Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.
Eta ĉambro. Malvarma kaj profunda silento, reliefigita de la teda takto de mekanika horloĝo. Sur la planko, du infanoj ludas. Apude, la patro legas ĵurnalon kaj la patrino trikas puloveron...
Subite ŝi murmuras tra-dente, iom melankolie:
– Kiomfoje vi legis tiun artikolon en la lastaj monatoj?
Silento. Longa, tre longa silento kun tiktakoj, ĝis la viro flustras senemocie, ne levante la okulojn de sur la ĵurnalo:
– Tiomfoje kiom vi malfaris tiun puloveron por triki ĝin denove.
Ekstere, super ili, super tiu silento kun tiktakoj, la tera surfaco tradormas falsan nokton de nuklea vintro.
Liven Dek
- 9
- 1
Liven Dek estas Esperanta verkisto, vortaristo kaj eldonisto, membro de la tiel nomata “Ibera Skolo”, kaj nuna sekretario de la komisiono de Belartaj Konkursoj de UEA ekde 2016.
- falsa: malvera.
- flustri: paroli subvoĉe.
- ĵurnalo: ĉiutaga gazeto.
Foto: Wikimedia/Pensiero
- mekaniko: la arto konstrui maŝinojn.
- melankolia: malgaja.
- nukleo: la centra parto de atomo.
- pulovero: varma vesto por la supra parto de la korpo kaj la brakoj, kiun oni surmetas, tirante ĝin super la kapon.
- reliefo: elstaranta art-verko sur muro aŭ simile; elstaranta parto en komparo kun la cetero.
Foto: Wikimedia/Zereshk CC-BY SA 3.0
- surfaco: supraĵo; supra aŭ ekstera flanko de io.
- takto: la nombro kaj ofteco de regulaj batoj en muziko.
- teda: malinteresa.
- tiktako: la regula sono de horloĝo.
- triki: speco de manlaboro per fadeno inter du iloj por fari ŝtofon.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.