Salti al enhavo

Lasu vian poŝtelefonon ĉe la pordo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Simone Schumacher.

Imagu, ke vi sidas en kafejo kun taso da teo. Vi vidas homojn, kiuj legas librojn aŭ desegnas. Eble estas iu, kiu ludas pianon. Eble estas grupo ludanta tabul-ludon. Kaj jen la plej bona afero: neniu havas poŝtelefonon.
 
Tio estas la apartaĵo de la Ekster-reta Klubo en Amsterdamo, Nederlando. Ĝi estas loko, kie homoj pagas por lasi sian telefonon ĉe la pordo. En tiu klubejo vizitantoj estas liberaj kontaktiĝi kun homoj en la reala mondo. Mankas ekranoj. Mankas klavaroj. Mankas sociaj amas-komunikiloj.
 
La kafejo fondiĝis, kiam tri geamikoj partoprenis en eksterreta semajnfina ripozejo. La sperto tiom entuziasmigis ilin, ke ili decidis krei kafejon. La unuan kafejon ili malfermis en februaro 2024, kaj nun eblas trovi similajn kafejojn en multaj urboj de Nederlando. Oni planas malfermi aliajn kafejojn en aliaj landoj.
 
La posedantoj de la kafejo esperas, ke homoj prenos hejmen la kutimon ne daŭre uzadi Interreton. Ili volas, ke pli da homoj havu verajn spertojn en la reala mondo
 
Sed ne necesas atendi la alvenon de senreta kafejo en via urbo. Vi povas krei la sperton mem. Invitu kelkajn amikojn al via domo sen la poŝtelefonoj. Proponu al ili teon, pretigu tabulludojn aŭ desegno-materialojn, kaj vidu, kio okazos.
 
Originala artikolo en la angla: https://www.positive.news/society/dutch-digital-detoxers-unplug-will-the-world-follow/

Myrtis Smith
 

  • Ŝati 6
  • Ami 1

Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, marŝadon kaj, kompreneble, Esperanton. Ŝi estas regula kontribuanto al uea.facila.


  • apartaĵo: speciala aspekto de io, kiu apartigas ĝin de aliaj aferoj.
  • entuziasmigi: kaŭzi grandan, emocian ŝaton pri iu afero.
  • piano: muzikilo, kiun oni ludas per klavaro.

Pianopx..png.5f98b345f102733655042ee0d047171e.png

  • tabul-ludo: ludo farata de malgranda grupo de homoj, movante disketojn aŭ aliajn aĵetojn sur tabulo laŭ difinitaj reguloj.

Tabulludopbl..jpg.c67098b6b3a07d977565ca084570269c.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Bonega kaj tre interesa artikolo!

Evidente temas pri reveno al la antaŭreta mondo, kiam familioj, amikaroj renkontiĝis por ludi hejme aŭ en kafejoj. Multaj emas ludi per retejoj kaj dum vesperoj kun aliaj homoj. Ambaŭ eblas.

La ĉefa motivo estas ĝui ludadojn.

Kiam oni spertas emociojn ludante aŭ ĉeestante koncerton, teatraĵon, ktp estas des pli bone, des pli agrable. 

Mi vidis iom pri la kongreso en Aruŝo kaj ŝajne la koncerto de Jomo ege plaĉis! Homoj ĝoje dancis, manfrapis. Certe ĝoja etoso sen poŝtelefono... sed almenaŭ unu filmis 🎥 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Ludi, ludadi, ludadadi... Ĉu plenkreskuloj ĉiam devas ludi ? (kaj trinki teon... akvo sufiĉas). Vidu Stela-n Vojaĝo-n : Ribelo (1998).

Tre bela foto (la dekstra parto) !

Ve ! Ankaŭ estadas militludoj. Ĉu iu ajn ludo estas eta milito ?

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.