Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.
Kio estas la gepatra lingvo? Tio estas la lingvo, kiun oni ricevis de siaj gepatroj ekde la naskiĝo. Ĝi kutime estas la lingvo, kiun oni plej facile kaj nature parolas, ankaŭ la lingvo, kun kiu oni havas la plej fortan emocian rilaton.
La 21-an de februaro 1952 la polico paf-mortigis en la universitato de Dako, ĉefurbo de la hodiaŭa Bangladeŝo, plurajn studantojn. Tiuj studantoj manifestaciis ĉar oni volis forigi ilian gepatran lingvon, la bengalan, el la universitato, kaj anstataŭigi ĝin per lingvo "pli granda", parolata de la fortuloj de tiu momento.
Tiaj aferoj ripetiĝas, en diversaj formoj, daŭre tra la tuta mondo kaj tra la tuta historio. Tial, en novembro 1999, Unesko proklamis la 21-an de februaro la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo.
Estas granda danĝero precipe por la indiĝenaj lingvoj. Tio ofte okazas pro deviga al-trudo de la lingvo de pli potenca ŝtato, kaj malatento aŭ aktiva subpremado de la lokaj gepatraj lingvoj. "Mi estas la fortulo, vi silentu. Se vi deziras paroli, vi parolu mian lingvon".
Tiel okazadas iom post iom la malapero de lingvoj. Ĉirkaŭ 6 700 lingvoj estas parolataj en la mondo, sed 40% (procentoj) de ili estas minacataj je malapero. La plimulto de tiuj minacataj lingvoj estas indiĝenaj lingvoj. Tio signifas ne nur ke tiuj lingvoj estas en danĝera situacio, sed ankaŭ ke tutaj popoloj povus perdi sian grandan kulturan riĉecon.
Multaj lingvistoj atentigas pri tio, kaj ankaŭ UN kaj Unesko estas zorgo-plenaj pro la malforta situacio de multaj lingvoj. Laŭ proklamo de UN antaŭ tri jaroj, 2019 estas la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.
Kial esperantistoj interesiĝu pri la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo? La bazaj valoroj de tiu tago, la diverseco kaj la rajto de ĉiu homo paroli sian gepatran lingvon, estas ankaŭ la valoroj, kiujn la tutmonda Esperanto-movado defendas. Ni, la esperantistoj, ne volas malaperigi aliajn lingvojn. Ni volas, ke ĉiuj lingvoj plu ekzistu, ni volas ke lingvaj rajtoj estu respektataj, kaj ke regu lingva justeco en la inter-komunikado.
Malantaŭ Esperanto ne staras ŝtatoj, ekonomiaj interesoj, imperiismo. Ni ne estas subtenataj de popoloj, kiuj deziras malaperigi aliajn popolojn kaj iliajn lingvojn, aŭ transpreni iliajn komercajn interesojn. Malantaŭ Esperanto estas nur bonvolemaj homoj el la plej diversaj popoloj kaj nacioj, kiuj celas justecon por ĉiuj kulturoj kaj ĉiuj lingvoj, kaj pacon inter ĉiuj popoloj.
Informas: la Informa Fako de UEA ĉe https://uea.org/vikio/21-a_de_februaro_2019_-_Internacia_Tago_de_la_Gepatra_Lingvo
Redaktite de Anna
- 9
- pafi: ĵeti tre forte per ilo, kun la celo trafi aŭ mortigi.
- manifestacio: okazo, kiam amaso da homoj kuniĝas sur-strate por publike montri sian opinion, kutime pri socia aŭ politika afero.
Bundesarchiv, Bild 183-1989-1106-405 / CC-BY-SA 3.0
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.