Salti al enhavo

Jean-Claude Roy

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    33
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    7

Ĉio afiŝita de Jean-Claude Roy

  1. Jean-Claude Roy

    Honesta homo

    La enhavo de tiu filmo ŝajnas tre naiva! Sed fakte mi opinias ke tute ne! Temas pri konsciiĝo de ni, de niaj samspecianoj (la t.n. homoj) de la bestoj, de la plantoj kaj de ĉiuj vegetaloj, kaj unuvorte de nia eta mondo sur tiu planedeto t.n. tero! Vere niaj agadoj, niaj iniciatoj eĉ etaj efikas. Do nia unua agado: simple rigardi ĉirkaŭ ni kaj nature agi sen pensi pri onta gajno pro nia sindonemo (kiel en tiu filmo).
  2. Belega intervjuo - ege riĉa! Mi DANKEGAS Katalin pro la tre interesa intervjuo, kaj Monika pro la tre interesaj diversaj rakontoj, klarigoj, sentoj, emocioj Vere kortuŝa intervjuo! Mi esperas, ke mi havos la okazon viziti la lernejon... sed ne kiel nur vizitanto sed kiel partoprenanto DANKON Karaj! Restu sanaj por pliaj intervjuoj de Katalin kaj kompreneble por denove gastigi la infanojn en tiu belega lernejo! Monika sopiregas kaj mi komprenas kial! Plej amike Sincere Via amiko Jean-Claude
  3. En 2019, la Nobel-premio pri ekonomio estis aljuĝita al Esther Duflo, Abhijit Banerjee kaj Michael Kremer. Ilia laboro temas pri “malpliigo de malriĉeco” kaj la graveco de edukado tiurilate. Ilia konstato estas grava: helpi la idojn de la plej malriĉaj homoj per trafa eduk-sistemo kaj taŭgaj eduk-programoj estas grava paŝo por eliri el la sak-strato de malriĉeco. Kiun celon elekti por UEA dum la 20-aj jaroj de nia moderna jarcento? Mia-opinie ni elektu la celon edukado. Do, ni celu enkonduki Esperanton en la eduk-sistemojn ĉie en la mondo kie eblas, kaj iom post iom ni disvastigu la unuajn sukcesojn en aliaj landoj. Kial ni faru tion nun? Ĉar la tempo estas ĝusta! La premo de la angla lingvo estas tre forta, kaj eble post kelkaj jaroj, tiu lingvo definitive fariĝos la lingvo tutmonda. Tiel Esperanto definitive perdos la ŝancon ludi sian gravan rolon cele al hom-ama kaj paciga edukado. Ni ne forgesu, ke Esperanto estis kreita kun la intenco kontribui al monda paco. Pac-politiko estas tre necesa en nia mondo, kie ekzistas granda danĝero de tutmonda milito. Kiel sukcesi? Kompreneble tio estos malfacila. Se la afero estus facila, ĝi estus jam farita. Ekzistas jam sukcesaj agadoj en diversaj landoj, sed ne sufiĉaj, kaj niaj nuntempaj agadoj estas tro disaj, kaj ne ebligas al ni koncentri niajn fortojn. Nuntempe, en 2020, por allogi la junulojn kaj ties gepatrojn, nepras krei interesajn instru-materialojn, kiel ekzemple filmojn kaj komputilajn ludojn, per kiuj eblus lerni la lingvon kaj samtempe amuziĝi. Miaopinie, instrui per malmodernaj materialoj (ekzemple per libroj) ne taŭgas. Per pli modernaj materialoj la instruistoj pli facile interesos la junulojn, kaj la lernantoj estos mense malfermitaj por lerni pri la homamaj aspektoj de Esperanto. Kompreneble por labori pri la unuigo de la homaro (la ĉefa celo), necesos organizi internaciajn kontaktojn inter lernejoj. Ĉu ni havas sufiĉajn hom-fortojn en nia movado por krei tiujn materialojn? Eble jes! Jam ekzistas multaj bonaj filmoj en Jutubo kaj bonaj komputilaj kaj telefonaj programoj, kiuj interesas la junulojn. Ekzistas Duolingo, kiu montriĝis efika. Tamen, mi ripetas, por eniri la edukad-sistemon, komputilaj ludoj ŝajnas al mi plej trafaj. Jam multaj instruistoj uzas tiajn materialojn por diversaj instrufakoj, kaj ili klare interesas la junulojn en la klasĉambroj. Se mankas sufiĉaj homfortoj en nia movado, necesas dungi kaj pagi fakulojn por krei tiujn materialojn. Antaŭen! Niaj genepoj dankos nin! Jean-Claude Roy
  4. Jean-Claude Roy

