Salti al enhavo

Jean-Claude Roy

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    42
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    11

Ĉio afiŝita de Jean-Claude Roy

  1. Sukceson al tiu bona projekto 30 Oraj Horoj! Se okazos kursoj en mezlernejoj, ne forgesu indiki la kursojn en la oficiala datumbazo pri kursoj de Esperanto. Tiu datumbazo situas en la retejo Edukado.net en la parto "Kursejo". Estas facile registri la kursojn. Nuntempe la nombro de kursoj en lernejoj estas NUL (fakte estas 4: du en Koreio , kaj du en Germanio, sed la kursoj en Koreio finiĝis kaj la kursoj en Germanio estas por triaaĝaj homoj, do ne en lernejoj).
  2. Pardonon, mi ne skribas pri la bona projekto de niaj amikoj en Italio sed pri tiu uzo de "alikapabla". Mi preteratentis tiun adjektivon. En Francio, kaj mi supozas ankaŭ en aliaj landoj, ne eblas kompreni tiun eŭfemismon. En Esperanto ekzistas "handikapito" aŭ "handikapulo". Ekzistas la faka Asocio de Esperantistaj Handikapuloj. Ĉu ekzistas eŭfemismo(j) en Esperanto por paroli pri handikapuloj? En la franca ekzistas multaj. Ekzemple anstataŭ paroli pri "aveugle" (blindulo) oni parolas pri "mal voyant" (homo, kiu malbone vidas) Tiuj eŭfemismoj en la franca ne rilatas nur al handikapoj. Ili estas uzataj por multaj aferoj.
  3. Tre bona teksto por komencantoj kaj tre belaj fotoj por ornami ĝin. Dankon Gabriele kaj ankaŭ dankon pro via bela rideto. Amike
  4. Koran dankon Alessandra pro viaj interesaj sciigoj kaj sukcesoj de la bona projekto. Kiel vi, mi opinias, ke la oficiala agnosko de Itala Instituto de Esperanto kiel organizo, kiu rajtas proponi ĝisdatigajn kursojn al lernejaj instruistoj estus vere GRANDA sukceso! Ni esperu post la afabla mesaĝo de la ministro pri klerigado. Kiel nia amiko Jungkee, mi havas intereson pri instruado en lernejoj far la instruistoj mem, kaj same mi opinias, ke sen instruo de Esperanto en elementaj lernejoj kaj mezlernejoj, Esperanto tre malfacile disvastiĝos... krom eble pro miraklo neantaŭvidebla. Kiel Jungkee en Koreio kaj mi en Francio, multaj aliaj movadanoj kredas, ke la efektiva kaj reala instruo en lernejoj estas ĝusta kaj efika vojo... kaj evidente la movado devos akompani tiun procezon. Plej amike
  5. Mi gratulas niajn italajn geamikojn, kiuj lanĉis tiun gravan kaj bonan projekton. Kiel ni ĉiuj scias, en nia movado, tute ne estas sufiĉe da instruistoj por instrui Esperanton en elementaj lernejoj kaj mezlernejoj. Do instrui al instruistoj por ke ili mem instruu al siaj lernantoj estas la ununura ebla solvo por la disvastigo de nia komuna lingvo en lernejoj. Miaj demandoj: Kion opinias la iniciantintoj kaj la teamo, kiuj laboras por efektivigi tiun projekton pri la rezultoj jam atingitaj? Kiom da instruistoj lernis? Kiom da instruistoj jam komencis instrui al siaj lernantoj? Ĉu la rezultoj jam atingitaj montriĝas promesplenaj? Sukceson mi deziras. Amike Jean-Claude Roy
  6. Jean-Claude Roy

