Salti al enhavo

Paralela Universo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.

Paralela Universo

Esperanto estas pli ol nura lingvo; ĝi estas tuta mondo. Tiu mondo estas nekonata de la plejmulto de la homoj – krom de tiuj, kiuj scipovas la internacian lingvon. Jen tio, kion oni festos dum la festivalo nomata Paralela Universo.
 
Laŭ la fondinto de Paralela Universo, Jed Meltzer el Toronto, la celo de la festivalo estas doni al esperantistoj la eblon renkontiĝi persone kaj surloke. Tio gravas precipe en la nuna tempo, kiam oni ofte kunvenas rete. Laŭ Meltzer, Paralela Universo ekzistas por doni la eblon paroli Esperanton en la reala mondo, renkonti novajn amikojn, kaj krei valorajn memorojn. Ĉiu, kiu volas partopreni, povu fari tion sen tro longa vojaĝo. Li celas, ke ĉiu povu atingi eventon malpli ol kvar horojn for.

Paralela Universo estas unu-taga festo de Esperanto, okazonta en diversaj lokoj samtempe. La eventoj konsistos el grupa agado, ekzemple tagmanĝo aŭ vespermanĝo, kaj daŭros pli-malpli de 12:00 ĝis 20:00 laŭ la loka horo.
 
Kutime, Paralela Universo okazas dum la tria sabato de aŭgusto ĉiujare. Ĉi-jare, la festivalo okazos en sabato, la 17-a de aŭgusto, 2024.
 
Meltzer organizis la unuan Paralelan Universon en Toronto en 2016, kaj ekde tiam ĝi disvastiĝas, paŝon post paŝo, al aliaj urboj kaj landoj. Ĉi-jare lia grupo veturos boate al turismaj insuloj apud lia urbo. Ne ĉie oni festas sammaniere: iuj grupoj iras por promenado kaj pikniko, aliaj vizitas bestoĝardenon kaj poste manĝas en kafejo, aliaj rondiras en historiaj kvartaloj. Ĉi-jare ĝin festos esperantistoj en Ameriko, Azio, Aŭstralio kaj Eŭropo.
 
Esti esperantisto povas esti soleca afero. De jardekoj esperantistoj plej ofte lernas la internacian lingvon solaj anstataŭ en lernejoj. Krome, ili nuntempe inter-agas kun aliaj esperantistoj ĉefe virtuale, el siaj hejmoj. Paralela Universo celas kunigi esperantistojn, vizaĝ-al-vizaĝe, proksime al ilia hejmloko, forigante la solecon de Esperanto-agado.
 
Krom Zamenhof-Tago kaj la Tago de Esperanto, ne ekzistas multaj datoj en la kalendaro, kiujn esperantistoj festas. Tamen komunaj festoj kaj tradicioj gravas: ili helpas unuigi homojn kaj konstrui senton de komunumo. Per kunaj spertoj, la membroj de grupo evoluigas pli fortan interrilaton kaj grupan identecon … kaj tio siavice kondukas al pli vigla agado. Espereble Paralela Universo kontribuos al tiuj gravaj sentoj, kaj tiel plifortigos la tutan komunumon.
 
Se via Esperanto-grupo deziras partopreni en Paralela Universo, simple sekvu la ligilon.

Andy Blair
 

  • Ŝati 7
  • Ami 2

Andy Blair estas kanada esperantisto, kiu lernis la internacian lingvon en 2020. Li nun gvidas Esperanto-grupojn kaj projektojn tra Kanado. Andy laboras en Nov-Skotio kiel jura konsilisto kaj komercisto.


  • boato: malgranda akvo-veturilo, kiu entenas malmulte da homoj.

Boatowkp..thumb.jpg.ff06989bc8bcff2f9cc821a9b07d7c0a.jpg                                       Foto: Wikipedia / Kondicherry CC BY-SA 3.0

  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • festivalo: granda festa kunveno, ofte kun aparta temo, ekzemple pri arto, filmo, muziko aŭ simile.
  • identeco: la maniero, laŭ kiu oni vidas sin; la bildo, kiun homo havas pri si mem; la eco de persono, kiu efektive estas tia, kia li/ŝi vidas sin; la fakto esti difinita homo, kaj neniu alia; memeco, personeco.
  • komunumo: societo bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj; grupo de homoj kune vivantaj kaj kun komunaj interesoj.
  • kvartalo: parto de urbo.
  • paralela: tenanta konstantan egalan distancon inter du similaj aferoj, precipe inter du linioj, kiuj neniam povas tuŝi unu la alian.

Paralelapbl..thumb.png.701b9eca8aa6536545c2c83bd2f0caa7.png

  • paralela universo: universo, kiu ekzistas ekster nia propra universo, en alia realeco, kaj tial neniam povas tuŝi la nian.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • pikniko: manĝo ekstere en la naturo aŭ sur la herbo, ofte dum ekskurso aŭ simile. 

Piknikopexel.thumb.jpg.6179c4b8a1488323d790096ec5722571.jpg

  • universo: tutaĵo de ĉio, kio ekzistas; paralela universo: universo, kiu ekzistas ekster nia propra universo, en alia realeco, kaj tial neniam povas tuŝi la nian.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

En la kvara paragrafo ĉu ne devus esti en la akuzativa kazo la dato 'la 17-a de aŭgusto, 2024'? Se ne, kial? Mi supozas, ke la nominativo venas de la uzo de 'en' antaŭ 'sabato'. Tamen ĉu eblus uzi la akuzativon? 

Redaktite de Laurent Ramette
  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Tio estas bona demando. Certe vi pravas, ke oni povus diri "Ĉi-jare, la festivalo okazos la 17-an de aŭgusto, 2024." Sed en ĉi tiu frazo, la dato sekvas la vorto "en": "Ĉi-jare,  la festivalo okazos en ... la 17-a de aŭgusto, 2024." Kaj la vorto "sabato" kaj la dato "la 17-a de aŭgusto" dependas de la vorto "en", do ili ne bezonas la akuzativon.

Oni povus ankaŭ diri "Ĉi-jare, la festivalo okazos en sabato, la 17-an de aŭgusto, 2024". En tiu okazo "sabato" dependas de "en", dum "la 17-an de aŭgusto" estas sendependa. Sed verŝajne tiu miksita frazo konfuzus multajn lernantojn!

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.