Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.
Anne Frank ne estas de hieraŭ. Mies Bouhuys. Tradukis Nora Bartels. Apeldoorn: FELUA-grupo, 1988. 194 paĝoj. Prezo 3.90 €.
Memore al la naŭdek-jariĝo de Anne Frank, la 12-an de junio 2019, UEA reproponis la libron Anne Frank ne estas de hieraŭ. La tragedian historion de sia familio Anne Frank priskribis en sia mondfama taglibro, kaj tiu taglibro aperas ankaŭ en tiu ĉi rakonto. La libro priskribas la vivon de la familio Frank antaŭ ol ĝi transloĝiĝis de Germanujo al Nederlando, ĝis la malfeliĉega fino en la naziaj koncentrejoj.
La cent naŭdek paĝoj de la libro estas dividitaj en dek du ĉapitrojn. Kelkaj titoloj de la ĉapitroj montras la ĉefajn okazaĵojn de la mallonga vivo de Anne (La vagonaro, La komenco, La postdomo). Aliaj kor-tuŝe memorigas pri okazintaĵoj, kiuj unue ŝajnis gravaj nur por la eta Anne, sed kiuj poste montriĝis gravegaj en la longa sufer-plena sperto de ŝia familio kaj de ĉiuj viktimoj de la nazioj dum la Dua Mondmilito.
La mesaĝo de la libro estas tute klara: ke oni neniam forgesu la abomenajn teruraĵojn de la Holokaŭsto, kaj ke oni ne pensu ke tia perforto de homo al homo, tiaj teruraj misfaroj, ne povus okazi ali-loke en la mondo aŭ ne povus okazi denove. Anne Frank ne estas de hieraŭ. Tiu mesaĝo estas precipe aŭskultinda dum tiu ĉi parto de la 21-a jarcento, kiam la kunvivado inter malsamaj eroj de la socio estas sub premo de la fortoj de ekstremismo.
Temas pri historia kaj pensiga libro - sendube. Temas ankaŭ, tamen, pri verko facile legebla kun bela kaj flua stilo kaj tre eleganta lingvaĵo. La uzo de multaj tre bone elpensitaj Esperantaj esprimoj donos al la legantoj okazon por lerni novajn vortojn kaj vere ĝui la riĉecon de nia lingvo. La libroservo de UEA rekomendas ĝin por ĉiuj, kaj mi same opinias. Bonan legadon!
Maŭrico Giacometto ('Rico')
Redaktite de Rico
- 1
- 1
- 2
- abomena: kaŭzanta senton de malamego pro siaj tre malagrablaj kaj malŝatindaj ecoj.
- ĉapitro: dividaĵo de libro, signita per nomo aŭ numero.
- ekstremismo: opinioj aŭ agoj plej malproksimaj de la mezo.
- eleganta: bele kaj plaĉe aranĝita laŭ la plej bona gusto.
- holokaŭsto: la amasa mortigo de judoj fare de la nazioj dum la Dua Mondmilito.
- koncentrejo: malliberejo, kie multegaj homoj estas tenataj en tre malbonaj kondiĉoj.
- nazio: membro de politika movado, kiu regis Germanujon de 1933 ĝis 1945; ĝia estro estis Adolf Hitler.
- perforto: uzo de korpa forto por misuzi alian homon aŭ por devigi iun aŭ ion kontraŭ ties volo.
- stilo: la aparta maniero, laŭ kiu estas prezentata verko, artaĵo, vesto aŭ simile.
- titolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.
- tragedia: terure malfeliĉa.
- viktimo: persono suferanta aŭ mortinta pro iu okazaĵo.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.