Tre bela revueto estas Turka Stelo. Ĝi aperas ĉiu-monate, kaj estas sen-page legebla en la reto. Kvankam ĝi ne estas verkita per facila lingvaĵo, ĝi estas tre taŭga por lernantoj, ĉar la artikoloj estas mallongaj, tre variajvariaj: tre diversaj kaj malsamaj inter si., kaj multaj estas sufiĉe facilaj.
Malnovaj numeroj de tiu revuo troviĝas en la ret-paĝo de la turka esperantistaro. Iru al la paĝo “Dergi/Revueto”, kaj tie vi trovos la lastajn jar-kolektojn. Ekde la pasinta majo, la revuo estas legebla ankaŭ en la formo ePub, tiel ke oni povas legi ĝin per poŝ-legilopoŝ-legilo: malgranda ilo kun ekrano per kiu eblas legi librojn kaj aliajn dokumentojn..
La redaktoro, Vasil Kadifeli, invitas legantojn sendi siajn kontribuaĵojn por tiu revuo, ankaŭ se ili ne loĝas en Turkujo.
- 5
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.