    Ĝemelaj urboj

    Efektive tiu agadkampo estas fruktodona. Montri per ĝemeliĝo al publikaj instancoj certe helpas. Ĉiam labori kun la eksteraj organizaĵoj! Tamen estas hoko en la ezoko. Ni estas malmultnombraj do niaj ebloj estas raraj. Ekzemple en mia urbo Chantepie (en Bretonio - Francio) ekzistas ĝemela urbo nomata Obrigheim en Germanio, sed kiel scii, ĉu estas esperantisto tie? Ni ne scias kie situas esperantistoj! Ne plu ekzistas libro, en kiu troviĝas ĉiuj la esperantistoj (ĝisdatigata), kiel ekzistis en la epoko de Zamenhof. En la esperantista mondmapo, ekzistas nur 2684 esperantistoj kaj mi dubas, ĉu tiu mapo estas ĝusta. Vidu la retejon de la mondmapo : https://esperantujo.directory/
  7. Karaj amikoj, dankon pro la ege bona revuo kun tre interesaj novaĵoj. Mi deziras aparte skribi pri la bitalbumo "Marta kaj Jomo kantas Mayoma-n" vidu p. 3 de la revuo. Mi aĉetis la albumon kaj mi trovas ĝin ege bona. Mayoma estis tre inspirita kiam li verkis tiujn kanzonojn kaj Marta (la filino de Jomo) tre bele kantas kun sia patro. Gratulojn Mi tutkore esperas ke multaj homoj aĉetos ĝin kaj ĝuos la aŭskultadon. Multe da amo en la albumo Tamen mia preferata kanzono estas "la usonaj nigruloj" pro la teksto, pro la muziko kaj pro la belaj voĉoj de Marta. Ne hezitu ! aĉetu kaj ĝuu! Plej amike
  8. Nia amikino tre klare elparolas la frazojn do facilas kompreni. Gratulojn Tre bona dokumento por uea.facila!
  9. Jean-Claude Roy

    Termopiloj

    Ĉu tiu teksto estas alegorio de Esperanto? La esperantistoj defendas la idealon de Zamenhof kaj iu perfidis (kiu?). Kaj do fine alia multe pli potenca lingvo (multe pli da homoj!) frakasas la kompatindan lingvon?
  10. Jean-Claude Roy

    Honesta homo

    La enhavo de tiu filmo ŝajnas tre naiva! Sed fakte mi opinias ke tute ne! Temas pri konsciiĝo de ni, de niaj samspecianoj (la t.n. homoj) de la bestoj, de la plantoj kaj de ĉiuj vegetaloj, kaj unuvorte de nia eta mondo sur tiu planedeto t.n. tero! Vere niaj agadoj, niaj iniciatoj eĉ etaj efikas. Do nia unua agado: simple rigardi ĉirkaŭ ni kaj nature agi sen pensi pri onta gajno pro nia sindonemo (kiel en tiu filmo).
  11. Belega intervjuo - ege riĉa! Mi DANKEGAS Katalin pro la tre interesa intervjuo, kaj Monika pro la tre interesaj diversaj rakontoj, klarigoj, sentoj, emocioj Vere kortuŝa intervjuo! Mi esperas, ke mi havos la okazon viziti la lernejon... sed ne kiel nur vizitanto sed kiel partoprenanto DANKON Karaj! Restu sanaj por pliaj intervjuoj de Katalin kaj kompreneble por denove gastigi la infanojn en tiu belega lernejo! Monika sopiregas kaj mi komprenas kial! Plej amike Sincere Via amiko Jean-Claude
  12. En 2019, la Nobel-premio pri ekonomio estis aljuĝita al Esther Duflo, Abhijit Banerjee kaj Michael Kremer. Ilia laboro temas pri “malpliigo de malriĉeco” kaj la graveco de edukado tiurilate. Ilia konstato estas grava: helpi la idojn de la plej malriĉaj homoj per trafa eduk-sistemo kaj taŭgaj eduk-programoj estas grava paŝo por eliri el la sak-strato de malriĉeco. Kiun celon elekti por UEA dum la 20-aj jaroj de nia moderna jarcento? Mia-opinie ni elektu la celon edukado. Do, ni celu enkonduki Esperanton en la eduk-sistemojn ĉie en la mondo kie eblas, kaj iom post iom ni disvastigu la unuajn sukcesojn en aliaj landoj. Kial ni faru tion nun? Ĉar la tempo estas ĝusta! La premo de la angla lingvo estas tre forta, kaj eble post kelkaj jaroj, tiu lingvo definitive fariĝos la lingvo tutmonda. Tiel Esperanto definitive perdos la ŝancon ludi sian gravan rolon cele al hom-ama kaj paciga edukado. Ni ne forgesu, ke Esperanto estis kreita kun la intenco kontribui al monda paco. Pac-politiko estas tre necesa en nia mondo, kie ekzistas granda danĝero de tutmonda milito. Kiel sukcesi? Kompreneble tio estos malfacila. Se la afero estus facila, ĝi estus jam farita. Ekzistas jam sukcesaj agadoj en diversaj landoj, sed ne sufiĉaj, kaj niaj nuntempaj agadoj estas tro disaj, kaj ne ebligas al ni koncentri niajn fortojn. Nuntempe, en 2020, por allogi la junulojn kaj ties gepatrojn, nepras krei interesajn instru-materialojn, kiel ekzemple filmojn kaj komputilajn ludojn, per kiuj eblus lerni la lingvon kaj samtempe amuziĝi. Miaopinie, instrui per malmodernaj materialoj (ekzemple per libroj) ne taŭgas. Per pli modernaj materialoj la instruistoj pli facile interesos la junulojn, kaj la lernantoj estos mense malfermitaj por lerni pri la homamaj aspektoj de Esperanto. Kompreneble por labori pri la unuigo de la homaro (la ĉefa celo), necesos organizi internaciajn kontaktojn inter lernejoj. Ĉu ni havas sufiĉajn hom-fortojn en nia movado por krei tiujn materialojn? Eble jes! Jam ekzistas multaj bonaj filmoj en Jutubo kaj bonaj komputilaj kaj telefonaj programoj, kiuj interesas la junulojn. Ekzistas Duolingo, kiu montriĝis efika. Tamen, mi ripetas, por eniri la edukad-sistemon, komputilaj ludoj ŝajnas al mi plej trafaj. Jam multaj instruistoj uzas tiajn materialojn por diversaj instrufakoj, kaj ili klare interesas la junulojn en la klasĉambroj. Se mankas sufiĉaj homfortoj en nia movado, necesas dungi kaj pagi fakulojn por krei tiujn materialojn. Antaŭen! Niaj genepoj dankos nin! Jean-Claude Roy
  13. Jean-Claude Roy

