Saluton, mi estas Mariana Evlogieva el Sofio, Bulgario. Profesie mi estas estro de projektoj (ĉefe retaj) kaj verkisto.
Mi esperantistiĝis en 1982. En 1983 mi finis instrurajtigan kurson en la Internacia Esperanto-Kursejo en Pisanica. (Vidu la foton sube - mi pozas kun L. L. Zamenhof en la korto de la kursejo.) De tempo al tempo mi instruas Esperanton.
Mi organizas ĉiumonatajn renkontiĝojn de la sofiaj geesperantistoj, kiuj estas malfermitaj por ĉiuj - ĉeeste aŭ virtuale per Skajpo. Kelkfoje jare mi organizas ankaŭ aranĝojn por ne nur esperantista publiko.
Por neesperantistoj mi prizorgas retejon en la bulgara: http://espereto.com/ - ĝin eblas legi ankaŭ en Esperanto aŭ iu alia lingvo helpe de la tradukilo de Google. (Elektu lingvon el la listo supre, maldekstre sur ĉiu paĝo.)
Por Bulgara Esperanto-Asocio mi prizorgas la retejon http://bea.espereto.com/ - en ĝi vi trovos oficialajn informojn pri BEA.
Mi abonis la novaĵ-fluojn de tiu ĉi retejo per RSS kaj intencas regule legi ĝin. Kiam mi havos eblecon kaj ion interesan por diri, mi ankaŭ kontribuos.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.