Saluton al ĉiuj,
Mia nomo estas Vasil Kadifeli kaj mi loĝas en Istanbulo, Turkujo. Mi estas 59-jaraĝa, pensiulo, kiu memlernis la lingvon en 2012. Mi nuntempe eldonas la senpagan revuon "Turka Stelo" kiun oni povas taksi internacia ĉar estas kontribuantoj el diversaj partoj de la mondo.
Mi gratulas la klopodojn de UEA komenci tian belan retejon. Mi kredas ke ĉiam estas la bezono por komencantoj kaj poste por progresantoj trovi tekstojn mallongajn por legi. Kaj tiu estis la kialo kiam mi komencis publikigi la revuon. Tamen mi devas konfesi, ke kvankam la movadaj novaĵoj ja estas gravaj, tamen ili ĝenas min. Mi preferas legi literaturaĵojn kiuj estas el diversaj partoj de la mondo, tio estas el diversaj kulturoj.
Mi pensas fariĝi kontribuanto al tiu bela retejo.
Jen mi (la maljunulo en la malantaŭo) kun gelernantoj de lernejo "Avcilar Kozmos Anadolu Yazilim Lisesi" kaj kun ilia instruisto (tiu, kiu faras la foton) en februaro 2018. Mi instruis al ili la lingvon el la libro de Stano Marĉek "Esperanto per Rekta Metodo" (sed nur sep lecionoj en kvar lernejaj horoj).
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.