Salti al enhavo

Intervjuo kun Sun Mingxiao: “Ĉiuj devas realigi per faktoj nian ideon”


 Diskonigi

Instruisto Semio gvidas gaston en la Esperanto-Muzeo

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis John Huang.

Ni ĝojas anonci, ke en la 15-a de decembro, Zamenhof-tago 2023, Sun Mingxiao (Semio) estis proklamita “Esperantisto de la jaro” pro sia laboro pri la Esperanto-muzeo.

La suba artikolo unue aperis en CRI Online. Ĝi estas iom mallongigita kaj simpligita por uea.facila.

Instruisto Sun Mingxiao (Semio) estas la fondinto de Esperanto-muzeo kaj de la Esperanto-fako ĉe Universitato Zaozhuang en la provinco Shandong de orienta Ĉinio. Li eklernis Esperanton kiam li estis deknaǔ-jara en 1983. Ĝi ŝanĝis lian vivon, ĉar ĝi donis al li la idealojn de internacia kunvivado kaj monda paco. Li disvastigis Esperanton kun tiuj ideoj en mezlernejo kaj universitato. 

Antaǔ pli ol dek jaroj, laǔ la konsilo de instruisto Semio, Universitato Zaozhuang fondis la Esperanto-muzeon. Multaj studentoj vizitis la muzeon kaj ekhavis la volon lerni Esperanton. De 2011 ĝis 2013 la universitato funkciigis Esperanto-kurson ne devigan. Instruisto Semio finfine donis la ideon al la estroj de la universitato starigi Esperanto-fakon kun kvar-jara kurso. Ili diskutis serioze kaj deziris tion fari. 

Nun la Esperanto-fako bone funkcias, sed la labor-postenoj por la gestudentoj post la finstudado ne estas multaj. Se ili volas disvastigi Esperanton en universitatoj, ili devas havi pli altajn diplomojn. Tial Universitato Zaozhuang kunlaboras kun la universitato Adam Mickiewicz en Pollando. Se la studentoj ricevos la diplomon de tiu universitato, eble ili povos eniri Universitaton Zaozhuang por instrui lingvistikon kaj Esperanton. Ili havos konstantan laboron kaj ili fariĝos profesiaj esperantistoj. Tio estas ja espero por nia lingvo.  

589599891_emeritio.thumb.jpg.ef29c1482e4eaca3c821796ac4656e39.jpgGrupa foto antaǔ la Esperanto-Muzeo dum la kunveno por la emeritiĝo de s-ro SemioInstruisto Semio emeritiĝis en junio 2023, sed la universitato proponis al li plulabori kaj li havas daǔre gvidan rolon por la muzeo kaj la Esperanto-fako. La estroj de la universitato promesis, ke la Esperanto-muzeo povos translokiĝi en la grandan bibliotekon de la nova universitat-areo, pli facile atingebla per superrapida trajno de Pekino aǔ Ŝanhajo.

1243152994_Novauniversitato.thumb.jpg.c70d227a7923b5d274769657ba53bcc8.jpgLa estonta loko de la Esperanto-Muzeo en la nova areo de la Universitato ZaozhuangInstruisto Semio estas ankaǔ konsilanto de la Esperanto-Parko en Zaozhuang kaj de la kompanio Verda Lumo. Li volas doni sian tutan energion al la Esperanto-movado kaj li opinias, ke tiuj estas bonaj lokoj por tion fari. Lastatempe oni planas kiel aranĝi la parkon. Ĝi fariĝos eĉ pli bela kaj ĝi enhavos kamparan loĝejon por la esperantistoj, kiuj vizitas la Esperanto-muzeon. Ili povos loĝi tie por tendumi, studi, esplori, eĉ vojaĝi.

E-parko.thumb.jpg.5e2553b2f01d0f67ac3e829acdb969c6.jpgS-ro Semio kaj klubanoj de Esperanto-klubo de Shandong dum agado en la Esperanto-ParkoInstruisto Semio esperas, ke ĉiuj esperantistoj povos veni al la muzeo, al la parko kaj al la kompanio. Kiel li diras: “Ĉiuj devas realigi per faktoj nian ideon. Tiel nia lingvo estos sukcesa.” 

Alessandra Madella
 

  • Ŝati 5

Alessandra Madella estas italino, nun loĝanta en Ĉinujo. Ŝi instruas Interkulturan Komunikadon kaj Esperanton ĉe la Universitato de Zaozhuang. Ŝi estas vic-prezidanto de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj).


  • areo: loko aŭ spaco kun difinitaj limoj kaj difinita uzo.
  • deviga: tia, ke oni nepre devas fari ĝin; postulata de la leĝoj aŭ la reguloj.
  • diplomo: dokumento donita de lernejo, universitato aŭ simile, por montri, ke la ricevinto sukcese plenumis ekzamenon aŭ finis kurson. 

1486571497_Diplomowk.jpg.f72e55233116c54b92294ce49700ed41.jpg

  • emeritiĝi: forlasi sian laboron, plej ofte pro maljuneco.
  • kompanio: komerca aŭ industria societo.
  • kunlabori: okupiĝi kune pri iu komuna laboro.
  • lingvistiko: lingvoscienco.
  • mezlernejo: lernejo por infanoj ekde 11 aŭ 12 jaroj ĝis 14 aŭ 16 jaroj; la preciza aĝo estas malsama en malsamaj landoj.
  • posteno: loko, kie soldato estas starigita; ofico, laborfunkcio.
  • proklami: klare anonci, por ke la publiko sciu.
  • provinco: regiono de lando aŭ ŝtato, kiu parte regas sin mem, kaj prizorgas mem siajn publikajn servojn.
  • rolo: tio, kion diras kaj faras aganto en teatraĵo aŭ filmo; la funkcio aŭ agado, kiun iu aŭ io devas plenumi.
  • tendumi: dum kelka tempo loĝi en sub-ĉiela loĝejo el ŝtofo.

698904279_Tendumejopx..jpg.bbe17c574abbd5fd69b3c20240e1a781.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.