Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio Giacometto (‘Rico').
Clarence Bicknell, modela esperantisto
Clarence Bicknell estis pionira Esperantisto, kiu naskiĝis la 27-an de oktobro 1842, en granda kaj riĉega familio apud Londono. Li multe agadis por la internacia lingvo en Italujo, lando kie li loĝis dum multaj jaroj, ekde 1879 ĝis sia morto en 1918.
Clarence Bicknell havis tre multajn interesojn en multaj kategorioj. Preskaŭ ĉion, kion li faris, li faris bonege. Li estis pentristo, botanikisto, arkeologo, poeto, tradukisto, anglikana pastro kaj ĝis-osta Esperantisto.
Bicknell estis unu el la unuaj britoj, kiuj lernis la internacian lingvon. Ano de riĉa industriista familio, li studis matematikon ĉe la universitato de Kembriĝo. Post kelkaj vojaĝoj tra la mondo, li akceptis inviton esti pastro por la anglikana komunumo de la urbo Bordighera en nord-okcidenta Italujo, ĉe la marbordo apud la landlimo kun Francujo.
En Bordighera Bicknell multe aktivis por Esperanto. Li fondis klubojn tie kaj en la urbo Milano, kaj estis inter la fondintoj de la Itala Esperanto-movado. Li vojaĝis al la unuaj Universalaj Kongresoj, verkis kaj tradukis multajn poemojn (inter alie tiujn de la fama angla poeto Tennyson) kaj kontribuis al multaj Esperanto-revuoj. Forlasinte sian laboron kiel pastro, li dediĉis la ceteron de sia vivo al botaniko, kaj fariĝis elstara amatora arkeologo, esplorante la homfaritajn prahistoriajn gravuraĵojn, kiujn li trovis sur la alpaj rokoj de la montaro apud Bordighera. Li pentris pli ol 3000 pentraĵojn de la plantoj, kiujn li trovis en la regiono, kaj kreis multajn naturajn kolektojn. En la urbo, li ankaŭ fondis muzeon kaj bibliotekon. Ambaŭ estas viziteblaj ankoraŭ nun.
Kia plena vivo kaj kiom da agado por Esperanto! Eĉ pli rimarkinde, se oni konsideras, ke Bicknell lernis la internacian lingvon nur en sia 55-a vivjaro.
La plur-talenta Bicknell vidis en Esperanto ilon por interŝanĝi ideojn, por kunigi homojn el la tuta mondo, por paco kaj interkompreniĝo. Li mortis la 17-an de julio 1918, dum la homaro troviĝis ankoraŭ en la terura mallumo de la Unua Mondmilito. Lia vivo, tamen, estis tute ne malluma; ĝi estis gvid-lumo de modela esperantisto kaj homarano.
Eblas legi du poemojn de Clarence Bicknell en la rubriko "Legaĵoj".
Maurizio Giacometto ('Rico')
- 3
Maurizio Giacometto (Rico) estas redaktoro de la rubriko “Libroservo” en uea.facila kaj nuntempa studento de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM.
- Alpoj: la plej granda Eŭropa montaro, inter Italujo kaj la apudaj landoj Francujo, Svislando, Aŭstrujo kaj Slovenujo.
- amatora: praktikanta arton, sporton aŭ similan agadon pro ŝato kaj plezuro, ne kiel profesiulo.
- anglikano: membro de la ŝtata religio de Anglujo, kiu havas la reĝon aŭ reĝinon kiel ĉefon.
- arkeologo: sciencisto, kiu serĉas kaj studas restaĵojn el malnovegaj tempoj.
- botaniko: scienco pri la plantoj
- dediĉi: plenkore doni sin mem aŭ ion alian por iu celo.
- gravuraĵo: desegnaĵo sur ligno, ŝtono aŭ metalo per iu akra ilo.
Foto: Vikipedio/Ziko CC BY-SA 3.0
- ĝis-osta: tre profunda, per la tuta koro.
- Kembriĝo: fama universitata urbo en Anglujo; aŭ la universitato mem.
- matematiko: scienco pri nombroj kaj formoj, kaj ties propraĵoj.
- modela: tiel perfekte farita, ke ĝi estos imitinda en postaj okazoj.
- pastro: religia funkciulo, kiu prizorgas religiajn aferojn kaj faras aŭ gvidas di-servojn.
- pioniro: homo komencanta novan aferon, kiun poste sekvos aliaj homoj; la homo, kiu unue konigis Esperanton en sia propra lando aŭ medio.
- roko: ŝtonego; tre malmola, ŝtona parto de la tera supraĵo aŭ parto de monto.
- talenta: kun apartaj, rimarkindaj kapabloj.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.