Salti al enhavo

Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj
TADEN


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Simone Schumacher.

Ni homoj volas esti liberaj: fari nur tion, kion ni volas. Sed tute liberaj ni ja ne estas. Ni devas regule labori aŭ ripozi, manĝi aŭ malmanĝi, eĉ pli: trinki aŭ maltrinki. Sed plej regule ni bezonas aeron por spiri: parto el la aero (la gaso oksigeno) helpas bruligi utilajn partojn el niaj manĝaĵoj por novigi niajn plej etajn korp-erojn (ĉelojn).

Sed ho ve! Tabak-fumantoj malpurigas nian aeron. En Nederlando unu el tri homoj fumas; kaj en ĉiu tago kvin aŭ ses homoj mortas tro junaj pro tiu fumo, kiun ili mem faris aŭ devis enspiri de aliaj. Inter la plej danĝeraj 70 diversaj eroj en tabakfumo estas nikotino, kiu ŝanĝas la bezonojn de nia korpo, kiu nun regule bezonas novan nikotinon. Oni ne tuj vidas la rezulton: post deko(j) da jaroj la malsanuloj ne montras sin en la publiko. Sed kuracistoj vidas ilian doloran vivofinon.

Nu, pri tiuj temoj TADEN publikigas gazeton Puraj Pulmoj. Ĝin komencis en 1995 du nefumantoj, ĉeĥo kaj nederlandano, kiuj suferis pro fumado de aliaj. Kaj en 1996 en la Universala Kongreso de Esperanto en Prago ni fondis la asocion. La unua prezidanto estis la tre aktiva Nora Moerbeek, kiu malfeliĉe jam en 1998 mortis. De tiu tempo prezidas Jan Bemelmans, ankaŭ nederlandano aktiva inter blindaj esperantistoj. 

Puraj Pulmoj aperas du- aŭ tri-foje en jaro kun novaĵoj pri fum-malpermesoj (en laborejoj, publikaj konstruaĵoj, vendejoj, lastatempe ankaŭ en infanludejoj, sportejoj kaj aliaj lokoj, kien venas multaj infanoj), kaj pri la trompoj de la tabakindustrio (kiu aldonas malliberigajn, dependigajn erojn en la tabakon, kaj kaŝe reklamadas, eldonas ŝajn-sciencaĵojn...), kaj pri vere sciencaj esploroj.

Sed ni ankaŭ kunvenas en Universalaj Kongresoj por informi unu la alian pri la agado por pli pura aero en nia lando. Multan helpon donas la Kongresa Sekretario de UEA. Dum la unua vespero de la kongreso okazas la Movada Foiro, kiam Esperanto-asocioj povas prezenti sian agadon, kaj tie ni montras niajn librojn (inter aliaj La Fumado) kaj disdonas la novan numeron de Puraj Pulmoj. Ni havas 70 adresojn en ĉiuj mondo-partoj, sed malmultajn pagantojn. Nia kotizo estas 5 aŭ 3,50 eŭroj jare.

Kompreneble du estraranoj (unu jam pli ol 80-jara) ne povas ĉion fari: kiu povas helpi nin?

Rob Moerbeek    

Redaktite de Anna

  • Ŝati 2
  • Ami 1

Rob Moerbeek (retadreso: moerbeekr@gmail.com) naskiĝis en Nederlando en 1936, studis klasikajn lingvojn, sed ĉefe laboris por Esperanto en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, Nederlando. Nun li ankoraŭ helpas per ĝustigo de tekstoj, kaj en la biblioteko. Li estas fakulo pri instruado kaj blindulaj aferoj.


  • ĉelo: ĉambreto por unu persono, ekzemple en malliberejo; malgranda ejo ĉiuflanke fermita; la plej malgranda vivanta unuo, la baza ero el kiu konsistas kreskaĵoj kaj bestoj, kaj ankaŭ la homa korpo.

Wilson1900Fig2.jpg

  • pulmo: en la brusto bestoj kaj homoj havas du pulmojn, necesajn por spirado.

Lungs diagram detailed.svg

Ilustraĵo: Patrick J. Lynch  CC BY 2.5

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

antaŭ 54 minutoj, marie diris:

"Nia kotizo estas 5 aŭ 3,50 eŭroj jare." Pagebla al kiu ?

Skribu al la aŭtoro, Rob Moerbeek. Lia retadreso aperas sub la titolo "Pri la verkinto". 

Ligo al komento
share_externally

Antaŭ 40 jaroj mi estis ĉe jar-fina Esperanto-aranĝo en Germanujo, kie oni ne rajtis fumi en la konstruaĵo. Du viroj sidis ekstere por fumi, kaj ĉar ili ambaŭ multe fumis, vespere oni ĉiam trovis ilin ekstere en la malvarmo kaj neĝo. En la lasta vespero ili prezentis amuzan skeĉon, en kiu ili protestis kontraŭ la netolerema sinteno de la nefumantoj. Tre amuze - sed ili ambaŭ mortis pro koratako, unu je 52 jaroj kaj la alia je 64 jaroj.

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.