Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio ‘Rico’ Giacometto.
Post-diplomaj studoj pri inter-lingvistiko: pinto kaj fino
Interlingvistiko estas la studo de internacia komunikado kaj homaj rilatoj interalie pere de plan-lingvoj kiel Esperanto.
La tri-jaraj post-diplomaj Interlingvistikaj Studoj (IS) – kiuj funkcias ekde 1998 en la pola Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano – komencis sian lastan studjaron en septembro 2023. La internacia kursaro okazas sub la gvidado de prof. d-ro Ilona Koutny, kun la kontribuo de fame konataj esperantologoj el pluraj landoj.
La tria jaro de la studoj ebligas specialiĝojn. Ĉi-foje eblis elekti inter Tradukado, Interlingvistiko kaj Esperanto-movado, aŭ Instruista trejnado.
Krom la specialiĝoj, la studentoj daŭre partoprenas komunajn kursojn kiel grupo. Inter tiuj kursoj estis la stud-objektoj Nuntempa Esperanto-literaturo kaj Nuntempaj problemoj de la Esperanto-movado. Tiun lastan gvidis Mark Fettes, kiu estis prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) de 2013 ĝis 2019. Surbaze de siaj propraj spertoj, li gvidis la studentojn en interesaj diskutoj.
UAM alte taksas, ke la Interlingvistikaj Studoj kontribuas al la internaciigo de la universitato. Efektive, krom el Pollando, la studentoj devenas de 11 landoj: Brazilo, Britio, Ĉeĥio, Ĉinio, Francio, Indonezio, Italio, Koreio, Kroatio, Rumanio, Vjetnamio.
En tiu ĉi jaro la studentoj verkas ankaŭ diplom-laboraĵon. Siajn rezultojn ili prezentos en septembro 2024. La plej bonaj laboraĵoj estas regule eldonataj, ekzemple en la lingvistika revuo Investigationes Lingvisticae de UAM.
Post 25 jaroj, tiu ĉi estas la lasta tri-jara periodo de la studoj. Kvazaŭ por festi la 25-jariĝon, en la pasinta studjaro komenciĝis la magistraj studoj pri interlingvistiko, kadre de la studfako Lingvistiko kaj inform-mastrumado. La studoj bone progresas kun dek studentoj, el kiuj sep venas el la ĉina Universitato en Zaozhuang, kie funkcias Esperanto-fako.
En 2024 la studentoj de ambaŭ programoj finos siajn studojn, kaj tiel finiĝos la historio de interlingvistiko en UAM. Kiel lasta pinta evento okazos labor-sesio pri interlingvistiko kadre de la fama internacia Lingvista Kongreso, kiu ĉi-jare okazos en Poznano, en septembro 2024.
Ilona Koutny
- 5
Ilona Koutny estas hungara lingvistino kaj esperantologo, loĝanta en Pollando ekde 1997, fondinto kaj gvidanto de la internaciaj Interlingvistikaj Studoj de UAM.
- de-veni: veni de iu loko, fonto aŭ situacio.
- diplomo: dokumento donita de lernejo, universitato aŭ simile, por montri, ke la ricevinto sukcese plenumis ekzamenon aŭ finis kurson.
Wikipedia/Millermz CC BY-SA 3.0
- d-ro: doktoro.
- el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
- esperantologo: fakulo pri Esperantaj studoj.
- evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
- lingvistiko: lingvoscienco.
- magistra: rilata al specialiĝo en la dua nivelo de universitata studado, post fino de la unua nivelo.
- mastrumado: (en komputado) organizado kaj prizorgado de ĉiuj informoj kaj programaroj necesaj por esplorado de diversaj temoj helpe de komputiloj.
- parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
- pinto: plej alta punkto; la plej trafa aŭ grava momento aŭ punkto.
- plan-lingvo: lingvo planita kaj kreita de homo aŭ homoj, anstataŭ evolui nature.
- prof(esoro): alt-nivela instruisto en supera lernejo; estro de universitata fako.
- sesio: perioda kunsido, aŭ unu difinita kunsido el grupo de samcelaj kunsidoj.
- taksi: provi difini la valoron aŭ kvanton de iu aŭ io.
-
trejnado: instruado kaj ekzercado por konduki al dezirata nivelo de kapablo.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.