    John

    Bonvenon Alfred! Ĉu vi intencas partopreni internaciajn renkontiĝojn kiel John? Tre amike kaj belan jaron 2020 por vi kaj por ni ĉiuj en la mondo!
  5. Jean-Claude Roy

    Bazil

    Saluton Bazil, Bonvenon kaj sukceson mi deziras al vi ... kaj al ni! Mi ĵus subskribis la peticion Esperanto antaŭen. Kiom jam subskribis? Pri oficialigo de Esperanto en EU mi jam subskribis. Amike Jean-Claude
  6. Jean-Claude Roy

    Alfred

    Jes Alfred! Mi scias, kie estas via lando! Bonvenon! Ni estas je via dispono por klarigoj! Bonan legadon de la artikoloj de uea.facila Tre amike Jean-Claude en lando Francujo
  7. Jean-Claude Roy

    Goma

    Gratulojn! Kuraĝon kaj sukceson mi deziras! Ni ĉiuj kune elektu pacon ;-)
  8. Eta korekto por la lingvo Esperanto de Viviane : "Mi volas demandi al vi, ĉu vi vendas ..... " kaj ne "se" (estas ofta eraro de francparolantoj) Plej amike
  9. La knabineto estas tre ĉarma!
  10. Estas amuze! Ĵus antaŭ legado de la mesaĝo de scivolemo mi pensis en mi mem purigante la manĝilaron: jes, kompreneble ne ĉiuj esperantistoj estas pacamaj, bonvolemaj, amikemaj, fratemaj ktp sed en la komunumo de la esperantistoj estas multe pli da tiaj personoj ol en la ordinara mondo. Eble en aliaj bravaj societoj same ekzistas plimulto tre afabla, bonkorema ktp sed mi vere scias ke tiel estas en Esperantujo. Certe la "interna ideo" de Esperanto influas kaj efikas por pli bona mondo. Ni plu montru nian trezoron, kaj ni uzu ĝin kaj ni arigu multe pli da amikoj. Danke al Esperanto "En la mondon venis nova sento...."
  11. Jean-Claude Roy

    Tony

    Bone Tony! Ĉu vi konas la retejon Edukado.net kaj la servon Ekparolu! ? Per Ekparolu! vi rajtos havi skajpkunvenojn kun spertuloj (geonkloj en la servo) kaj, tiel, vi pli bone parolos. Profitu! Amike
  12. Jean-Claude Roy

    Tony

    Bone Tony! Ĉu vi konas la retejon Edukado.net kaj la servon Ekparolu! ? Per Ekparolu! vi rajtos havi skajpkunvenojn kun spertuloj (geonkloj en la servo) kaj, tiel, vi pli bone parolos. Profitu! Amike
  13. Jean-Claude Roy

    Cyprien

    Saluton Cyprien! Gratulojn pro viaj tre interesaj okupoj kaj laboro pri agrikulturo, grava laboro por bona nutrado! Pri kulturo, vi multe lernos per tiu retejo ĉu ne?!
  14. Jean-Claude Roy

    Gabriel

    Saluton! Vi havas tre interesan projekton! Gratulojn Gabriel Amike
  15. Jean-Claude Roy

    Milda

    Saluton Milda! Dankon pro via prezento!
  16. Jean-Claude Roy

    Nikhil

    Kara Mariana, Informi pri legadoj estas tempogajno! Por la aliaj... kaj ankaŭ por si mem. Tiu projekto estas subteninda. Kontaktoj en la projekto Sumoo estas tre riĉaj, kiel en uea.facila fakte! Mi konatiĝis kun japanino, slovakino ktp Ni interŝanĝis multajn interesajn rakontojn pri niaj vivoj, pri literaturo ktp. Estas domaĝe damaĝi niajn internaciajn kontaktojn. Antaŭen! Tre amike
  17. Jean-Claude Roy

