Salti al enhavo

PetroKajKjoko

Membroj
  • Enhaveroj

    16
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    2

PetroKajKjoko laste gajnis la 12an de junio 2022

PetroKajKjoko havis plej multe da ŝatata enhavo!

Lastatempaj vizitantoj al profilo

La bloko pri lastatempaj vizitantoj estas malŝaltita kaj ne estas videbla al aliaj uzantoj.

PetroKajKjoko's Achievements

14

Komunuma reputacio

  1. PetroKajKjoko

    La verda koro

    Post bona elementa kurso... se vere la lernantoj serioze enkapigis ĉiujn vortojn ĝi vere estas leginda kaj legebla.
  2. Aĥ aĥ aĥ... interesa vorto "respekti"!!! Amuza...
  3. PetroKajKjoko

    Lango-rompiloj

    Bona frazo por kontroli prononcon (ĉar ĝi enhavas ĉiujn problemojn) estas trovebla ĉe la nederlanda iama laborista movado. La frazo: La miopa profesoro ne scias, ke la knaboj, kiuj, ĥore hurlante, ĉasas la ĵetitan pilkon, fuŝas ankaŭ tre stulte siajn lecionojn kaj senĝue vizitas la lernejon de tago al tago. Tamen ĝi ne kontrolas la diferencon inter mondlingvo kaj montlingvo! Preskaŭ ĉiuj esperantistoj nomas sian lingvon montlingvo eĉ se ili ne loĝas en montara regiono!
  4. Mi kun intereso legis la tekston kaj mi ne estas la sola! Tiom da vizitantoj kaj tamen neniu komento, neniu reago. Tion mi ne povas kompreni. Ĉu vere regas tia anemio ĉe ni???
  5. Bonege! Tiom malmulte ni scias pri estinteco! Ni tute ne povas imagi kaj havas tute falsajn ideojn pri ĝi.
  6. Bonega argtikolo! Mankas, treege mankas tiaj artikoletoj. Ni scias kaj konservas tro malmulton pri niaj pioniroj.
  7. PetroKajKjoko

    Japanaj proverboj

    Parenteze, esprimoj, kiuj konsistas el kvar ĉinaj signoj kiel "unu + io + unu + io" estas ofte troveblaj en Japanujo. Eble japanoj ŝatas tiun formon. Kolekti diversajn esprimojn en tiu formo eble estas interese. Mi bone scias! Ankaŭ en la ĉina! Eĉ ekzistas vortaroj pri la kvarvortaĵoj, ĉu. Ili estas koŝmaroj por japanologoj!!! Pro sia koncizeco.
  8. PetroKajKjoko

    Japanaj proverboj

    Bv malfermi! Documentscan.pdf
  9. PetroKajKjoko

    Japanaj proverboj

    Pasintjare FEL eldonis la Proverbaron kiun patro kaj filo deziris! Apud la esperantaj versioj de Ludoviko aperas la kvar lingvoj el la originalo de patro Marko. Sed ni aldonis ankoraŭ tri pliajn lingvojn. La libro estas do vere baza libro de nia lingvo kaj movado. Neeviteble...iom kosta sed ne terure kosta ĉar iu entuziasmulo subvenciis por malaltigi la prezon. Kontaktu min por ke mi sendu paĝon al vi.
  10. PetroKajKjoko

    Japanaj proverboj

    Midori-san, Bv kontakti min per e-mail. Dankon. Sed, post matenmanĝo mi reagos.
  11. PetroKajKjoko

    Japanaj proverboj

    一期一会 (ichigo ichie) Unu renkontiĝo en unu vivo. Interpreto: Povus okazi, ke oni renkontas alian homon nur unu fojon en la vivo. Tial oni traktu ĉiun renkontiĝon, ĉiun gaston tutkore. Por interesatoj: nur kvar vortoj, inter kiuj dufoje "unu", en la japana sed la traduko en la jap-angla vortaro estas: Ĉiu ŝanco zorgi alian homon estas tute aparta ebleco kiu neniam en via vivo denove sin prezentos (kaj vi do devas zorgi ke vi traktu ĝin kiom eble plej perfekte)! La interpreto de niaj gesamideanoj do tute ne estas fantazia aŭ imaga!!! Mi ankoraŭ serĉas ĉu vere neniu esperanta proverbo estas pli samsenca!
  12. PetroKajKjoko

    Japanaj proverboj

    Anna: jes se vi uzas Rogister-eldonon!! La Rogistera alfabetigo (absoluta: ĉiu proverbo komenciĝanta per "la" troviĝas ĉe L!!!). Logike oni alfabetigas pli sence! Laŭ unua ĉefvorto aŭ laŭ unua substantivo Sed ne se vi uzas iun malnovan Hachette aŭ se vi uzas la oklingvan!!! Tiuj numeroj estas treege gravaj ĉar ili resendas al paragrafoj kiuj enhavas pluraj proverboj kun parenca signifo!!!
  13. PetroKajKjoko

    Japanaj proverboj

    Por 3 estas iu proverbo kiu rilatas! 625: Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras. Por 6 ekzistas la Varingjena Lumingo sian bazon ne prilumas. (Rogistereldono de Proverbaro) kaj ankaŭ: 410: Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas. Laŭ Varingjeno ĝi estas araba proverbo. Mia klarigo de ĝi estas: ĉio havas (siajn) limigojn. Baldaŭ aperos plena Frazeologio kun klarigoj koncizaj por pli malpli ĉiuj esperantaj proverboj.
  14. PetroKajKjoko

    Japanaj proverboj

    Mi bedaŭras ke vi ne sisteme mencias la numerojn de la esperantaj proverboj, ĉar ĉiuj proverboj en unu paragrafo rilatas!
  15. PetroKajKjoko

    Japanaj proverboj

    Gekaraj,. Gratulojn, sed ĉu vi ne scias ke en la Oklingva Proverbaro (eldono FEL) enestas dekkvar japanajn? Ili estas en paĝo 524. La Oklingva estas la proverbaro de Zamenhof (patro kaj filo) kun klopodo de restaŭra vastiĝo. Apud la zamenhofaj proverboj aperas ekvivalentoj en: Rusa, pola, germana, franca, nederlanda, hungara, kaj latina. Pluse: 14 japanaj! Mi studos vian tekston post matenmanĝo, sed volis jam tuj gratuli! Ĉu iu el la triopo povas kontakti min? desmedtpetro@yahoo.com
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.