Mi estas tre honorata prezenti min kaj mian amikinon al vi. Mi nomiĝas DUAN Yi. Mi havas dek ses jarojn ĉi-jare. Mi havas bonan amikinon. Ŝia nomo estas CHEN Jingfen. Ni sidas ĉe la sama tablo en la klasĉambro. Nia hejmurbo estas Dali. La sorto lasis nin renkontiĝi en Art-kolegio de Kunming. Ni lernas kaj vivas kune. Jen ni, kiuj kantas kune:
Ni ambaŭ estas sunplenaj knabinoj kaj optimismaj. Ni havas komunan hobion: kantado. Homoj kun similaj interesoj amikiĝas pli facile. CHEN Jingfen estas la ĉefa persono. La samdomaninoj elektis, ke ŝi estu estrino de la domo.
Bonŝance ni renkontiĝis en tiu ĉi lernejo en septembro 2018. Kun la samaj revoj ni kune studas, amuziĝas kaj kune lernas Esperanton. Ni estos pli diligentaj estonte!
DUAN Yi (maldekstre) kaj CHEN Jingfen (dekstre)
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.