    John

    Bonvenon Alfred! Ĉu vi intencas partopreni internaciajn renkontiĝojn kiel John? Tre amike kaj belan jaron 2020 por vi kaj por ni ĉiuj en la mondo!
  14. Jean-Claude Roy

    Bazil

    Saluton Bazil, Bonvenon kaj sukceson mi deziras al vi ... kaj al ni! Mi ĵus subskribis la peticion Esperanto antaŭen. Kiom jam subskribis? Pri oficialigo de Esperanto en EU mi jam subskribis. Amike Jean-Claude
  15. Jes Alfred! Mi scias, kie estas via lando! Bonvenon! Ni estas je via dispono por klarigoj! Bonan legadon de la artikoloj de uea.facila Tre amike Jean-Claude en lando Francujo
  16. Gratulojn! Kuraĝon kaj sukceson mi deziras! Ni ĉiuj kune elektu pacon ;-)
  17. Eta korekto por la lingvo Esperanto de Viviane : "Mi volas demandi al vi, ĉu vi vendas ..... " kaj ne "se" (estas ofta eraro de francparolantoj) Plej amike
  18. Eta korekto por la lingvo Esperanto de Viviane : "Mi volas demandi al vi, ĉu vi vendas ..... " kaj ne "se" (estas ofta eraro de francparolantoj) Plej amike
  19. Eta korekto por la lingvo Esperanto de Viviane : "Mi volas demandi al vi, ĉu vi vendas ..... " kaj ne "se" (estas ofta eraro de francparolantoj) Plej amike
  20. Estas amuze! Ĵus antaŭ legado de la mesaĝo de scivolemo mi pensis en mi mem purigante la manĝilaron: jes, kompreneble ne ĉiuj esperantistoj estas pacamaj, bonvolemaj, amikemaj, fratemaj ktp sed en la komunumo de la esperantistoj estas multe pli da tiaj personoj ol en la ordinara mondo. Eble en aliaj bravaj societoj same ekzistas plimulto tre afabla, bonkorema ktp sed mi vere scias ke tiel estas en Esperantujo. Certe la "interna ideo" de Esperanto influas kaj efikas por pli bona mondo. Ni plu montru nian trezoron, kaj ni uzu ĝin kaj ni arigu multe pli da amikoj. Danke al Esperanto "En la mondon venis nova sento...."
  21. Jean-Claude Roy

    Tony

    Bone Tony! Ĉu vi konas la retejon Edukado.net kaj la servon Ekparolu! ? Per Ekparolu! vi rajtos havi skajpkunvenojn kun spertuloj (geonkloj en la servo) kaj, tiel, vi pli bone parolos. Profitu! Amike
  22. Jean-Claude Roy

    Cyprien

    Saluton Cyprien! Gratulojn pro viaj tre interesaj okupoj kaj laboro pri agrikulturo, grava laboro por bona nutrado! Pri kulturo, vi multe lernos per tiu retejo ĉu ne?!
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.