Salti al enhavo

La sezonoj - laŭ indonezia vidpunkto


 Diskonigi

Du indoneziaj fruktoj: durio kaj rambutano

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Zhao Jianping.

La sezonoj - laŭ indonezia vidpunkto 

La suba artikolo unue aperis en Kontakto n-ro 313 (2023:2). Ĝi estas iom redaktita. 

Rilate al sezonoj, mi alkutimiĝis al nur du: seka kaj pluva. Ĉar ĉiu parto de Indonezio troviĝas ĉe la ekvatoro, ĝi ne havas sezonojn kiel en Eŭropo. En baza lernejo, oni jam lernas pri tio, kaj oni lernas, kial en nia lando estas nur du sezonoj.

Tamen, oni scias kiaj estas la sezonoj en Nord-Ameriko kaj Eŭropo pro filmoj kaj romanoj. Tial mi malkovris kun miro, ke multaj homoj kredas, ke mi spertas vintron en Indonezio. Mi supozas, ke ne ekzistas multaj filmoj kaj romanoj pri tropikaj landoj, aŭ eble temas nur pri manko de scio. Ĉiuokaze, mi volas klarigi al la legantoj de Kontakto, kiaj estas la sezonoj en Indonezio, ĉar ili estas simplaj.

Kiam mi vizitis Eŭropon la unuan fojon estis aŭtuno tie. Ĉar mi ne alkutimiĝis al la eŭropaj sezonoj, mi ne kontrolis la prognozon kaj la temperaturon antaŭ mia foriro de la loĝejo en la unua mateno por serĉi matenmanĝon. La rezulto estis ke mi marŝis surstrate frostiĝante, ĉar mi ne surmetis taŭgajn vestaĵojn. Mi neniam bezonas kontroli tiajn aferojn en Indonezio. La ununura metodo por sin prepari kontraŭ malbona vetero en Indonezio estas kunporti ombrelon ĉien ajn.

Ĉar estas malmultaj sezonoj en Indonezio, oni uzas la indonezian vorton por sezono musim, por paroli pri la periodo, kiam iu specifa planto produktas fruktojn. Ekzemple, en junio kaj julio estas la sezono de oranĝo, aliflanke, dum decembro kaj januaro estas la sezono de avokado. Estas eĉ kanto, kiu uzas la sezonojn de fruktoj en la kantoteksto:

Dari musim duren, hingga musim rambutan, tak juga aku temukan...
(Ekde la sezono de durio, ĝis la sezono de rambutano, mi ne povas trovi...)

Wali: "Cari Jodoh" (serĉi edzinon)

La sezono de durio estas en la komenco de la jaro (januaro-februaro), kaj la sezono de rambutano estas en la fino de la jaro (novembro-decembro). Do en tiu kanto, oni volas diri, ke la serĉado jam daŭras unu jaron.

Arya Ferduzi

  • Ŝati 6

Arya Ferduzi loĝas en Indonezio, kie li studis la francan. Li estas la prezidanto de Indonezia Esperantista Junulara Organizo (IEJO), landa sekcio de TEJO.

 


  • avokado: frukto, ne tre dolĉa, kiun oni povas manĝi kiel legomon aŭ kiel dolĉaĵon; ĝi havas malmolan verdan aŭ brunan eksteraĵon, sed kiam ĝi estas preta por manĝado, ĝi estas tre mola interne.

1224931534_Avokadopx..jpg.40b94bd44163262d8a6fc3bf65589c0f.jpg

  • durio: bongusta frukto kun tre forta, malagrabla odoro, kiu kreskas ĉefe en sudorienta Azio.
  • ekvatoro: imaga linio ĉirkaŭ la centro de la Tero.

1636428264_Ekvatoropbl..gif.505bd8cf498773f501085f06d97b4ca6.gif

  • ombrelo: portebla ilo, kiun oni tenas super la kapo, kontraŭ pluvo aŭ suno.

1095513838_Ombrelopx..jpg.53b4e49772fc04fd76037104a58d3a03.jpg

  • oranĝo: frukto, kiu donas sian nomon ankaŭ al koloro.

791634725_Orano.jpg.381c9bdfb9eb9770fc26207b7f973ea0.jpg

  • prognozo: antaŭvido pri la vetero, pri la evoluo de malsano, aŭ alia afero, surbaze de difinitaj signoj.
  • rambutano: malgranda frukto el sudorienta Azio, kun ekstera haŭto kovrita de haroj.
  • specifa: aparta; tiu, kaj neniu alia.
  • temperaturo: kvanto de varmeco.
  • tropika: trovebla en la plej varmaj regionoj de la Tero, kie la sunlumo alvenas preskaŭ rekte; en tiuj regionoj estas multe da pluvo.

1104767730_Tropikojpbl..thumb.png.ca7293e6b81771288a9d4c471ec9d5f2.png

  • vid-punkto: maniero rigardi aferojn; opinio.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.