Gerda malaperis! Claude Piron. Chapecó: Fonto, 1983. 48 paĝoj, 21 cm. Prezo: €6.90.
Kiam novaj lernantoj volas plibonigi sian lingvo-kapablon, ili kutime serĉas librojn, kiuj ne havas tro da malfacilaj vortoj aŭ gramatikaĵoj kaj kiuj povus samtempe tikli la imagon. Tiel, ili legas la libron ĝis la fino.
Unu tia libro por Esperanto-lernantoj estas Gerda malaperis!, la fama libro de Claude Piron kaj bona amiko de novaj esperantistoj.
Temas pri krim-romaneto, kiu kaptas la atenton de la legantoj tuj de la unua paĝo kaj ne forlasas ĝin ĝis la fino de la rakonto, kiam la mistero solviĝas.
La libro taŭgas por komencantoj kaj progresantoj, ĉar ĝi komenciĝas per tre facilaj, ĉiutagaj vortoj kaj gramatiko. Iom post iom, ĝi fariĝas pli defia, donante al la lernanto multajn eblecojn por sukcesa lernado per ripetado de lingvaj strukturoj en malsamaj kuntekstoj.
La mistero komenciĝas, kiam tri studentoj observas strangan okazaĵon en la kafejo de universitato: virino, kiu estas sperta kriptaĵosciencisto, malaperas (aŭ ĉu iu kaptis ŝin?). Ili devas solvi la misteron. La leganto sekvas la aventurojn de la studentoj ĝis la solvo de la mistero.
La libro povas esti uzata kiel helplibro dum kurso, aŭ en memlernado. Eblas ankaŭ spekti filmon de la rakonto, aŭ aŭskulti la komencan parton per malnova son-dosiero.
Se vi ankoraŭ ne legis iun ajn libron en Esperanto, tiu ĉi aventur-romano estus sendube tre bona unua legolibro por vi.
La libron oni povas aĉeti ĉe la libroservo de UEA. Ĝi estas legebla ankaŭ senpage en la reto.
Maŭrico Giacometto ('Rico')
Redaktite de Rico
- 7
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.