Salti al enhavo

Mikronovelo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio ‘Rico’ Giacometto.

La suba mikronovelo de Maurizio Giacometto (‘Rico’), redaktoro de uea.facila, aperis en la revuo Usona Esperantisto en junio 2020. Pri mikronoveloj vi povas legi en jena artikolo.

Ĉi tiu rakonto enhavas precize 100 vortojn. Ni aperigas ĝin du fojojn: la unuan fojon kiel simplan tekston, la duan fojon kun aldonaj notoj kaj klarigoj.

Kaj kio estas la signifo de la rakonto? Kiun signifon havas la piednoto en la raporto de la ali-mondanoj? Tion vi devos decidi mem.

 

Planedo

Kiam alimondanoj trovis planedon en ĵus malkovrita planedsistemo, ili kromnomis ĝin La ruĝa planedo. En sia raporto al la interstela komandejo, ili skribis: “La planedo ŝajnas kiel bruligita ŝtono, kvazaŭ vivo estintus iam tie, sed ne plu. Laŭkalkule, la planedo estas la kvara de tiu sistemo.”

Oni trovis ankaŭ iun malnovan skribaĵon: estis la sola tiaspeca trovitaĵo kaj enhavis frazerojn, ĉefe nekompreneblajn krom verso, kiu tekstis: malam’ kontraŭ unu la aliaj mortigos vin.

Leginte la raporton, respondeculoj en la komandejo atingis la finan paĝon kaj rimarkis piednoteton: “Korektendaĵo: estis mezuraderaro. La ruinigita planedo ne estas la kvara, sed la tria …”


Planedo

Kiam ali-mondanoj trovis planedon en ĵus malkovrita planed-sistemo, ili kromnomis ĝin La ruĝa planedo. En sia raporto al la interstela komandejo, ili skribis: “La planedo ŝajnas kiel bruligita ŝtono, kvazaŭ vivo estintus iam tie, sed ne plu. Laŭkalkule, la planedo estas la kvara de tiu sistemo.”

Oni trovis ankaŭ iun malnovan skribaĵon: estis la sola tiaspeca trovitaĵo kaj enhavis frazerojn, ĉefe nekompreneblajn krom verso, kiu tekstis: malam’  kontraŭ unu la aliaj mortigos vin.

Leginte la raporton, respondeculoj en la komandejo atingis la finan paĝon kaj rimarkis piednoteton: “Korektendaĵo: estis mezurad-eraro. La ruinigita planedo ne estas la kvara, sed la tria …”

Maurizio Giacometto
 

  • Ŝati 5
  • Ami 1

Maurizio Giacometto (Rico) estas redaktoro de la rubriko “Libroservo” en uea.facila.


  • al-dona: donata kiel plia afero al tio, kio jam ekzistas.
  • estintus: estus estinta(j).
  • komandejo: ĉefa loko, de kie oni donas ordonojn pri la organizado de iu agado aŭ afero.  
  • krom-nomi: doni al homo aŭ loko plian nomon apud ties normala nomo, kun la celo priskribi la apartaĵon de tiu homo aŭ loko.
  • malam’ = malamo
  • malkovri: ekscii, ekkoni aŭ ekkompreni aferon, kiun oni antaŭe ne sciis; esti la unua, kiu ekvidas aŭ ekkonas ion, ĝis tiam nekonatan.
  • pied-noto: klariga noto en skriba verko, kiu aperas en la malsupra parto de paĝo.

Piednoto4.jpg.46860ec4f7b48f8816a3d644e35b639e.jpg

  • planedo: granda ĉiela objekto sen propra lumo, kiu rondiras ĉirkaŭ stelo; ekzemple nia Tero estas planedo.

Planedojpbl..thumb.jpg.28ce14160335d7eb2723134ea1dc9fa9.jpg

  • respondeculo: la homo kun la tasko zorgi pri plenumado de iu agado; kaj respondi al komentoj pri ĝia realigo.
  • ruinigi: grave disrompi konstruaĵon, urbon, aŭ iun alian aferon, tiel ke ĝi ne plu estas uzebla.
  • verso: unu linio de poeziaĵo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.