-malpli, ĉirkaŭ.
  • rekoni: anonci la pravecon de iu fakto.
  • taksi: provi difini la valoron aŭ kvanton de iu aŭ io.
  • unio: unuiĝo de landoj; unuiĝo de politikaj aŭ sociaj organizaĵoj.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi deziras esprimi mian profundan aprezon por la kon(sci)iga kaj konciza analizo de d-ro Seán Ó Riain pri la reala stato de anglalingva kompetento en Eŭropo kaj ties implikoj por lingva justeco.

La artikolo "Ĉu vere ĉiuj parolas la anglan?" brile elmontras la malkongruon inter la ofta aserto ke "ĉiuj parolas la anglan" kaj la reala lingva situacio en Eŭropo. D-ro Ó Riain pravigas sian argumenton per solidaj pruvoj, aparte emfazante la gravan diferencon inter subjektivaj memtaksoj (kiel en Eurobarometer) kaj objektivaj mezuroj de lingvokompetento (kiel en SurveyLang).

Estas tre grava lia observo, ke en Eŭropo nur 1% de lernantoj atingas la nivelon C1 eĉ en sia unua fremda lingvo. Tio evidentigas la grandegan malfacilaĵon, kiun la plejmulto de homoj frontas en la lernado de etna fremda lingvo ĝis flua nivelo. Tiu fakto subtenas la argumenton por pli justa kaj pli efika internacia lingva politiko, kiu pledas por utiligado de neŭtrala kaj facile lernebla lingvo – kiel Esperanto – por internacia uzado.

La analizo de d-ro Ó Riain pri la kreskanta distanco inter lingva elito kaj la plejmulto de la monda loĝantaro estas aparte trafa. Ĝi resonas kun multaj aliaj liaj verkoj, en kiuj li esploras la sociajn kaj politikajn implicojn de lingvopolitiko. Ekzemple, en lia libro "Language Policy and the Future of Europe" (2023), verkita kun prof. Alice Leal, li pli profunde esploras tiujn temojn, prezentante sian riĉan 35-jaran sperton en lingvopolitika agado.

Kiel delonga esperantisto kaj prezidanto de ILEI, mi forte konsentas kun la konkludo de d-ro Ó Riain, ke estus multe pli efike, se internaciaj organizaĵoj celus lingvan justecon. Tiu starpunkto harmonias kun la celoj de ILEI, kiu strebas al pli justa kaj efika internacia komunikado tra la instruado de Esperanto.

La artikolo de d-ro Ó Riain, same kiel liaj aliaj verkoj, provizas valoran kontribuon al la debato pri lingvopolitiko en Eŭropo kaj tutmonde. Ĝi instigas nin pripensi niajn supozojn pri lingvolernado kaj lingvouzo, kaj konsideri alternativajn solvojn por internacia komunikado.

Ni en ILEI forte subtenas tiajn esplorojn kaj diskutojn. Mi kredas, ke ili estas esencaj por progresigi nian komprenon pri la kompleksaj rilatoj inter lingvo, edukado kaj socia justeco. Mi esperas, ke tiu ĉi artikolo kaj similaj studoj instigos pli da dialogo kaj esploro en tiu grava kampo.

  • Ŝati 6
Ligo al komento
share_externally

La B-nivelo ne sufiĉas por paroli flue, sed ja sufiĉas por bazaj bezonoj en amikeca etoso.  Tamen, se vi provas defendi viajn interesojn kun B-nivelo de la angla kontraŭ denaskulo de tiu lingvo, aŭ homo kiu havas eĉ C1-nivelon, vi rapide spertos vian suban pozicion.  Dum 46 jaroj kiel diplomato, laborante en sep landoj, mi tre ofte vidis, kiel nedenaskulaj ambasadoroj perdis argumenton kun denaskuloj, kiuj nekompareble pli bone majstras la anglan lingvon. 

Mallonge, SurveyLang montris, ke lernantoj de naciaj lingvoj neniam atingos la nivelon de denaskulo.  Tio signifas, ke la uzo de la angla kiel internacia lingvo donas vivolongan, nemeritan, avantaĝon al la 6% de la homaro, kiuj denaske parolas angle, kaj vivolongan, nemeritan malavantaĝon al la ceteraj 94% de la homaro.  Tio donas sufiĉe fortan argumenton por konsideri rolon por Esperanto.  Ĝuste pro tio la Eŭropa Komisiono neniam ripetis la objektivan, komparan testadon de la atingoj en la lernado de fremdlingvoj.   Home Page (surveylang.org)  

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

Citaĵo

 

B2 - Flugo

Li kapablas kompreni la ĉefajn ideojn de kompleksaj aŭ abstraktaj tekstoj, inklude konversaciojn rilate sian fakterenon. Li kapablas flue kaj nature interagi kun denaska parolanto, sen kaŭzi al la parolpartneroj fortostreĉon. Li kapablas verki klaran kaj detalan tekston pri larĝa gamo da temoj, kaj esprimi sian opinion pri aktuala temo, listigante la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de diversaj ebloj. Fonto: Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj


Kompreneble vi spertos kiel B-nivela parolanto vian supran pozicion kontraŭ C-nivelaj parolantoj, precipe en profesie kunteksto.

Ligo al komento
share_externally

Super ĉio tio estas tiu realeco, kiun pluraj el inter ni jam sciis, kaj kiun fine malkaŝis al la legantoj gazetara publikaĵo en Francio.

Temas pri la organizita hegemonio por tutmondigi la uzon de la angla lingvo.

Vidu la aldonitan pdf-n pri tio:

(Robert Phillipson rivelis la ekziston de konfidenca raporto)

Robert_Phillipson_a_révélé_l’existence_d’un_rapport_confidentiel.pdf

Robert_Phillipson_a_révélé_l’existence_d’un_rapport_confidentiel.pdf

Ligo al komento
share_externally

Tiuj, kiuj loĝas en UK dum multaj jaroj, ne sentas sin kiel 'elito', ĉar multaj enmigrintoj devis pasigi almenaŭ 2 ĝis 3 jarojn laborante per tre malalta salajro dum lernado de la lingvo. Krome, ni pagas por anglalingvaj kursoj (kaj la lupagon, manĝaĵon, vestaĵojn, ĉiutagajn bezonojn). Do, la brita ekonomio gainas de ni dumaniere: malalta laborkosto, aĉeto de angla kursoj (kaj diversaj aferoj).
La vera forto de Esperanto estas 1) la relative facila lernkurbo, kompare kun multaj aliaj lingvoj, 2) ĝi ne apartenas al specifa lando.
Krome, kiel iu (kiel mi) kiu revenis al Esperanto por la 3-a fojo, mia demando restas: kiom da esperantistoj vere deziras ke Esperanto iĝu la preferata lingvo por politika kaj komerca interŝanĝo? Mi sentas ke multaj esperantistoj preferas ke Esperanto restu en malgranda komunumo kaj ne eniru la politikon (kvankam multaj esperantistoj diskutas pri politiko). La tago, kiam la plimulto de la esperantistoj konsentas ke estas tempo ke Esperanto kresku, tiam ni vidos politikistojn kaj komercistojn adopti Esperanton kiel ilia preferata lingvo de interkomunikado.  Ĝis tiam, Esperanto restos la lingvo kiel ŝatokupo kaj de limigita komunumo.

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.