    Harpina

    Gratulojn Harpina! Mi ĝojas legi, ke vi plu lernas. Ankaŭ mi plu lernas! Dankon
  18. Jean-Claude Roy

    Cindy

    Bonvenon Cindy! Gratulojn pro via interesa prezento kaj via grava laboro, kaj pro via informo rilate tiun dancon "Nia" Plej amike
  19. Jean-Claude Roy

    Nikhil

    Interesa fakto pri Sumoo, krom legado, kontaktoj kun aliaj legantoj ktp, estas la recenzoj de la legintoj! Kaj Hori Jasuo publikigas le recenzojn en la retejo de Sumoo. Tiel, eblas ekscii, kion pensas aliuloj pri specifa verko kaj poste elekti ĝin aŭ ne! Por Tim, mi recenzis "Beletro sed ne el katedro". ĝis
  20. Saluton Angelo, bonega novaĵo por vi! Ekzistas specifa servo por la komencantoj, kiuj, kiel, vi, volas plibonigi sian "paroladon". Tiu servo nomiĝas "Ekparolu!" kaj ĝi estas atingebla per la retejo Edukado.net. Tiu servo, kies iniciatinto estas Katalin Kovacs (Dankon al ŝi), ebligas kontaktojn inter "onkloj" (homoj kiuj gvidas konversaciojn) kaj "nevoj" (homoj kiuj parolas pri temoj elektitaj de ili mem). Je la fino de ĉiu sesio, aŭ kiam necesas, la geonkloj proponas korektojn, konsilojn, legadojn, taskojn, ktp por ke ĉiu nevo atingu pli altan nivelon. Ĉiu nevo havas 10 sesiojn kun diversaj geonkloj de li elektitaj. Plie, ĉiu sesio havas resumon en la retejo, tiele eblas scii, kiel evoluas la parola kompetenteco de la nevo. Profitu se vi ne jam komencis tiujn sesiojn ;-)! Plej amike
  21. Saluton Angelo, bonega novaĵo por vi! Ekzistas specifa servo por la komencantoj, kiuj, kiel, vi, volas plibonigi sian "paroladon". Tiu servo nomiĝas "Ekparolu!" kaj ĝi estas atingebla per la retejo Edukado.net. Tiu servo, kies iniciatinto estas Katalin Kovacs (Dankon al ŝi), ebligas kontaktojn inter "onkloj" (homoj kiuj gvidas konversaciojn) kaj "nevoj" (homoj kiuj parolas pri temoj elektitaj de ili mem). Je la fino de ĉiu sesio, aŭ kiam necesas, la geonkloj proponas korektojn, konsilojn, legadojn, taskojn, ktp por ke ĉiu nevo atingu pli altan nivelon. Ĉiu nevo havas 10 sesiojn kun diversaj geonkloj de li elektitaj. Plie, ĉiu sesio havas resumon en la retejo, tiele eblas scii, kiel evoluas la parola kompetenteco de la nevo. Profitu se vi ne jam komencis tiujn sesiojn ;-)! Plej amike
  22. Saluton Angelo, bonega novaĵo por vi! Ekzistas specifa servo por la komencantoj, kiuj, kiel, vi, volas plibonigi sian "paroladon". Tiu servo nomiĝas "Ekparolu!" kaj ĝi estas atingebla per la retejo Edukado.net. Tiu servo, kies iniciatinto estas Katalin Kovacs (Dankon al ŝi), ebligas kontaktojn inter "onkloj" (homoj kiuj gvidas konversaciojn) kaj "nevoj" (homoj kiuj parolas pri temoj elektitaj de ili mem). Je la fino de ĉiu sesio, aŭ kiam necesas, la geonkloj proponas korektojn, konsilojn, legadojn, taskojn, ktp por ke ĉiu nevo atingu pli altan nivelon. Ĉiu nevo havas 10 sesiojn kun diversaj geonkloj de li elektitaj. Plie, ĉiu sesio havas resumon en la retejo, tiele eblas scii, kiel evoluas la parola kompetenteco de la nevo. Profitu se vi ne jam komencis tiujn sesiojn ;-)! Plej amike
  23. Bonega laboro! Gratulojn Paulo Cesar pro via blogo, plena je interesaj artikoloj tutmondaj! Tre amike
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.