Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.
En la Esperanto-movado estas multaj fakaj asocioj, tio estas asocioj por esperantistoj kun apartaj interesoj, ekzemple pri profesioj, sociaj aferoj, religio, politiko, ŝatokupoj kaj multaj aliaj.
Inter la plej malnovaj fakaj organizaĵoj estas Universala Medicinamedicino: scienco pri sano, malsano kaj kuracado. Esperanto-Asocio (UMEA), kiu estis fondita en 1908 sub la nomo Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio (TAKE). Ĝi ricevis sian nunan nomon en 1961.
UMEA komencis eldoni sian propran revuon Internacia Medicina Revuo en 1923. La revuo enhavis medicinajn esplorojn kaj raportojn verkitajn nur en Esperanto. Ĝia celo estis krei universalan forumonforumo: loko, kie oni diskutas pri publikaj aferoj. por kunigi medicinistojn kun praktika kono de Esperanto el la tuta mondo. En diversaj periodoj la revuo estis eldonatael-doni: produkti kaj publikigi verkon. en Hungarujo, Francujo kaj Japanujo, sed ekde 1994 ĝi estas eldonata en Pollando kun la nova nomo Medicina Internacia Revuo (MIR). Ĝi nun enhavas artikolojn verkitajn ankaŭ en aliaj lingvoj, sed ĉiam kun resumoresumo: mallonga priskribo de la ĉefaj temoj de artikolo, parolado aŭ simile. en Esperanto.
MIR havas propran hejmpaĝon kun kelkaj elŝuteblaj artikoloj: http://interrev.com.
UMEA okazigas regule jarkunvenojn kadre de la Universalaj Kongresoj de UEAUEA: Universala Esperanto-Asocio., kaj ekde la jaro 1977 en ĉiu dua jaro Internacian Medicinistan Esperanto-Konferencon (IMEK).
Dum la lastaj jaroj, UMEA estas aparte aktiva.
En oktobro 2017 World Medical Association (Monda medicina asocio) ĝisdatigis sian Deklaraciondeklaracio: grava publika sciigo pri iu temo. de Ĝenevo, kiu unue aperis en 1948. Tiu deklaracio enhavas la gravan tekston “La promeso de la kuracisto”. UMEA sukcesis rapide traduki tiun modernigitan tekston kaj aperigi ĝin en sia retejo.
La Deklaracio de Ĝenevo interalie rekomendas, ke kuracistoj ne uzu sian medicinan scion por malrespekti la homajn rajtojn kaj liberecon. Ĝi ankaŭ postulas, ke la kuracisto ne rifuzurifuzi: malakcepti. helpi malsanulon pro konsideroj pri aĝo, malsano, handikapitecohandikapo: mensa aŭ korpo problemo, kiu malhelpas la normalajn agadojn de la vivo., religia kredo, etnaetno: aparta hom-grupo malsama de aliaj hom-grupoj ekzemple pro lingvo, religio kaj aliaj kulturaj tradicioj. deveno, sekso, nacio, politika membreco, rasoraso: homgrupo kun videbla korpa eco, ekzemple haŭtkoloro, kiu diferencigas ĝin de aliaj homgrupoj., seksa orientiĝoorientiĝo (seksa): direkto de la seksa interesiĝo., socia klaso aŭ alia afero.
En aŭgusto 2018 aperis plur-paĝa artikolo pri la agadoj de UMEA en la angla-lingva revuo de World Medical Association (World Medical Journal Vol. 64/2, p. 30-32, legebla ĉi tie: https://www.wma.net/wp-content/uploads/2018/09/WMJ_2_2018.pdf)
En oktobro 2018 UMEA aliĝis al internacia reto de kunlaborantaj kun-labori: labori kune en komuna laboro.organizaĵoj, kiuj celas pli justan komunikadon pri san-rilataj informoj. Tiu reto nomiĝas angla-lingve Healthcare Information for All (San-prizorgaj informoj por ĉiuj).
Redaktite de Anna
- 7
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.