Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Egeto Madra.
7 Literoj estas nova komputila lud-aplikaĵo el Turkujo programita de sperta esperantisto kaj komputilisto Ege Madra.
Ĉu vi iam ludis la tabulludon Skrablo?
7 Literoj estas fakte same al tiu malnova, furora tabulludo. Sed la nova interreta versio proponas novajn pli bonajn kaj interesajn aspektojn. Ĝi permesas al du ludantoj ludi kaj babili interrete. Oni povas uzi ĝin pere de retumilo aŭ per androida telefono aŭ tabuleto).
Se vi jam konas la malnovan ludon Skrablo, lerni ĝin estas facila afero. La aplikaĵo estas senkosta kaj sen ĝenaj reklamoj. Vi povas ludi dum via malplena tempo kaj senstreĉiĝi kaj trankviliĝi post laboro. Sufiĉas kelkaj liberaj minutoj por enmeti vian vorton. Sed ĝia plej utila aspekto estas lerni novajn vortojn kaj plibonigi vian lingvo-kapablon, ĉar la aplikaĵo estas interligita kun la reta versio de la plej fama vortaro en Esperantujo: PIV (Plena Ilustrita Vortaro).
7 Literoj ebligas trovi kontraŭulon en la reto por ludi kune, kaj ankaŭ donas eblecon interbabili kun tiu alia ludanto por diskuti pri la progreso de la ludo. Ĝi estas taŭga ludo ne nur por spertaj esperantistoj, sed ankaŭ por komencantoj. Ni certas, ke junuloj kaj plenkreskuloj ŝatos ludi ĉi tiun novan version de Skrablo.
Por pli da informoj bonvolu viziti la retejon de la ludo.
La androida aplikaĵo proponas multe pli bonan sperton kaj estas preferinda kompare kun la reta versio, kiu estas ĉefe por tiuj, al kiuj mankas androida aparato.
Vasil Kadifeli
Redaktite de Anna
- 4
Vasil Kadifeli estas turka esperantisto kaj eldonanto de la revuo Turka Stelo.
- androido: speciala programaro, kiu ebligas la uzadon de poŝtelefonoj, tabul-komputiloj kaj tiel plu.
- aplikaĵo: komputila programo.
- el-ŝuti: alporti komputilan programon el la reto en komputilon aŭ telefonon.
- furora: afero, kiu subite estas aparte sukcesa, kaj kiun ĉiuj samtempe deziras fari, aĉeti, partopreni.
- ilustri: aldoni desegnaĵojn aŭ bildojn al teksto.
- retumilo: komputila programo, kiu helpas moviĝon en Interreto.
- tabuleto (tabul-komputilo): malgranda komputilo.
- tabul-ludo: ludo farata de malgranda grupo de homoj, movante disketojn aŭ aliajn aĵetojn sur tabulo laŭ difinitaj reguloj.
-
versio: aparta formo de afero, kiu diferencas de aliaj formoj de tiu sama afero.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.