Saluton Angelo, bonega novaĵo por vi! Ekzistas specifa servo por la komencantoj, kiuj, kiel, vi, volas plibonigi sian "paroladon". Tiu servo nomiĝas "Ekparolu!" kaj ĝi estas atingebla per la retejo Edukado.net. Tiu servo, kies iniciatinto estas Katalin Kovacs (Dankon al ŝi), ebligas kontaktojn inter "onkloj" (homoj kiuj gvidas konversaciojn) kaj "nevoj" (homoj kiuj parolas pri temoj elektitaj de ili mem). Je la fino de ĉiu sesio, aŭ kiam necesas, la geonkloj proponas korektojn, konsilojn, legadojn, taskojn, ktp por ke ĉiu nevo atingu pli altan nivelon. Ĉiu nevo havas 10 sesiojn kun diversaj geonkloj de li elektitaj. Plie, ĉiu sesio havas resumon en la retejo, tiele eblas scii, kiel evoluas la parola kompetenteco de la nevo. Profitu se vi ne jam komencis tiujn sesiojn ;-)! Plej amike