Mi estas Hans Häglund, svedo, pensiulo, kiu lernis Esperanton kiel junulo dum la 60-aj jaroj. En Gotlando mi povis aŭskulti long-ondajn elsendojn en Esperanto kaj ricevis kaj kolektis QSL-kartojn (konfirmkartojn). Mi ankaŭ vizitis someran Esperanto-tendaron en Helsingoro en Danio.
Mi nun dum 10 jaroj studas Esperanton denove kaj mia junula studado helpas al mi progresi kaj spertiĝi. Ni havas etan semajnan Esperanto-studrondon en mia urbo Ludvika. Mi partoprenis en la Universala Kongreso 2009 en Bjalistoko. Mi ankau ĝuis renkonti esperantistojn dum miaj laborvojaĝoj en Aŭstralio kaj Ĉinio.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.