Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.
La Krimo de Katrina. Sten Johansson. Toyonaka: Japana Esperanto Librokooperativo, 2007 (2a eldono). 38 paĝoj, 21 cm. ISBN 4930785529. Prezo 3.60 €.
La Krimo de Katrina estas la unua libreto en la serio de la Katrina-rakontoj de Sten Johansson, intencitaj por ne-spertaj legantoj en Esperanto.
La rakonto temas pri vizito de sveda junulino al germana amiko, unu jaron post la amikiĝo. Ŝi trovas, ke li ne plu estas sola. Sekvas renkontiĝoj kun diversaj liaj geamikoj kaj konatoj, kaj aferoj komplikiĝas. La libro estas plaĉe legebla, la intrigo facile iras antaŭen... ĝis la "krima" fino. (Tamen ne atendu teruraĵojn!)
Sten Johansson verkis ĉi tiun rakonton per facila lingvaĵo, same kiel la aliajn librojn en la serio. En ĉiu ĉapitro iom post iom aperas novaj vortoj kaj gramatikaj formoj. Nekonataj vortoj estas klarigitaj en Esperanto en la vortlisto fine de ĉiu ĉapitro.
La libreto estas bone uzebla kiel legmaterialo por komencantoj post studado de bazaj gramatikaĵoj, kaj por komencintoj, ĉu unuope, ĉu por grupa legado.
Oni povas aĉeti la libron ĉe la libroservo de UEA.
Maŭrico Giacometto ('Rico')
La redaktoro simpligis kaj mallongigis recenzon, kiu estis verkita pri tiu libro de Katalin Kováts. Jen ŝia prezento de la libro en edukado.net
Redaktite de Rico
- 4
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.