"The Princess out of School" de E.R. Hughes
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Simone Schumacher.
En la Unua Libro de Esperanto aperis tri poeziaĵoj. Ho, mia kor’ kaj Mia penso estis originalaj verkoj de Zamenhof, kaj krome li aperigis tradukon de poemo de la germana poeto Heinrich Heine.
Ho, mia kor’ estas mallonga, simpla poeziaĵo, tre bone konata inter esperantistoj.
Ho, mia kor'
Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor'!
Ho, mia kor'! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor'?
Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,
Ho, mia kor'!
Notu, ke kelkaj el la vortoj estas eliziitaj: kor’, hor’ kaj l’ (anstataŭ koro, horo kaj la). Elizio estas utila en Esperanta poezio, ĉar ĝi permesas al poetoj uzi pli interesajn ritmojn kaj rimojn ol normale eblus, kaj fini versojn per akcentita silabo.
El Heine
En sonĝo princinon mi vidis
kun vangoj malsekaj de ploro, –
sub arbo, sub verda ni sidis,
tenante nin koro ĉe koro.
"De l' patro de l' via la krono
por mi ĝi ne estas havinda!
For, for lia sceptro kaj trono –
vin mem mi deziras, aminda!"
– "Ne eble!" ŝi al mi rediras:
"En tombo mi estas tenata,
mi nur en la nokto eliras
al vi, mia sole amata!"
Eblas nun aŭskulti la poemon Ho mia kor' kantatan de brazila muzikgrupo en uea.facila.
- 4
- 2
- akcenti: diri frazon, vorton aŭ parton de vorto pli forte ol la ceteron, por ke ĝi estu pli rimarkebla.
- elizii: forigi la finan parton de vorto.
- krono: ronda kapvesto portata de reĝo aŭ reĝino.
- princino: filino de reĝo aŭ reĝino.
- rimo: similaj sonoj ĉe la fino de vortoj, ekzemple arto, parto, karto, aŭ merito, invito, kredito.
- ritmo: la regula aranĝo de fortaj kaj malfortaj sonoj en poezio aŭ muziko.
- sceptro: bastono portata de reĝo aŭ reĝino kiel signo de ties povo.
- silabo: parto de vorto, ekzemple la vorto “saluton” havas tri silabojn: sa-lu-ton.
- sonĝo: bildoj kaj ideoj, kiujn oni vidas aŭ spertas dum la dormo.
- tombo: fosaĵo en la tero, kien oni metas mortinton; memoriga ŝtono starigita super tia fosaĵo.
- trono: speciala seĝo, kie sidas reĝo aŭ reĝino.
- vango: parto de la vizaĝo, sub la okulo, inter la nazo kaj orelo.
-
verso: unu linio de poeziaĵo.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.