Estas mi esperantisto
de Julio Baghy
Eblas aŭskulti kaj samtempe legi la tekston ĉi tie.
Verda stelo sur la brusto
Iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto
Estas mi esperantisto.
Kuŝas ie sub tegmento
Netuŝebla Fundamento.
Tuŝu ĝin nur la Mefisto;
Estas mi esperantisto.
Polv-kovrite sur bretaro
Putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto-listo;
Estas mi esperantisto.
Gramatikon mi ne konas
Kaj gazetojn ne abonas.
Librojn legu la verkisto,
Estas mi esperantisto.
Mi parolas kun rapido:
“Bonan tagon, ĝis revido”
Ĝi sufiĉas por ekzisto,
Estas mi esperantisto.
Pionirojn mi kritikas,
La gvidantojn dorne pikas
Kaj konspiras kun persisto;
Estas mi esperantisto.
Por la venko mi esperas,
Sed nenion mi oferas,
Mi ne estas ja bankisto,
Estas mi esperantisto.
Se baraktas en la krizo
La movado, organizo
Helpas mi nur per rezisto,
Estas mi esperantisto.
Flugas per facila vento
El la buŝo Nova Sento.
Ĝi sufiĉas por sofisto;
Estas mi esperantisto.
Post la mort' ĉe tombo mia
Staros “rondo familia”.
Nekrologos ĵurnalisto:
“Estis li esperantisto”.
Julio Baghy (1891-1967) estis fama hungara esperantisto. Legu la artikolon pri li en uea.facila.
Jen kelkaj klarigoj por pli bone kompreni la poemon:
La verda stelo (unua verso) estas la simbolo de Esperanto.
La SAT-vortaro (tria strofo) estas Plena Vortaro, kiu antaŭ la apero de PIV (Plena Ilustrita Vortaro) en 1970 estis la plej grava vortaro en Esperanto.
La esprimoj “facila vento” kaj “Nova Sento” (antaŭlasta strofo) kaj “rondo familia” (lasta strofo) aperas en la poemo La espero de Zamenhof. Li esperis, ke ĉiuj popoloj kune faros “unu grandan rondon familian”.
Redaktite de Anna
- 4
- 2
- barakti: tre forte movi la brakojn kaj krurojn, kiam oni estas kaptita en malfacila situacio; forte peni kontraŭ malfacilaĵoj kaj malhelpoj.
- bretaro: meblo, kiu entenas librojn.
- dorno: pikilo de planto.
- ilustri: aldoni desegnaĵojn aŭ bildojn al teksto.
- ĵurnalisto: profesia raportisto por gazeto.
- konspiri: kaŝe interkonsenti kun aliaj homoj por forigi la gvidantojn aŭ fari aliajn malbonajn agojn.
- kritiki: paroli pri la mankoj kaj malbonaj aspektoj de homo aŭ afero.
- krizo: grava danĝera periodo; subita kaj tre malbona ŝanĝiĝo en situacio.
- Mefisto: nomo de malbona spirito, kontraŭulo de Dio.
- nekrologo: artikolo kun informoj pri ĵus mortinta persono kaj mallonga priskribo de ties vivo.
- oferi: donaci al dio aŭ al iu idealo; fordoni ion tre valoran, ĉar oni deziras ricevi gravan servon aŭ objekton interŝanĝe.
- pala: senkolora, blanketa, kun malforta koloro.
- persisti: plu fari aferon malgraŭ malhelpoj.
- pioniro: homo komencanta novan aferon, kiun poste sekvos aliaj homoj; la homo, kiu unue konigis Esperanton en sia propra lando aŭ medio.
- polvo: tre malgrandaj kaj malpezaj eretoj foje videblaj en la aero.
- putri: malboniĝi pro la pasado de tempo, ekzemple frukto aŭ mortinta besto post iom da tempo putras.
- rezisto: kontraŭstaro.
- rusto: brun-ruĝa malpuraĵo, kiu aperas sur feraj objektoj, kiam ili restas en malseketa aero.
- simbolo: io, kio elvokas aŭ prezentas ion alian (ekzemple koro estas simbolo de amo).
- sofisto: homo, kiu kapablas lerte diskuti kaj uzi vortojn, eĉ por tre konvinke montri malveraĵojn.
- strofo: unu el la dividaĵoj de poezia verko, kutime kun regula aranĝo, konsistanta el pluraj linioj de teksto.
- tedi: malinteresi.
- tombo: fosaĵo en la tero, kien oni metas mortinton; memoriga ŝtono starigita super tia fosaĵo.
-
verso: unu linio de poeziaĵo.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.