Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Tim Owen.
Ĉu vi aŭdis pri la Krubalo?
Se vi demandus al eta muso pri li, vi rapide ekscius, kia li estas. La museto dirus al vi, ke:
"Dentegojn li havas, kaj ungojn barbarajn,
kaj en la faŭkego tri dentojn elstarajn."
La Krubalo, do, estas timiga bestego, kiu loĝas en la arbaro, kie promenadas la muso. Sed ĉu li estas reala, aŭ ĉu inventaĵo de la museto? Legante la novan tradukon de la tre fama libro, vi ekscios mem!
En la angla la libro nomiĝas The Gruffalo. Ĝin verkis Julia Donaldson antaŭ 20 jaroj, en la jaro 1999. Pli ol 14 milionoj da ekzempleroj de la libro vendiĝis en la tuta mondo ekde tiam.
En decembro 2019, okaze de la 20-a naskiĝdato de la Krubalo, aperos la tute nova Esperanta versio de la tutmonde konata porinfana rakonto. La libro jam estas tradukita en 83 lingvojn, kaj Esperanto estas la 84-a.
La teksto en la libro ne estas tre longa. Troviĝas proksimume 700 vortoj. Ne ĉiuj vortoj estas facilaj, sed per bona vortaro, vi trovos la signifojn. Se vi ne komprenas vorton, kiun vi trovas en la libro, vi povas eĉ aldoni komenton sub tiu ĉi artikolo por demandi pri ĝia signifo.
La Esperanto-Asocio de Britio, kiu oficiale eldonos la libron, lastatempe kreis novan retejon pri la libro, krubalo.uk. Pere de ĝi, eblas antaŭmendi vian propran ekzempleron. EAB vendas ĝin kontraŭ nur £5 (proksimume 5,80€); la kutima rekomendata prezo estas £7.
Do, kion vi atendas? Antaŭmendu vian propran ekzempleron, kaj petu al via nacia asocio, ke ĝi aĉetu la libron. Tiel ankaŭ aliaj esperantistoj en via lando povos legi pri la bestego, kiun oni nomas 'La Krubalo'!
- 3
- 1
- barbaro: kruela, senkompata, nekulturita homo, kiu ne konas la regulojn de la socio, aŭ ne zorgas pri ili.
- faŭko: timiga buŝo de besto, kiu mortigas kaj manĝas aliajn bestojn.
- ungo: malmola kreskaĵo ĉe la fino de la fingroj de homoj kaj bestoj.
- versio: aparta formo de teksto, kiu diferencas de aliaj formoj de tiu sama teksto.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.