Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.
Vi, bela lingvo Esperanto,
en mi la penso jam ne mutas:
parolas sentoj en la kanto,
per kiu vin mi nun salutas.
Ho, kie estas via lando?
demandas homoj. La respondo:
la lingvo-land' de Esperanto
jam estas nia tuta mondo.
Al tuta mond' vi apartenas,
al alto levas vi la Homon
kaj kiu vin en koro tenas,
de vi ricevas Belon, Bonon.
En homan mondon venas Amo
per Nova Sento, kor-muziko;
vi faras pacon el malamo
kaj fraton el la malamiko.
Vi donis al mi, Esperanto,
kulturon novan kaj laboron...
Sed kion donu mi, lernanto?
Akceptu mian tutan koron!
Julio Baghy
- 5
- 1
Julio Baghy (1891-1967), tre fama hungara esperantisto, estis verkisto kaj aktoro. Legu pli pri li en artikolo de Marjorie Boulton.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.