Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafael Henrique Zerbetto.
Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
Okazis en Pekino ceremonio de subskribado
pri kuneldonado de Esperanta versio de Unesko-kuriero
La 7-an de januaro 2020 okazis ceremonio de subskribado pri kuneldonado de Esperanta versio de Unesko-kuriero. La ceremonion ĉeestis gvidantoj kaj reprezentantoj de Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), El Popola Ĉinio kaj Unesko-kuriero.
Fang Zhenghui, vicprezidanto de ĈIEG, diskonigis la historion de El Popola Ĉinio (EPĈ) en eldonado de Esperantaj libroj kaj gazetoj, kaj la esperon, ke Unesko-kuriero kontribuos por la paco kaj progreso de la mondo.
Ian Denison, ĉefo pri eldonado kaj diskonigo de Unesko, diris, ke eldonado de Esperanta versio de Unesko-kuriero ligiĝas al la tasko de Unesko subteni la diversecon de kulturoj kaj lingvoj, kaj al la celo rapidigi disvastigon de Esperanto en la mondo.
Duncan Charters, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), sendis gratulan mesaĝon al la ceremonio. Nome de UEA li esprimis sian dankon al EPĈ pro ĝia subteno al Unesko-kuriero, kaj la emon plimultigi kunlaborojn inter UEA kaj ĉinaj esperantistoj.
Chen Ji, direktoro de Esperanto-sekcio de EPĈ, diris ke EPĈ kunlaboros kun UEA por plenumi la tradukadon de Unesko-kuriero, kune kun esperantistoj el dek-kelkaj landoj. Tiel la gazeto kun koncepto “krei pacon per kulturo” estos plue diskonigita, kaj la kulturo kaj idealo de Esperanto estos pli vaste konataj.
Chen Shi, estro de EPĈ, kaj Denison subskribis la interkonsenton pri kuneldonado. Du Zhanyuan kaj Denison kune prezentis la nom-tabulon de Esperanto-redaktejo de Unesko-kuriero.
Tiu estis la elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.
- 7
- 1
- ceremonio: festo por speciala religia aŭ publiko okazo.
- el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
- koncepto: ĝenerala ideo pri nekonkreta afero, mensa bildo pri io.
- kuriero: homo, kies okupo estas rapide porti korespondaĵojn aŭ pakaĵojn. La vorto kuriero ofte estas uzata kiel nomo de gazeto.
- reprezentanto: homo prezentanta sin nome de iu asocio.
- sekcio: parto de asocio, oficejo, laborejo aŭ simile.
- sub-skribi: skribi sian nomon fine de dokumento por montri, ke oni mem verkis ĝin, aŭ por konsenti pri la enhavo.
- sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
- versio: aparta formo de teksto, kiu diferencas de aliaj formoj de tiu sama teksto.
-
Unesko: Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.