Salti al enhavo

Ne ĉie junio estas somera monato


 Diskonigi

Flagoj gajigas la stratojn de Sanpaŭlo dum la junia festo.

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Karina Oliveira.

La suba artikolo unue aperis en Kontakto n-ro 320 (2024:4).

En la finna lingvo, junio estas kesäkuu, kiu laŭvorte signifas “la somera monato” (kesä - somero + kuu - luno, monato). Estas iom malfacile por mi pensi, ke junio estas somereca, ĉar en Brazilo (almenaŭ en la regiono de Sanpaŭlo, kie mi kreskis), junio estas tempo por festa junina (junia festo), mia plej ŝatata tradicio de la vintro. Tiam ni povas trinki varmajn trinkaĵojn dum la malvarmaj vesperoj, danci tradician grupan dancon quadrilha, kaj pasigi bonegan tempon kun amikoj manĝante varmajn vintrajn manĝaĵojn.

Pluraj homoj neniam pensas pri tio, ke la sezonoj ne estas samaj ĉie en la mondo, kaj precipe ke ili ne okazas dum la samaj monatoj. Dum la plejparto de mia vivo, la vintro okazis ekde la fino de junio ĝis la fino de septembro. Sed nun tio tute ŝanĝiĝis, ĉar loĝante en Finnlando mi spertas la vintron de decembro ĝis februaro (nu, oficiale, ĉar la vera malvarma periodo ja povas esti multe pli longa ol tio). 

Kompreneble, la vintroj en Brazilo kaj en Finnlando ne estas kompareblaj, ĉar la brazila vintro estas tre milda kompare kun la finna. Krome indas memori, ke ili ne okazas dum la sama periodo de la jaro. Tio gravas, ĉar ofte ĉe kulturoj kie estas granda diferenco inter la sezonoj, oni uzas la sezonojn por indiki la tempon. Frazoj kiel Mia kuzino ekhavos novan postenon en la printempoMi partoprenis en la Azia-Oceania Kongreso en aŭtuno 2022 estas tre oftaj. Tamen en la kulturo en kiu mi kreskis, ili kutime ne estas uzataj. Anstataŭe oni uzas specifajn monatojn por indiki la tempon, ekzemple: Mi partoprenis en la Azia-Oceania Kongreso en novembro 2022. Novembro estas printempa monato en la suda duonsfero, kaj tial se oni dirus, ke la kongreso okazis “en aŭtuno 2022”, ne estus tute klare en kiu parto de la jaro ĝi efektive okazis. Tial, uzado de sezonoj por paroli pri la tempo povas kaŭzi konfuzon kiam oni estas en internacia medio, kaj en Esperantujo indas atenti pri tio.

Mi estis ano de la volontula teamo, kiu tradukis la kurson de Esperanto en Duolingo al la portugala, surbaze de la jam kreita angla versio. Mi bone memoras, ke kiam mi legis la frazon “La Universala Kongreso okazas dum la somero”, mi tuj sentis eĉ fizikan malkomforton pri tio. La UK kutime okazas en julio aŭ aŭgusto, kaj en la norda duonsfero tiu frazo estas tute pravigebla. Tamen, Universala Kongreso en la suda duonsfero okazas dum la vintro!

Kompreneble mi scias, ke neniu faras tion intence, sed kiam oni havas tiun kutimon en sia denaska lingvo, nepre indas atenti pri tio, kiam oni estas en internacia medio. En kelkaj kulturoj oni eĉ ne parolas pri la kvar kutimaj sezonoj (vintro, printempo, somero kaj aŭtuno). Kiel Arya Ferduzi klarigis en numero 313 de Kontakto, en multaj lokoj oni parolas ekzemple pri “seka” kaj “pluva” sezonoj. 

Laŭ mi la plej facila solvo estas, ke oni alkutimiĝu uzi monatojn anstataŭ sezonojn por paroli pri la tempo. Tiel ne estos konfuzo, ĉar la monatoj ja estas samaj por ĉiuj.

Karina Oliveira 
 

  • Ŝati 5
  • Ami 2

Karina Oliveira estas brazilanino kaj lingvisto, kaj dum multaj jaroj estis instruisto de la portugala. Ŝi estis aktiva en la brazila kaj internacia junularaj movadoj. Nuntempe ŝi estas la redaktoro de la revuo Kontakto. Ŝi studas la finnan en Turku, kie ŝi loĝas ekde julio 2023. 


  • Duolingo: retejo por lingvo-lernado.
  • duon-sfero: la norda aŭ la suda duono de la mondo (foje ankaŭ la orienta aŭ okcidenta). 

Ekvatoropbl..gif.3da9ff03f1d7473c01b15ea75711d10c.gif

  • Esperantujo: la Esperanta mondo.
  • fizika: korpa, ne mensa aŭ virtuala.
  • indiki: montri; doni bezonatan informon.
  • konfuzo: amaso da senordaj ideoj, tiel ke oni ne plu komprenas la situacion.
  • milda: ne akra por la sentoj; (pri vetero) varmeta.
  • oficiale: laŭregule akceptite de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tiu afero.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj ĉeestas kaj kune aktivas en iu komuna aranĝo.
  • posteno: ofico, laborfunkcio.
  • specifa: aparta; tiu, kaj neniu alia.
  • teamo: grupo de kunludantoj en sporto aŭ ludo; grupo de homoj, kiuj agas kune por plenumi iun taskon.

Teamo-vkpd..thumb.jpg.1f0290b2cd7da7593cd659219baf4644.jpg

                                               Foto: Vikipedio / SO Jinsu CC BY-SA 4.0

  • versio: aparta formo de teksto/afero, kiu diferencas de aliaj formoj de tiu sama teksto/afero.
  • volontulo: homo, kiu proponas sin por plenumi taskon aŭ fari laboron, plej ofte sen-page.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi plene subtenas la aliron de Karina kaj efektive pri tiu temo mi konstante atentigas kadre de UEA-agadoj. Tiu kompreno laŭ mi estas parto de la konstruo de pli monda konscio. Dankojn kaj gratulojn al Karina, ankaŭ pro la agado kiel redaktoro de la revuo Kontakto. Cetere mi tre kuraĝigas al ĉiuj subteni ŝian laboron per abono de Kontakto, kion eblas fari per https://uea.org/alighoj/abonilo (eblas aboni elektronike kontraŭ tre malalta prezo).

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

Je 22/10/2024 at 04:20, Jean-Claude Roy diris:

De longa tempo mi ne legis nek vidis iun Kontakton.

Ĉu tiu revuo taŭgas por ĉiuaĝaj komencantoj?

Ĉu tiu revuo taŭgas por junulineto 9jara?

Dankon pro via respondo

Amike

Kara Jean-Claude, mi vere rekomendas, ke vi abonu por vi la revuon Kontakto: https://uea.org/alighoj/abonilo. Ĝi estas interesega, sed mi kredas, ke nur por homoj aĝaj 16+. Ĝian enhavon vi povas aliri per https://uea.org/revuoj/kontakto (numeroj malnovaj pli ol 1 jaro estas libere alireblaj). Por pli junaj homoj mi rekomendas investi en infanlibroj, ĉefe tiujn de EAB, ekz-e Kvin novaj infanlibroj: £20 - Shop - Esperanto-Asocio de Britio (sed estas multaj aliaj!).

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.