Salti al enhavo

Unesko-kuriero en Esperanto: subskriba ceremonio en Pekino


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafael Henrique Zerbetto.

Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

Okazis en Pekino ceremonio de subskribado

pri kuneldonado de Esperanta versio de Unesko-kuriero 

La 7-an de januaro 2020 okazis ceremonio de subskribado pri kuneldonado de Esperanta versio de Unesko-kuriero. La ceremonion ĉeestis gvidantoj kaj reprezentantoj de Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), El Popola Ĉinio kaj Unesko-kuriero.

Fang Zhenghui, vicprezidanto de ĈIEG, diskonigis la historion de El Popola Ĉinio (EPĈ) en eldonado de Esperantaj libroj kaj gazetoj, kaj la esperon, ke Unesko-kuriero kontribuos por la paco kaj progreso de la mondo.

Ian Denison, ĉefo pri eldonado kaj diskonigo de Unesko, diris, ke eldonado de Esperanta versio de Unesko-kuriero ligiĝas al la tasko de Unesko subteni la diversecon de kulturoj kaj lingvoj, kaj al la celo rapidigi disvastigon de Esperanto en la mondo.

Duncan Charters, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), sendis gratulan mesaĝon al la ceremonio. Nome de UEA li esprimis sian dankon al EPĈ pro ĝia subteno al Unesko-kuriero, kaj la emon plimultigi kunlaborojn inter UEA kaj ĉinaj esperantistoj.

Chen Ji, direktoro de Esperanto-sekcio de EPĈ, diris ke EPĈ kunlaboros kun UEA por plenumi la tradukadon de Unesko-kuriero, kune kun esperantistoj el dek-kelkaj landoj. Tiel la gazeto kun koncepto “krei pacon per kulturo” estos plue diskonigita, kaj la kulturo kaj idealo de Esperanto estos pli vaste konataj.

Chen Shi, estro de EPĈ, kaj Denison subskribis la interkonsenton pri kuneldonado. Du Zhanyuan kaj Denison kune prezentis la nom-tabulon de Esperanto-redaktejo de Unesko-kuriero.

 

Tiu estis la elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.
 

  • Ŝati 7
  • Ami 1

  • ceremonio: festo por speciala religia aŭ publiko okazo.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • koncepto: ĝenerala ideo pri nekonkreta afero, mensa bildo pri io.
  • kuriero: homo, kies okupo estas rapide porti korespondaĵojn aŭ pakaĵojn. La vorto kuriero ofte estas uzata kiel nomo de gazeto.
  • reprezentanto: homo prezentanta sin nome de iu asocio.
  • sekcio: parto de asocio, oficejo, laborejo aŭ simile.
  • sub-skribi: skribi sian nomon fine de dokumento por montri, ke oni mem verkis ĝin, aŭ por konsenti pri la enhavo.

1664391394_Subskribo2px..jpg.be1ec1dcddade98eb0b10193f5dd9dd6.jpg

  • sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • versio: aparta formo de teksto, kiu diferencas de aliaj formoj de tiu sama teksto.
  • Unesko: Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

jes, scivolemo. la artikoloj estos kreataj kiel ĝis nun en Parizo, sed vi eble devos timi pli ol nur pri la eldono en Esperanto, ĉar la tuta Unesko-kuriero ankaŭ en la angla kaj en la franca estas financata de la ĉina registaro, neniu alia registaro konsentis pagi ĝin.

Ligo al komento
share_externally

Kia bona novaĵo ! Mi ĝojas, ke ekzistas la Esperanta versio de Unesko-kuriero. Mi baldaŭ povos legi artikolojn en ĝi ! Dankon al la aŭtoro pro tiu informo ! Sed mi havas demandon : kial oni skribas la vorton "direktoro" ? Kiaj estas la diferencoj inter "direktoro",  "direktisto" kaj "estro" ? Dankon !

Ligo al komento
share_externally

La baza vorto estas la vorto 'direkt-' en la Universala Vortaro': 

direkt' diriger | direct | richten | направлять | kierować.

 

'direktoro' evidente estas eŭropaĵo, kies signifo estas 'direktanto' aŭ 'direktisto' kaj estro estas iom pli ĝenerala signifo.Vidu en la Plena Ilustrita Vortaro:

direktor1o

1 Direktisto de ofico, gazeto ktp: direktoro de banko, de liceo.
2 🎭 Estro de teatro, kiu elektas la ludotaĵojn, la aktorojn k direktas pere de siaj kontrakte ligitaj administrantoj, reĝisoroj ktp. sian entreprenon.
  • Dankon 2
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.