Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.
Kafo estis preferata trinkaĵo en la otomana imperio. Kaj eble kafo estis unu el la kaŭzoj, kiuj kontribuis al la falo de tiu imperio.
Kafo atingis Konstantinopolon (nuntempan Istanbulon), la ĉefurbon de la otomana imperio, el Jemeno dum la regado de sultano Sulejmano la Granda (1520-1566). Ĝi baldaŭ fariĝis furora trinkaĵo tra la tuta imperio. La turka kafo estas trinkaĵo kun tre forta, maldolĉa gusto, kiun tradicie oni trinkas kune kun glaso da akvo kaj malgranda turka dolĉaĵo lokum.
Iuj homoj opiniis, ke pia islamano ne devus trinki kafon. Iam islama alt-rangulo eĉ publikigis ordonon kontraŭ kaf-trinkado, tamen la furoro daŭris kaj oni fondis la unuajn publikajn kafejojn en Konstantinopolo en la jaro 1555. Do, nun la unuan fojon troviĝis lokoj, kie la homoj povis renkontiĝi ekster sia hejmo, krom en moskeoj kaj bazaroj. Tial la homoj komencis kunveni tie, kaj en la kafejoj ekestis la kutimo, ke la pli edukitaj trinkantoj laŭtlegu la novaĵojn al la senalfabetuloj. Kaj tiel komenciĝis diskutado pri politiko, pri altiĝantaj prezoj, pri la malvenkoj en bataloj, kaj ankaŭ aŭdiĝis protestoj kontraŭ la sultano.
La kafejoj fariĝis la unuaj centroj, kie okazis politikaj protestoj. Tial la kristanaj lando-partoj en la imperio komencis batali por sendependiĝo, kaj unu post la alia gajnis siajn liberecon. En la kafejoj, oni faris la unuajn planojn pri kontraŭstaro al la sultano. Do, ni povas diri, ke kafo kontribuis al la fondado de Grekujo en 1821, de Serbujo en 1835 kaj de Bulgarujo en 1878.
Poste, en la diversaj sendependaj landoj, la trinkaĵo ekhavis novajn nomojn, ekzemple ĝi nomiĝis greka kafo, araba kafo, kaj tiel plu. Oni ankaŭ aldonis al ĝi aliajn ingrediencojn, kiel mastikon, oranĝon, kardamomon, ktp. Per rostado oni ŝanĝis la koloron de kaf-pulvoro al pli hela aŭ malhela bruna koloro, kun malsamaj gustoj.
Trinkinte vian kafon, vi vidos la pulvoron, kiu restas en via taso. Sciu, ke tiuj etaj eroj kapablas faligi ŝtatojn kaj ŝtat-estrojn tra la mondo.
Vasil Kadifeli
Redaktite de Anna
- 5
- 1
Vasil Kadifeli estas turka esperantisto kaj eldonanto de la revuo Turka Stelo.
- moskeo: islama preĝejo.
Foto: Dersaadet CC BY-SA 3.0
- bazaro: granda kovrita aŭ sub-ĉiela vendejo, kie troviĝas multaj malpli grandaj sendependaj vendejoj aŭ vendotabloj.
Foto: Babak Gholizadeh
- mastiko: mola aĵo, kiu venas el mastik-arbo, uzata en kuraciloj kaj por aldoni apartan guston al manĝaĵoj.
Fotoj: Ailinaleixo, פארוק CC BY-SA 3.0
- oranĝo: frukto, kiu donas sian nomon ankaŭ al koloro.
- kardamomo: parto de planto, kiu donas apartan guston al manĝaĵoj.
- pulvoro: multaj tre malgrandaj eroj de io.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.